לתוכן העניינים

Radikoj vortoj el maleŭropo?

של fantazo, 7 בספטמבר 2008

הודעות: 20

שפה: Esperanto

Miland (הצגת פרופיל) 8 בספטמבר 2008, 21:16:32

De japana poezio ni havas hajko kaj tankao.

Filu (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2008, 14:25:34

Ankaŭ el la japana: cunamo (eble tra ties disvastiĝo en eŭropaj lingvoj, tamen...)

Meŝig (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2008, 14:50:24

La vorto "boaco" devenas de la samea vorto "boaccu/boazu".

jan aleksan (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2008, 15:30:03

Mi ne scias ĉu ekzistas la vorto "avataro". Se eblas, venas de la Hindian.

jan aleksan (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2008, 15:31:59

avataro ekzistas ridulo.gif

Filu (הצגת פרופיל) 9 בספטמבר 2008, 16:58:06

jan aleksan:avataro ekzistas ridulo.gif
El la sanskrita, mi kredas...

josell (הצגת פרופיל) 3 באוקטובר 2008, 22:41:00

» ĉokolado - vorto de La amerika naŭatla lingvo.

La avantaĝo de uzi eŭropajn radikojn (vortojn) estas ke ili estas komunaj en multe da lingvoj.

Tamen, la gramatiko estas tre facila kaj preskaŭ ne estas Eŭropa, ankaŭ estas tre facila por orient-azi-uloj kaj originalaj Amerikuloj, kiuj parolas aglutinajn lingvojn.

Espi (הצגת פרופיל) 4 באוקטובר 2008, 00:13:11

EL_NEBULOSO:"Amoko" estas vorto kiu devenis de la lingvo maoria (Novzelando).

Geraldo
Saluton Geraldo,

laŭ germana Vikipedio "amoko" devenas de la malaja lingvo.

Amike
Klaus-Peter

EL_NEBULOSO (הצגת פרופיל) 4 באוקטובר 2008, 08:38:44

Espi,

vi rajtas! Estas preskaŭ la sama mondregiono...

Geraldo

alfred14 (הצגת פרופיל) 4 באוקטובר 2008, 09:59:08

en francia lingvo, "amok" ne estas uzita
escepte la libro "amok" ("Der Amokläufer" en germana lingvo)
sed in kutima lingvo neniom uzo

לראש הדף