본문으로

Ĉu ĉiuj vortoj kiuj komenciĝas kun al- en la hispana devenas el la araba?

글쓴이: vaaspuhr, 2020년 11월 9일

글: 6

언어: Esperanto

vaaspuhr (프로필 보기) 2020년 11월 9일 오전 7:33:53

Ĉu ĉiuj vortoj kiuj komenciĝas kun al- en la hispana devenas el la araba?

jmatty2000 (프로필 보기) 2020년 11월 11일 오후 5:00:54

Mi dubis tion char la investistoj de Esperanto ne sciis la arabiajn lingvojn.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 11월 11일 오후 5:03:30

글을 감추었습니다.

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 11월 11일 오후 5:03:31

jmatty2000:Mi dubis tion char la investistoj de Esperanto ne sciis la arabiajn lingvojn.
Saluton,
1. Vaaspuhr parolas pri la hispana, ne pri Esperanto.
2. Zamenhof ne parolis arabe, sed li parolis hebree (semida lingvo kiel la araba) kaj interalie france (la franca kiel la hispana, sed iom malpli, ankaŭ havas multajn vortojn kiuj venas el la araba).

Zam_franca (프로필 보기) 2020년 11월 11일 오후 5:11:27

vaaspuhr:Ĉu ĉiuj vortoj kiuj komenciĝas kun al- en la hispana devenas el la araba?
Saluton,

ne ĉiuj. -> "alfabeto" (el la greka).

Sed supozeble, tamen multaj!

nornen (프로필 보기) 2020년 11월 11일 오후 5:21:19

Kvankam estas multe da pruntvortoj el la araba, kiujn oni pruntis kune kun la alfiksita artikolo ال, pravas Zam_franca: ne ĉiuj vortoj je al- estas pruntitaj el la araba.

Ekzemploj el la araba: alfombra, azúcar (az < azz < al+z), alférez, azafrán (az < azz < al+z), ajedrez (aj < aŝŝ < al+ŝ), álgebra, algoritmo, ktp.
Ekzemploj ne el la araba: albergue, aliento, ala, alma, alto, ktp.

다시 위로