Berichten: 30
Taal: Esperanto
Filanator (Profiel tonen) 29 augustus 2008 06:44:28
leporo:Ĉu vere? Mi estas ateisto, kaj mi povas akcepti la mallongecon de mia vivo kaj la neceson de la morto.Filanator:La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
rabhiuz (Profiel tonen) 29 augustus 2008 23:05:51
leporo:Se oni ne amas vivon, ĉu estas malfacile akcepti la mallongecon de vivo? Se oni amas vivon, oni jam komprenas la valoron de vivo, ĉu ne?Filanator:La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
galvis (Profiel tonen) 30 augustus 2008 02:58:57
laŭ nia propra bezono : se ni estas feliĉaj dum estanta vivo, volas sekvi
la ĝuon post morto. Se ni estas
malfeliĉaj, deziras havi ĝuon kiam
mortos.
leporo (Profiel tonen) 30 augustus 2008 08:02:00
rabhiuz:Jes. Aliflanke se oni amas vivon, oni volas, ke ĝi daŭru kiel eble plej longe ec senfine. Oni ja ne volas perdi ion amatan. Se oni ne amas vivon ĉi tie kaj kredas je vivo postmorta oni scias, ke la postmorta vivo povas esti pli malbona ol la nuna. Se oni kredas, ke post morto estas nenio, oni ne povas imagi tion. Neperceptado estas ja neimagebla.leporo:Se oni ne amas vivon, ĉu estas malfacile akcepti la mallongecon de vivo? Se oni amas vivon, oni jam komprenas la valoron de vivo, ĉu ne?Filanator:La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
leporo (Profiel tonen) 30 augustus 2008 08:18:14
Filanator:Mi mem estas ateistino kaj akceptas, ke mi iam mortos. Sed ĉu vere ne estus bone scii, kial ni vivas kaj mortas?leporo:Ĉu vere? Mi estas ateisto, kaj mi povas akcepti la mallongecon de mia vivo kaj la neceson de la morto.Filanator:La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Rogir (Profiel tonen) 31 augustus 2008 22:12:45
Aliparte, fizikiste mi ne interesiĝas pri 'preter spactempo', por mi ĝi ne ekzistas aŭ povas ekzisti.
Miland (Profiel tonen) 1 september 2008 07:19:37
Rogir:relativece, ne estas tempo kaj spaco individue, sed nur spactempo.La diferenco inter tempo kaj spaco temas pri nia vivsperto. Ilia kuniĝo en la teorioj de Einstein estas nur matematika oportunaĵo.
Zorevij (Profiel tonen) 1 september 2008 18:28:33
Por mi estas evidente, ke ekzistas ideaj (en fiozofa senco) aĵoj. Ekzemple, amo kaj malamo, kredo aŭ scivolemo.
Eĉ se tiuj sentoj estas naskitaj per fizikaj procezoj, ili ekzistas preter tempo kaj spaco.
Mi parolas ne pri mia amo al io, sed pri abstrakta amo kiel nocio.
Estas aĵoj, kiuj ekzistas nur en mia fantazio, kaj ankaŭ ili ekzistas preter tempo taj spaco.
Kvankam... Tio, eble, estas evidente nur por mi. ) Iu povas diri, ke miaj fantazioj ne ekzistis antaŭ mia naskiĝo kaj malaperos post mia morto, do ili ekzistas ne preter tempo.
Demando pri Dio estas tute alia, ĝi subkomprenas, ke temas pri objektiva ekstera forto, kiu ekzistas (aŭ ne ekzistas) sendepende de nia konscio.
Miland (Profiel tonen) 1 september 2008 19:01:23
Zorevij:La demando estas tre malĝusta..Malfacileco ne estas malĝusteco. Se vi ne povas facile diri, aŭ ne estas certa, ĉu vi kredas je reala mondo (ne simple subjektiva fantazio) preter nia tempo kaj spaco, la demando estas malfacila por vi. Sed tio ne igas ĝin malĝusta.
Estas aĵoj, kiuj ekzistas nur en mia fantazio..
josell (Profiel tonen) 1 september 2008 22:29:00
Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?Sed ni bezonas horloĝisto ĉar ni vivas en tempa universo.
La horloĝisto ne bezonus kreinto, se la horloĝisto ne vivas en tempo.