目次へ

Ŝercoj de Koluĉo

LM59650,2020年3月11日の

メッセージ: 9

言語: Esperanto

LM59650 (プロフィールを表示) 2020年3月11日 11:26:48

Koluĉo (Coluche) estis fama franca humuristo, kiu akcidente mortis en 1986, kondukante motorciklon.
Li rakontis popolajn ŝercojn.

------

Estas ulo, kiu finmanĝas en restoracio, kaj petas la fakturon.
La restoraciisto alportas ĝin al li.
La ulo legas la fakturon kaj ekkrias :
- Cent eŭroj ! Diru al mi, ĉu vi ne povas konsenti etan rabaton al kolego ?
- Kial ? Vi estas restoraciisto ?
- Ne, mi estas ŝtelisto.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月11日 16:32:23

Mi proponas, ke vi renomigu tiun fadenon La historio de viĉjo ( L'histoire d'un mec).

***

"Mia psikiatro, po 15 000 frankoj por seanco, forigis tion el mi, kion mi havis: 15 000 frankojn."
- Koluĉo

[franko : eksa franca mono, anstataŭigita de eŭro]

LM59650 (プロフィールを表示) 2020年3月12日 7:28:56

Interesa. Sed "ĉj" estas ĉefe uzata por amaj diminutivoj.
Mi ne estas certa, ke "viĉjo" estas pli bona traduko de "mec" ol "ulo".
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月12日 10:58:51

LM59650:(...)
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Skribu la sercojn ankaŭ en originalo.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月12日 17:09:26

LM59650:Interesa. Sed "ĉj" estas ĉefe uzata por amaj diminutivoj.
Mi ne estas certa, ke "viĉjo" estas pli bona traduko de "mec" ol "ulo".
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Sendube vi pravas.

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月12日 17:17:47

StefKo:
LM59650:(...)
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Skribu la sercojn ankaŭ en originalo.
Jen dulingve nova ŝerco:

« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »

"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"

- Koluĉo

{En Francujo, la "fonctionnaires" (ŝtatoficistoj) estas, laŭ popularaj kaj ŝercaj antaŭjuĝoj, mallaboremaj}

StefKo (プロフィールを表示) 2020年3月12日 21:46:34

Zam_franca:
(...)
« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »
"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"
(...)
Kial ne tiel:

"Mia patro estis ŝtatoficisto kaj mia patrino ankaŭ ne laboris"?

Zam_franca (プロフィールを表示) 2020年3月13日 6:10:43

StefKo:
Zam_franca:
(...)
« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »
"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"
(...)
Kial ne tiel:

"Mia patro estis ŝtatoficisto kaj mia patrino ankaŭ ne laboris"?
Mi ne scias, mi preferis la seriozan tonon, kiun donas la punktokomo. Pro tio, tiu ŝerco ŝajnas esti seriozaĵo kaj mi trovas tion plaĉa.

LM59650 (プロフィールを表示) 2020年3月13日 8:15:25

C'est un mec il est dans une rivière, il crie : HELP, HELP !!! Y'a un mec qui passe il dit : au lieu d'apprendre l'Anglais il ferait mieux d'apprendre à nager lui !

Jen estas ulo en rivero, li krias : HELP, HELP !!! Pasanta ulo diras : anstataŭ lerni la anglan, li pli bone lernus naĝi.

先頭にもどる