К содержанию

Adiaŭ

от guyjohnston, 7 августа 2008 г.

Сообщений: 19

Язык: Esperanto

horsto (Показать профиль) 8 августа 2008 г., 18:16:06

Miland:
La vortoj "hodiaŭ" , "nun", kaj "nur" certe estas primitivaj adverboj (sen -e finaĵo), sed adiaŭ ne modifias verbon, kaj ne estas adverbo.
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
Sed tamen "adiaŭ" estas interjekcio laŭ mia vortaro, "adiaŭi" estas la verbo por diri adiaŭ (aŭ ĝis) unu al la alia kaj "adiaŭo" la substantivo.

Miland (Показать профиль) 8 августа 2008 г., 21:54:53

horsto:
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
Bv. doni ekzemplon de malsimileco.

horsto (Показать профиль) 9 августа 2008 г., 10:55:58

Miland:
horsto:
Adverboj en Esperanto ne nur rilatas al verboj, kiel eble en la angla lingvo.
Bv. doni ekzemplon de malsimileco.
Mi ne tute certas pri la adverbo en la angla lingvo, ĉu ne tie la adverbo povas rilati nur al verbo?
En Esperanto la adverbo povas rilati al verbo, adjektivo, alia adverbo kaj al frazparto.
Ekzemple en la frazo:
Kompreneble mi iros.
la adverbo "kompreneble" ne rilatas al "iri", sed al la sekva frazparto.

Mikaelo (Показать профиль) 9 августа 2008 г., 15:15:40

guyjohnston:
Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".
Laŭ mi "adiaŭo" signifas procedon. Ekzemle: "La adiaŭo estis tro longa". Do, diri "Adiaŭon!" ne havas sencon.
Kiam oni diras "Saluton!", do oni direktas, esprimas, montras sian respekton al iu persono. Sed se oni volas diri pri procedo, do oni povas uzi vorton "salutado"
Ekzemple:
"La salutado estis amika kaj reciproka."

guyjohnston (Показать профиль) 9 августа 2008 г., 16:24:40

Mikaelo:
guyjohnston:
Ah bone. Se la baza formo de la vorto estus la verba "adiaŭi" anstataŭ la ekkria "adiaŭ", sajne tiu-kaze oni dirus "adiaŭon".
Laŭ mi "adiaŭo" signifas procedon. Ekzemle: "La adiaŭo estis tro longa". Do, diri "Adiaŭon!" ne havas sencon.
Kiam oni diras "Saluton!", do oni direktas, esprimas, montras sian respekton al iu persono. Sed se oni volas diri pri procedo, do oni povas uzi vorton "salutado"
Ekzemple:
"La salutado estis amika kaj reciproka."
Mi dirus anstataŭe "la saluto estis amika kaj reciproka", kaj mi vidis tian uzon de tempo al tempo. Mi neniam vidis tian uzon de "salutado". Laŭ mia kompreno, "saluton" estas mallongigo de "mi donas saluton al vi" aŭ "mi esprimas saluton al vi", aŭ simile, ĉar "saluto" signifas agon saluti, kiel kutime je substantivigado de verboj (kiuj ne estas faritaj el ali-tipaj vortoj).

Mikaelo (Показать профиль) 9 августа 2008 г., 16:49:01

guyjohnston:
Mi dirus anstataŭe "la saluto estis amika kaj reciproka", kaj mi vidis tian uzon de tempo al tempo. Mi neniam vidis tian uzon de "salutado". Laŭ mia kompreno, "saluton" estas mallongigo de "mi donas saluton al vi" aŭ "mi esprimas saluton al vi", aŭ simile, ĉar "saluto" signifas agon saluti, kiel kutime je substantivigado de verboj (kiuj ne estas faritaj el ali-tipaj vortoj).
Laŭ PIV: "Saluto - Ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono." Do tute ne estas ago. Se necesas diri pri ago, do oni aldonas sufikson -ad-.

guyjohnston (Показать профиль) 10 августа 2008 г., 1:33:00

Laŭ la Reta Vortaro: "Saluto - Ago saluti. La vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo dum renkonto: saluton!" Laŭ mi la signo de ĝentileco estas ago ĉar oni faras ĝin per agi.

Mikaelo (Показать профиль) 10 августа 2008 г., 9:30:51

guyjohnston:
Laŭ la Reta Vortaro: "Saluto - Ago saluti. La vorto estas ofte uzata akuzative kiel respekta alparolo dum renkonto: saluton!" Laŭ mi la signo de ĝentileco estas ago ĉar oni faras ĝin per agi.
Eble... Tamen mi pli fidas al PIV. Kaj krome mi ne sentas ĝin kiel iu procedo, ago, sed imagas ĝin kiel enhavo de la ago saluti. Mi ne povas nun pli bone klarigi, sed ial al mi ne plaĉas frazo "La saluto estis reciproka". Vorto "salutado" en tiu senco pli taŭgas laŭ mi. Interalie, same estas kun vorto "manĝi". Kio estas "manĝo"? - "Vespermanĝo jam estas preta". Kion vi imagas, ĉu agon de manĝado, au pretajn kuiraĵojn por manĝi?

Simieto (Показать профиль) 11 августа 2008 г., 2:41:18

Mikaelo:Interalie, same estas kun vorto "manĝi". Kio estas "manĝo"? - "Vespermanĝo jam estas preta". Kion vi imagas, ĉu agon de manĝado, au pretajn kuiraĵojn por manĝi?
La politikistoj renkontiĝis ĉe labor-manĝo.

Наверх