Sporočila: 95
Jezik: Esperanto
sergejm (Prikaži profil) 15. november 2020 07:36:39
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"
sergejm (Prikaži profil) 19. november 2020 18:01:07
- Ne, ĝi jam estas fermita.
Sed la demandinto ne volis aĉetis panon, sed serĉis domon de sia amiko, kiu estas najbare ĉe panvendejo.
StefKo (Prikaži profil) 19. november 2020 19:20:59
sergejm:Dinaran Safinan oni demandas:Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"
sergejm (Prikaži profil) 19. november 2020 20:05:47
StefKo:Nu, por multaj neslavaj popoloj Safin kaj Safina estas malsamaj familinomoj, ĉar familinomo de virino estas samform kiel de viro.sergejm:Dinaran Safinan oni demandas:Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"
StefKo (Prikaži profil) 20. november 2020 20:52:55
sergejm:Kompreneble! Mi ne rimarkis ke Dinara Safina estas virino! Ĉu "Dinara" estas rusa antaŭnomo?StefKo:Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?Nu, por multaj neslavaj popoloj Safin kaj Safina estas malsamaj familinomoj, ĉar familinomo de virino estas samform kiel de viro.
StefKo (Prikaži profil) 20. november 2020 20:55:15
En Pollando kaj en Ĉesko (Ĉeĥio) ĝenerale estas konataj amuzaj miskomprenoj kaŭzitaj de tio, ke la Pola kaj la Ĉeĥa havas vortojn, kiuj funkcias en ambaŭ lingvoj, sed havas tute malsaman, aŭ nur partan, signifon. Ili estas tiel nomataj iluziaj ekvivalentoj, kaj ĉeĥe zrádná slova. Tiel, ridegoj ĉe Ĉeĥoj elvokas polaj meteorologiaj mesaĝoj kiel "milda vento de okcidento" (pole: łagodny wiatr z zachodu). En la Ĉeĥa záchod estas "necesejo", en la Pola zachód estas "okcidento", la resto signifas same, do estas malfacile miri al ĉeĥoj ilian gajecon pro tio. En ilia lingvo la pola frazo signifas simple: “Milda vento de necesejo”.
nornen (Prikaži profil) 20. november 2020 22:18:08
En Zentrameriko la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni fikas la porkon."
StefKo (Prikaži profil) 21. november 2020 09:45:01
nornen:En Hispanujo la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni prenas la aŭtomobilon."El kio tia tute malsama signifo de la vorto "coche"?
En Zentrameriko la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni fikas la porkon."
sergejm (Prikaži profil) 21. november 2020 14:23:31
De kie venas alia signifo mi ne trovis
sergejm (Prikaži profil) 22. november 2020 02:27:15
Еn komentoj estas mesaĝo:
"Vi polas fari nin centpiedulo, kiun oni demandis, de kiu piedo ĝi komencas movon"
PS: En la rusa centpiedulo (сороконожка) havas nur kvardek piedojn.