Adiaŭ
af guyjohnston, 7. aug. 2008
Meddelelser: 19
Sprog: Esperanto
horsto (Vise profilen) 8. aug. 2008 18.16.06
Miland:Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo.
Sed tamen "adiaŭ" estas interjekcio laŭ mia vortaro, "adiaŭi" estas la verbo por diri adiaŭ (aŭ ĝis) unu al la alia kaj "adiaŭo" la substantivo.
Miland (Vise profilen) 8. aug. 2008 21.54.53
horsto:Bv. doni ekzemplon de malsimileco.
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
horsto (Vise profilen) 9. aug. 2008 10.55.58
Miland:Mi ne tute certas pri la adverbo en la angla lingvo, ĉu ne tie la adverbo povas rilati nur al verbo?horsto:Bv. doni ekzemplon de malsimileco.
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
En Esperanto la adverbo povas rilati al verbo, adjektivo, alia adverbo kaj al frazparto.
Ekzemple en la frazo:
Kompreneble mi iros.
la adverbo "kompreneble" ne rilatas al "iri", sed al la sekva frazparto.
Mikaelo (Vise profilen) 9. aug. 2008 15.15.40
guyjohnston:Laŭ mi "adiaŭo" signifas procedon. Ekzemle: "La adiaŭo estis tro longa". Do, diri "Adiaŭon!" ne havas sencon.
Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".
Kiam oni diras "Saluton!", do oni direktas, esprimas, montras sian respekton al iu persono. Sed se oni volas diri pri procedo, do oni povas uzi vorton "salutado"
Ekzemple:
"La salutado estis amika kaj reciproka."
guyjohnston (Vise profilen) 9. aug. 2008 16.24.40
Mikaelo:Mi dirus anstataŭe "la saluto estis amika kaj reciproka", kaj mi vidis tian uzon de tempo al tempo. Mi neniam vidis tian uzon de "salutado". Laŭ mia kompreno, "saluton" estas mallongigo de "mi donas saluton al vi" aŭ "mi esprimas saluton al vi", aŭ simile, ĉar "saluto" signifas agon saluti, kiel kutime je substantivigado de verboj (kiuj ne estas faritaj el ali-tipaj vortoj).guyjohnston:Laŭ mi "adiaŭo" signifas procedon. Ekzemle: "La adiaŭo estis tro longa". Do, diri "Adiaŭon!" ne havas sencon.
Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".
Kiam oni diras "Saluton!", do oni direktas, esprimas, montras sian respekton al iu persono. Sed se oni volas diri pri procedo, do oni povas uzi vorton "salutado"
Ekzemple:
"La salutado estis amika kaj reciproka."
Mikaelo (Vise profilen) 9. aug. 2008 16.49.01
guyjohnston:Laŭ PIV: "Saluto - Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono." Do tute ne estas ago. Se necesas diri pri ago, do oni aldonas sufikson -ad-.
Mi dirus anstataŭe "la saluto estis amika kaj reciproka", kaj mi vidis tian uzon de tempo al tempo. Mi neniam vidis tian uzon de "salutado". Laŭ mia kompreno, "saluton" estas mallongigo de "mi donas saluton al vi" aŭ "mi esprimas saluton al vi", aŭ simile, ĉar "saluto" signifas agon saluti, kiel kutime je substantivigado de verboj (kiuj ne estas faritaj el ali-tipaj vortoj).
guyjohnston (Vise profilen) 10. aug. 2008 01.33.00
Mikaelo:Laŭ la Reta Vortaro: "Saluto - Ago saluti. La vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo dum renkonto: saluton!" Laŭ mi la signo de ĝentileco estas ago ĉar oni faras ĝin per agi.guyjohnston:Laŭ PIV: "Saluto - Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono." Do tute ne estas ago. Se necesas diri pri ago, do oni aldonas sufikson -ad-.
Mi dirus anstataŭe "la saluto estis amika kaj reciproka", kaj mi vidis tian uzon de tempo al tempo. Mi neniam vidis tian uzon de "salutado". Laŭ mia kompreno, "saluton" estas mallongigo de "mi donas saluton al vi" aŭ "mi esprimas saluton al vi", aŭ simile, ĉar "saluto" signifas agon saluti, kiel kutime je substantivigado de verboj (kiuj ne estas faritaj el ali-tipaj vortoj).
Mikaelo (Vise profilen) 10. aug. 2008 09.30.51
guyjohnston:Eble... Tamen mi pli fidas al PIV. Kaj krome mi ne sentas ĝin kiel iu procedo, ago, sed imagas ĝin kiel enhavo de la ago saluti. Mi ne povas nun pli bone klarigi, sed ial al mi ne plaĉas frazo "La saluto estis reciproka". Vorto "salutado" en tiu senco pli taŭgas laŭ mi. Interalie, same estas kun vorto "manĝi". Kio estas "manĝo"? - "Vespermanĝo jam estas preta". Kion vi imagas, ĉu agon de manĝado, au pretajn kuiraĵojn por manĝi?
Laŭ la Reta Vortaro: "Saluto - Ago saluti. La vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo dum renkonto: saluton!" Laŭ mi la signo de ĝentileco estas ago ĉar oni faras ĝin per agi.
Simieto (Vise profilen) 11. aug. 2008 02.41.18
Mikaelo:Interalie, same estas kun vorto "manĝi". Kio estas "manĝo"? - "Vespermanĝo jam estas preta". Kion vi imagas, ĉu agon de manĝado, au pretajn kuiraĵojn por manĝi?La politikistoj renkontiĝis ĉe labor-manĝo.