Viestejä: 27
Kieli: Esperanto
nornen (Näytä profiilli) 22. tammikuuta 2021 21.59.44
Mi suprenigas mian ĉapelon.
nornen (Näytä profiilli) 22. tammikuuta 2021 22.07.16
Kvankam ĝi ne aperas en la teksto, ĉu vi scias kiel skribi la literon Ĵ?
sergejm (Näytä profiilli) 22. tammikuuta 2021 22.14.05
Mi pensas, la reston povas deĉifri aliuloj.
Kaj kion pri ĥ ?
sergejm (Näytä profiilli) 22. tammikuuta 2021 22.30.23
nornen:Post minutoj vi ne nur sukcesis legi la tekston, sed vi ankaŭ klarigis la logikon (voĉigo, nazigo, ktp) de la skribsistemo.Nur post sugesto de 'la'. Sen tio, tio okupus pli da tempo.
Mi suprenigas mian ĉapelon.
sergejm (Näytä profiilli) 22. tammikuuta 2021 22.35.08
StefKo (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2021 11.21.09
Gratulon!
sergejm (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2021 13.11.15
Tamen nur similas
Sed nur deĉifri ĉi tio ne necesas.
Mi deĉifris la komencon, komprenu kiel oni skribas leterojn kaj legu la reston
nornen (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2021 16.32.11
sergejm:Vosteto super 'a' faras 'aŭ'. Sed verŝajne origine ĝi devus signifi nazan 'ã'Kvankam la klasika Esperanto ja havis nazajn vokalojn, la origino de la vosteto estas alia. En la klasika Esperanto, la vosteto estis ĝenerala ellassigno. Ekzemple, R+vosteto = reĝu (reĝo), KTP+vosteto = kajo tevel plu (kaj tiel plu), A+vosteto = avu (aŭ). Kiam en la postklasika Esperanto la sekvencoj /avu/ kaj /evu/ ekprononcis /aŭ/ kaj /eŭ/, oni ĝeneraligis la uzon de A+vosteto = avu= aŭ por skribi ĉiam /aŭ/ kiel A+vosteto kaj /eŭ/ kiel E+vosteto.
La historio de la vosteto super la nazaj konsonantoj estas simila. La preklasika Esperanto havis tri nazajn konsonantajn fonemojn /n/, /m/ kaj /ŋ/. Sed tiuj tri estis skribata per la sama (en la klasika Esperanto forigita) grafemo ℕ. Post vokalo (en la vosto de la silabo), tiu tute ne kaŭzis problemojn, ĉar ℕ simple nazigis la antaŭan vokalon. Sed silabkomence, oni skribis Tℕ por /n/, Pℕ por /m/ kaj Kℕ por /ŋ/. Oni ekforlasis la ℕ, kaj ekuzis la vosteton super T, P kaj K por marki la ellason. Tiel ekestis T+vosteto = /n/, P+vosteto = /m/ kaj K+vosteto = /ŋ/. Kiam en la postklasika Esperanto la sonoj /n/ kaj /ŋ/ kuniĝis, la grafemo K+vosteto malaperis.
En la "Kodekso Umaras" (kolekcio de leĝaj tekstoj el la 18a jarcento a.Z.) ni trovas ekzemple tiun frazon, kun uzo de ℕ kaj sen markado de voĉaj konsonantoj:
HOPℕUℕ PℕORTIℕTAℕ URPOFE TℕEKE EℕTERIKU TℕEKE PRULIKU
Tiu frazo verŝajne prononciĝis kiel: homũ mortĩtã urbove neke ẽterigu neke bruligu.
Aŭ eble: homũ mortĩtan_urbove nek_ẽterigu neke bruligu.
Kaj en moderna Esperanto ĝi estus: Homon mortintan en la urbo nek enterigu nek kremaciu.
sergejm (Näytä profiilli) 24. tammikuuta 2021 23.06.58
Vi proponas fari la samon kun Esperanto?
Altebrilas (Näytä profiilli) 25. tammikuuta 2021 15.58.23
Kiom da bazaj literoj, kaj da kromsignoj, entute?