去目錄頁

Preter tempo kaj spaco

Miland, 2008年8月27日

讯息: 35

语言: Esperanto

Filanator (显示个人资料) 2008年8月28日上午6:38:37

white knight:
Sed devas ankaŭ esti io kio kreis la horloĝiston, ĉu?
Jes, kompreneble!
Sed ĉu iu ajn, iam ajn povos respondi la demandon: "Kio ekzistis unue, la kokino aŭ la ovo?"
Sed, ĉu vi vere opinias ke unu malgranda atomaro devis esti kreita, kaj unu granda kreisto, kiu havas pensojn, volojn kaj dezirojn verŝajne ne devis esti kreita?

white knight (显示个人资料) 2008年8月28日上午8:37:57

tomasoavro:Unue estis... pr
aeksplodo
Kaj kio estis antaŭ la praeksplodo ?

leporo (显示个人资料) 2008年8月28日上午8:44:09

Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.

R2D2! (显示个人资料) 2008年8月28日下午9:45:11

Filanator:Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La nura kialo estas tiu, kiun ni volas havi. Neniu krom ni mem donas al ni kialon vivi.

--Ilhuitemoc Delta

Filanator (显示个人资料) 2008年8月29日上午6:44:28

leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Ĉu vere? Mi estas ateisto, kaj mi povas akcepti la mallongecon de mia vivo kaj la neceson de la morto.

rabhiuz (显示个人资料) 2008年8月29日下午11:05:51

leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Se oni ne amas vivon, ĉu estas malfacile akcepti la mallongecon de vivo? Se oni amas vivon, oni jam komprenas la valoron de vivo, ĉu ne?

galvis (显示个人资料) 2008年8月30日上午2:58:57

---Ni kredas je la nevidebla mondo
laŭ nia propra bezono : se ni estas feliĉaj dum estanta vivo, volas sekvi
la ĝuon post morto. Se ni estas
malfeliĉaj, deziras havi ĝuon kiam
mortos.

leporo (显示个人资料) 2008年8月30日上午8:02:00

rabhiuz:
leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Se oni ne amas vivon, ĉu estas malfacile akcepti la mallongecon de vivo? Se oni amas vivon, oni jam komprenas la valoron de vivo, ĉu ne?
Jes. Aliflanke se oni amas vivon, oni volas, ke ĝi daŭru kiel eble plej longe ec senfine. Oni ja ne volas perdi ion amatan. Se oni ne amas vivon ĉi tie kaj kredas je vivo postmorta oni scias, ke la postmorta vivo povas esti pli malbona ol la nuna. Se oni kredas, ke post morto estas nenio, oni ne povas imagi tion. Neperceptado estas ja neimagebla.

leporo (显示个人资料) 2008年8月30日上午8:18:14

Filanator:
leporo:
Filanator:
Hispanio:Jes, mi kredas je nevidebla mondo.

Se ne ekzistus, kial ni vivas? Kial ni estas ĉi tie, sur la Tero, aŭ en la universo?
Kial devas esti 'kialo', kial ni vivas?
La kialon bezonas homoj por povi akcepti mallongecon de sia vivo kaj neceson de la morto.
Ĉu vere? Mi estas ateisto, kaj mi povas akcepti la mallongecon de mia vivo kaj la neceson de la morto.
Mi mem estas ateistino kaj akceptas, ke mi iam mortos. Sed ĉu vere ne estus bone scii, kial ni vivas kaj mortas?

Rogir (显示个人资料) 2008年8月31日下午10:12:45

Mi pensas ke la titolo estas malĝusta: relativece, ne estas tempo kaj spaco individue, sed nur spactempo.

Aliparte, fizikiste mi ne interesiĝas pri 'preter spactempo', por mi ĝi ne ekzistas aŭ povas ekzisti.

回到上端