去目錄頁

"Hairline"?

MiMalamasLaAnglan, 2021年1月4日

讯息: 16

语言: English

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2021年1月4日下午6:05:22

Mi scivolas, kiel esperante diri la anglan vorton "hairline".

Jen difinoj por la du anglaj signifoj:
1. la limo de la hararo sur la frunto, ĉe la supro de la vizaĝo
2. streketo, uzata ekzemple en la vortgrupo "hairline fracture" (malgranda ostorompiĝo)

sergejm (显示个人资料) 2021年1月4日下午6:26:33

1. har/dis/lim/o (laŭ eoru.ru)
2. Mi ne komprenis, kion ĝi signifas, verŝajne necesas medika vortaro.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2021年1月4日下午8:04:27

sergejm:1. har/dis/lim/o (laŭ eoru.ru)
2. Mi ne komprenis, kion ĝi signifas, verŝajne necesas medika vortaro.
Ne, tio ne estas la vorto, kiun mi volas. Laŭ Vikipedio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Hardislimo) tio signifas la linio en la mezo de la kapo, kie la hararo duoniĝas. Mi volas la nomon de la haroj ĉe la supro de la frunto.

sergejm (显示个人资料) 2021年1月4日下午9:01:29

Frunt/har/o?

nornen (显示个人资料) 2021年1月4日下午10:34:56

1. Harlimo
2. Fajnega, Maldikega

sergejm (显示个人资料) 2021年1月4日下午10:46:34

2. har/dik/a - verŝajne, tiel estos pli precize?

Darth_Vader (显示个人资料) 2021年1月5日上午1:44:30

Mi kredas ke nornen pravas; mi pensas ke ĝi estas "har/lim/o". Tio ŝajnas havi sencon.

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2021年1月5日下午3:59:27

Kiu estas pli bona: frunt/har/oj (de sergejm) aŭ har/lim/o (de nornen)?

nornen (显示个人资料) 2021年1月5日下午4:23:10

Fruntharoj signifas "bangs (US) / fringe (UK)".
Harlimo signifas "hairline".

MiMalamasLaAnglan (显示个人资料) 2021年1月6日上午12:25:34

nornen:Fruntharoj signifas "bangs (US) / fringe (UK)".
Harlimo signifas "hairline".
Mi serĉis la Tekstaron kaj estis nur unu trafo por "harlimo", de "Homoj sur la tero":

Homoj sur la tero:
Kristoforo estis perdinta sian grason dum la tagoj de la granda maltrankvilo, la harlimo jam iom posteniĝis, kaj en la lipharoj troviĝis kelkaj grizaj strioj. Sed cetere li ŝajnis la sama.
Ĉu estas aliaj nomoj por tio? Estas strange, ke estis nur unu trafo por tiu vorto.

回到上端