前往目錄

kuirarto esperanta

貼文者: robbkvasnak, 2020年12月15日

訊息: 4

語言: Esperanto

robbkvasnak (顯示個人資料) 2020年12月15日上午12:16:55

Kiel oni tradukas la francan kuirartan esprimon "mirepoix" en Esperanton?

StefKo (顯示個人資料) 2020年12月15日下午4:44:13

Legomaĵo mirepoix/soffritto?

Mirepoix estas franca urbo. De la nomo de tiu urbo devenas la nomo mirepoix?

thyrolf (顯示個人資料) 2020年12月16日上午9:14:12

aŭ vi nomas ĝin mirpoa'o laŭ la originalo, kiu ja estas propra nomo

aŭ vi diras "rostitaj radikeroj" (roradoj ridulo.gif )

certe ankaŭ aliaj ebloj ekzistas.

Zam_franca (顯示個人資料) 2020年12月16日下午2:40:12

thyrolf:aŭ vi nomas ĝin mirpoa'o laŭ la originalo, kiu ja estas propra nomo

aŭ vi diras "rostitaj radikeroj" (roradoj ridulo.gif )

certe ankaŭ aliaj ebloj ekzistas.
Anstataŭ mirpoa'o, kiel ne mirapi'o? En la okcitana ĝi nomiĝas pli-mapli kiel tio (Mirapeis).

La etimologio estas la latina diraĵo "Miro Peix" ("observante pekojn", se vikipedio fidindas ridego.gif).

回到上端