Ŝercoj de Koluĉo
од LM59650, 11. март 2020.
Поруке: 9
Језик: Esperanto
LM59650 (Погледати профил) 11. март 2020. 11.26.48
Li rakontis popolajn ŝercojn.
------
Estas ulo, kiu finmanĝas en restoracio, kaj petas la fakturon.
La restoraciisto alportas ĝin al li.
La ulo legas la fakturon kaj ekkrias :
- Cent eŭroj ! Diru al mi, ĉu vi ne povas konsenti etan rabaton al kolego ?
- Kial ? Vi estas restoraciisto ?
- Ne, mi estas ŝtelisto.
Zam_franca (Погледати профил) 11. март 2020. 16.32.23
***
"Mia psikiatro, po 15 000 frankoj por seanco, forigis tion el mi, kion mi havis: 15 000 frankojn."
- Koluĉo
[franko : eksa franca mono, anstataŭigita de eŭro]
LM59650 (Погледати профил) 12. март 2020. 07.28.56
Mi ne estas certa, ke "viĉjo" estas pli bona traduko de "mec" ol "ulo".
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
StefKo (Погледати профил) 12. март 2020. 10.58.51
LM59650:(...)Skribu la sercojn ankaŭ en originalo.
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Zam_franca (Погледати профил) 12. март 2020. 17.09.26
LM59650:Interesa. Sed "ĉj" estas ĉefe uzata por amaj diminutivoj.Sendube vi pravas.
Mi ne estas certa, ke "viĉjo" estas pli bona traduko de "mec" ol "ulo".
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Zam_franca (Погледати профил) 12. март 2020. 17.17.47
StefKo:Jen dulingve nova ŝerco:LM59650:(...)Skribu la sercojn ankaŭ en originalo.
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »
"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"
- Koluĉo
{En Francujo, la "fonctionnaires" (ŝtatoficistoj) estas, laŭ popularaj kaj ŝercaj antaŭjuĝoj, mallaboremaj}
StefKo (Погледати профил) 12. март 2020. 21.46.34
Zam_franca:Kial ne tiel:
(...)
« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »
"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"
(...)
"Mia patro estis ŝtatoficisto kaj mia patrino ankaŭ ne laboris"?
Zam_franca (Погледати профил) 13. март 2020. 06.10.43
StefKo:Mi ne scias, mi preferis la seriozan tonon, kiun donas la punktokomo. Pro tio, tiu ŝerco ŝajnas esti seriozaĵo kaj mi trovas tion plaĉa.Zam_franca:Kial ne tiel:
(...)
« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »
"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"
(...)
"Mia patro estis ŝtatoficisto kaj mia patrino ankaŭ ne laboris"?
LM59650 (Погледати профил) 13. март 2020. 08.15.25
Jen estas ulo en rivero, li krias : HELP, HELP !!! Pasanta ulo diras : anstataŭ lerni la anglan, li pli bone lernus naĝi.