Al la enhavo

Ŝercoj de Koluĉo

de LM59650, 2020-marto-11

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

LM59650 (Montri la profilon) 2020-marto-11 11:26:48

Koluĉo (Coluche) estis fama franca humuristo, kiu akcidente mortis en 1986, kondukante motorciklon.
Li rakontis popolajn ŝercojn.

------

Estas ulo, kiu finmanĝas en restoracio, kaj petas la fakturon.
La restoraciisto alportas ĝin al li.
La ulo legas la fakturon kaj ekkrias :
- Cent eŭroj ! Diru al mi, ĉu vi ne povas konsenti etan rabaton al kolego ?
- Kial ? Vi estas restoraciisto ?
- Ne, mi estas ŝtelisto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-11 16:32:23

Mi proponas, ke vi renomigu tiun fadenon La historio de viĉjo ( L'histoire d'un mec).

***

"Mia psikiatro, po 15 000 frankoj por seanco, forigis tion el mi, kion mi havis: 15 000 frankojn."
- Koluĉo

[franko : eksa franca mono, anstataŭigita de eŭro]

LM59650 (Montri la profilon) 2020-marto-12 07:28:56

Interesa. Sed "ĉj" estas ĉefe uzata por amaj diminutivoj.
Mi ne estas certa, ke "viĉjo" estas pli bona traduko de "mec" ol "ulo".
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-12 10:58:51

LM59650:(...)
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Skribu la sercojn ankaŭ en originalo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-12 17:09:26

LM59650:Interesa. Sed "ĉj" estas ĉefe uzata por amaj diminutivoj.
Mi ne estas certa, ke "viĉjo" estas pli bona traduko de "mec" ol "ulo".
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Sendube vi pravas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-12 17:17:47

StefKo:
LM59650:(...)
Traduko de la parolmaniero de Koluĉo (aŭ Koluŝo) ne estas tre facila.
Skribu la sercojn ankaŭ en originalo.
Jen dulingve nova ŝerco:

« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »

"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"

- Koluĉo

{En Francujo, la "fonctionnaires" (ŝtatoficistoj) estas, laŭ popularaj kaj ŝercaj antaŭjuĝoj, mallaboremaj}

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-12 21:46:34

Zam_franca:
(...)
« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »
"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"
(...)
Kial ne tiel:

"Mia patro estis ŝtatoficisto kaj mia patrino ankaŭ ne laboris"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-13 06:10:43

StefKo:
Zam_franca:
(...)
« Mon père était fonctionnaire et ma mère ne travaillait pas non plus. »
"Mia patro estis ŝtatoficisto; ankaŭ mia patrino ne laboris"
(...)
Kial ne tiel:

"Mia patro estis ŝtatoficisto kaj mia patrino ankaŭ ne laboris"?
Mi ne scias, mi preferis la seriozan tonon, kiun donas la punktokomo. Pro tio, tiu ŝerco ŝajnas esti seriozaĵo kaj mi trovas tion plaĉa.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-marto-13 08:15:25

C'est un mec il est dans une rivière, il crie : HELP, HELP !!! Y'a un mec qui passe il dit : au lieu d'apprendre l'Anglais il ferait mieux d'apprendre à nager lui !

Jen estas ulo en rivero, li krias : HELP, HELP !!! Pasanta ulo diras : anstataŭ lerni la anglan, li pli bone lernus naĝi.

Reen al la supro