Vai all’indice

Enigmo

di nornen, 22 gennaio 2021

Messaggi: 27

Lingua: Esperanto

nornen (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 18:06:23

Ĉi tiu bildo enhavas tekston en Esperanto. Sed kiu sukcesos malĉifri la skribsistemon?

Caliu (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 18:25:41

Ĉu vi povas iom helpi?

nornen (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 18:54:12

Caliu:Ĉu vi povas iom helpi?
Volonte. La sesa linio komenciĝas per la vorto "LA".

sergejm (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 20:32:31

'La' renkontiĝas ofte.

nornen (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 21:16:31

sergejm:'La' renkontiĝas ofte.
Fakto, kiu estas atendenda en Esperanta teksto. Ankaŭ estas pliaj dugrafemaj vortoj, kiuj vidiĝas ofte.

sergejm (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 21:24:47

Eksciinte 'L', mi rekonis vorton 'lingvo'.
Vosteto super litero signifas nazan sonon, puntkto en litero - voĉan sonon.
'aj' kaj 'oj' estas skribita per unu litero.
Ial mi ne vidas akuzativojn...
Jen la komenco:
1. "Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi"
2. "Kaj por ke ĝi havu plena certeco. Por ke ĝi neniam disfalo"
3. "Kaj ia facilanima pa#o de ĝiaj amikoj estantaj ne detrui"

nornen (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 21:40:29

sergejm:Eksciinte 'L', mi rekonis vorton 'lingvo'.
Vosteto super litero signifas nazan sonon, puntkto en litero - voĉan sonon.
Jen la komenco:
1. "Por ke lingvo internacia povu bone k@ regule progre$a#i"
2. "K@ por ke %i havi plena ..."
BONEGE! Mi gratulas!

havi -> havu
plena -> plenan

sergejm (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 21:54:11

punkto super vokalo ŝanĝas ĝin:
E > i
O > u
Sed akuzativa -n mankas, kaj fina -s de verboj!
Aŭ ili estas iel markataj en unu litero, kiel 'aj' kaj 'oj'?

nornen (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 21:57:44

sergejm:punkto super vokalo ŝanĝas ĝin:
E > i
O > u
Sed akuzativa -n mankas, kaj fina -s de verboj!
Aŭ ili estas iel markataj en unu litero, kiel 'aj' kaj 'oj'?
Pri -n: komparu la finon de la vortoj "LA" kaj "PLENAN".
Pri -s: miru bone la finon. (...et respice finem... hahaha)

Estas atendende en skribsistemo por specifa lingvo, ke oftaj finaĵoj havu siajn proprajn (mallongajn) formojn.

sergejm (Mostra il profilo) 22 gennaio 2021 21:57:51

Ha, jes: per triangula hoko ĉe la fino de vortlinio: malsupren -n, supren -s

Torna all’inizio