去目錄頁

Adiaŭ

guyjohnston, 2008年8月7日

讯息: 22

语言: Esperanto

Ergazomai (显示个人资料) 2008年8月8日下午5:23:53

guyjohnston:
Miland:
Ergazomai:Simple, "adiaŭ" estas radika adverbo, do ĝi ne havas finon per -e, -a, -o. Se vi pensas, ankaŭ "hodiaŭ" ne havas tian finon. Ankaŭ "nun", "nur" ktp.
La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo. Ĝi estas ekkria vorteto. Jen paĝo en PMEG:

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/ekkrioj_sonimit...
Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".
Laŭ la PMEG (mi citas tekste):

"Adiaŭ povas ankaŭ roli O-vortece. Tiam ĝi estas citaĵo: 'Por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ'"

Ĉu vidinte? Ne adiaŭon: adiaŭ! Do oni povas uzi ankaŭ sen o-finon.

horsto (显示个人资料) 2008年8月8日下午6:16:06

Miland:
La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo.
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
Sed tamen "adiaŭ" estas interjekcio laŭ mia vortaro, "adiaŭi" estas la verbo por diri adiaŭ (aŭ ĝis) unu al la alia kaj "adiaŭo" la substantivo.

Miland (显示个人资料) 2008年8月8日下午9:54:53

horsto:
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
Bv. doni ekzemplon de malsimileco.

horsto (显示个人资料) 2008年8月9日上午10:55:58

Miland:
horsto:
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
Bv. doni ekzemplon de malsimileco.
Mi ne tute certas pri la adverbo en la angla lingvo, ĉu ne tie la adverbo povas rilati nur al verbo?
En Esperanto la adverbo povas rilati al verbo, adjektivo, alia adverbo kaj al frazparto.
Ekzemple en la frazo:
Kompreneble mi iros.
la adverbo "kompreneble" ne rilatas al "iri", sed al la sekva frazparto.

Mikaelo (显示个人资料) 2008年8月9日下午3:15:40

guyjohnston:
Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".
Laŭ mi "adiaŭo" signifas procedon. Ekzemle: "La adiaŭo estis tro longa". Do, diri "Adiaŭon!" ne havas sencon.
Kiam oni diras "Saluton!", do oni direktas, esprimas, montras sian respekton al iu persono. Sed se oni volas diri pri procedo, do oni povas uzi vorton "salutado"
Ekzemple:
"La salutado estis amika kaj reciproka."

guyjohnston (显示个人资料) 2008年8月9日下午4:24:40

Mikaelo:

Mi dirus anstataŭe "la saluto estis amika kaj reciproka", kaj mi vidis tian uzon de tempo al tempo. Mi neniam vidis tian uzon de "salutado". Laŭ mia kompreno, "saluton" estas mallongigo de "mi donas saluton al vi" aŭ "mi esprimas saluton al vi", aŭ simile, ĉar "saluto" signifas agon saluti, kiel kutime je substantivigado de verboj (kiuj ne estas faritaj el ali-tipaj vortoj).

Mikaelo (显示个人资料) 2008年8月9日下午4:49:01

Laŭ PIV: "Saluto - Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono." Do tute ne estas ago. Se necesas diri pri ago, do oni aldonas sufikson -ad-.

Rudolf F. (显示个人资料) 2008年8月9日下午8:40:35

Mi samopinias, ke "Ĝis revido!" havas la sencon, ke revido okazu / povas okazi. "Adiaŭ!" esprimas, ke oni sin verŝajne ne plu revidos (en malfora estonto).

Harfende oni eĉ povas diri "Adiaŭon!", se oni subkomprenas la frazon: "Ni nun ekigu la adiaŭon!" okulumo.gif

(Por pravigi elipson oni devas nur elturniĝi per taŭga kompleta frazo.)

guyjohnston (显示个人资料) 2008年8月10日上午1:33:00

Mikaelo:
guyjohnston:
Mi dirus anstataŭe "la saluto estis amika kaj reciproka", kaj mi vidis tian uzon de tempo al tempo. Mi neniam vidis tian uzon de "salutado". Laŭ mia kompreno, "saluton" estas mallongigo de "mi donas saluton al vi" aŭ "mi esprimas saluton al vi", aŭ simile, ĉar "saluto" signifas agon saluti, kiel kutime je substantivigado de verboj (kiuj ne estas faritaj el ali-tipaj vortoj).
Laŭ PIV: "Saluto - Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono." Do tute ne estas ago. Se necesas diri pri ago, do oni aldonas sufikson -ad-.
Laŭ la Reta Vortaro: "Saluto - Ago saluti. La vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo dum renkonto: saluton!" Laŭ mi la signo de ĝentileco estas ago ĉar oni faras ĝin per agi.

Mikaelo (显示个人资料) 2008年8月10日上午9:30:51

guyjohnston:
Laŭ la Reta Vortaro: "Saluto - Ago saluti. La vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo dum renkonto: saluton!" Laŭ mi la signo de ĝentileco estas ago ĉar oni faras ĝin per agi.
Eble... Tamen mi pli fidas al PIV. Kaj krome mi ne sentas ĝin kiel iu procedo, ago, sed imagas ĝin kiel enhavo de la ago saluti. Mi ne povas nun pli bone klarigi, sed ial al mi ne plaĉas frazo "La saluto estis reciproka". Vorto "salutado" en tiu senco pli taŭgas laŭ mi. Interalie, same estas kun vorto "manĝi". Kio estas "manĝo"? - "Vespermanĝo jam estas preta". Kion vi imagas, ĉu agon de manĝado, au pretajn kuiraĵojn por manĝi?

回到上端