Al la enhavo

ĉu la angla estas facila?

de victornino, 2008-novembro-02

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

atelo (Montri la profilon) 2010-januaro-29 14:34:32

Ankaŭ ĝian vortaron devus reformi. Ne nur ĝi estas grandega, sed ankaŭ ĉiu komuna vorto havas multegon da sencoj.

Tre bonan studon de la angla lingvo faris esperantista Claude Piron, ĉefe en « Le défi des langues » (la lingva defio). Ekzemplon vi povas trovi ĉe http://claudepiron.free.fr

Abras (Montri la profilon) 2010-februaro-11 04:58:48

La angla estas mia denasklingvo, kaj la nur lingvo kiun mi parolas. Sed, ĝi estas, mi imagas, tre malfacila. Ĝia vortaro estas tre grandega (eble plej granda inter ĉiuj lingvoj), kaj la elparolo, gramatiko, kaj eĉ la skrib-sistemo havas multajn "erarojn." Sed kiel oni diras kun programado: "Ĝi ne estas eraro -- estas trajto." lango.gif (eble "trajto" ne estas la plej bona vorto...)

Tamen, mi studis kelkajn aliajn lingvojn, kaj ĉiuj estas malfacila. Mi ŝategus paroli france, sed ne volus lerni dum tri aŭ kvar jaroj. Simila kun germana, latina, hispana, ktp.

Eble iutage... sed hodiaŭ, nur angla estas mia edzino, kaj Esperanto estas mia amatino.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-11 13:51:32

Abras:La angla estas mia denasklingvo, kaj la nur lingvo kiun mi parolas.
Mi iom dubas tiun aserton, ŝajnas al mi, ke vi almenaŭ parolas Esperanton.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-februaro-12 00:38:42

Saluton!

Abras:Eble iutage... sed hodiaŭ, nur angla estas mia edzino, kaj Esperanto estas mia amatino.
Bonŝance lingvoj ne ĵaluzas unu al la alia. rideto.gif

Kolonjano

Abras (Montri la profilon) 2010-februaro-12 04:29:41

@Rogir
Eble vi parolas vere, sed ankoraŭ mi sentas ke mi ja legas, ja skribas esperante (kvankam ne perfekte), sed neniam parolas esperante. Ĉu sematikoj? Jes kaj ne. Mi ne sentas ke Esperanto estas mia lingvo, ke mi povas paroli libere, sen iu ajn timo. Sed iutage, kiel mi diris... Mi estas vere esperanto. rideto.gif

@Kolonjano
Anton Chekhov inspiris tiun frazon. Iufoje, li diris:
"Medicino estas mia leĝa edzino kaj literaturo estas mia amatino; kiam unu lacigas min, mi tranoktas kun la alia."
(Li estis "patro de la moderna novelo" kaj ankaŭ kuracisto.)

Kaj hieraŭ mi verkis mallongan novelon, kiun mi titolis "Karotoj," pri viro kun du virinoj. Li venas hejmen kun sia amatino, ambaŭ emriaj, dum la edzino tranĉas karotojn. La lasto frazo: "Estis tempo por tranĉi ĉi-tiun aferon pli mallonga." (originale verkita en la anglas)

maratonisto (Montri la profilon) 2010-februaro-12 09:39:11

Abras:

nur angla estas mia edzino, kaj Esperanto estas mia amatino.
Bone ke Vi havas forton por ambaŭ...
sal.gif

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-12 12:33:35

Abras:
Kaj hieraŭ mi verkis mallongan novelon, kiun mi titolis "Karotoj," pri viro kun du virinoj. Li venas hejmen kun sia amatino, ambaŭ emriaj, dum la edzino tranĉas karotojn. La lasto frazo: "Estis tempo por tranĉi ĉi-tiun aferon pli mallonga." (originale verkita en la anglas)
Ĉu do vi timas, ke via edzino (la angla lingvo) punos vin ĉar vi havas amatino?

Yiuel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 16:26:47

Abras:Tamen, mi studis kelkajn aliajn lingvojn, kaj ĉiuj estas malfacila. Mi ŝategus paroli france, sed ne volus lerni dum tri aŭ kvar jaroj. Simila kun germana, latina, hispana, ktp.

Eble iutage... sed hodiaŭ, nur angla estas mia edzino, kaj Esperanto estas mia amatino.
Ĉiu lingvo malfacilas, eĉ la bonuzo (alidire, la socia normo) de la denaska lingvo.

Mi denaske parolas la francan kaj denaskeme* la anglan. Mi cetere lernis Esperanto, la japanan kaj iomete la hispanan. Krom Esperanto, ĉio estis longega. (Esperanto mem estis malplilonga, sed estis fojfoje malfacileta.)

Vere klopodenda studo, tiu de lingvojn.

*denaskeme : Mi lernis la anglan kiam mi estis infano (antaŭ mia oka jaro), parolante kun samurberanaj amikoj, sed mi neniam "oficiale" studis ĝin denaskmaniere nek uzis ĝin kun mia familio.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-12 19:03:29

Mi vere ne scias, ĉu la angla estas facila.

Mia denaska lingvo estas la germana, kaj la unua fremda lingvo, kiun mi lernis, estis la angla. Mi neniam opiniis ĝin tre malfacila. Eble ĉar mi havis bonan instruiston.

Poste, mi eklernis la francan. Ĝin mi opiniis iom pli malfacila, sed tamen ne havis grandajn problemojn.

Multe pli malfrue, mi eklernis Esperanton kaj estis impresata de ĝia facileco. Ekde nun, mi miris, kiel mi eĉ povis tiel bone lerni la anglan, kiu estas kompare malfacila lingvo.

horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-12 21:37:14

darkweasel:Mi vere ne scias, ĉu la angla estas facila.
Mia denaska lingvo estas la germana, kaj la unua fremda lingvo, kiun mi lernis, estis la angla. Mi neniam opiniis ĝin tre malfacila. Eble ĉar mi havis bonan instruiston.
Poste, mi eklernis la francan. Ĝin mi opiniis iom pli malfacila, sed tamen ne havis grandajn problemojn.
Multe pli malfrue, mi eklernis Esperanton kaj estis impresata de ĝia facileco. Ekde nun, mi miris, kiel mi eĉ povis tiel bone lerni la anglan, kiu estas kompare malfacila lingvo.
Miaj spertoj estis similaj. Mia unua fremda lingvo kompreneble estis la angla, sed mi neniam demandis min ĉu la lingvo estas facila aŭ ne, ni ja devis lerni la lingvon.
Kiam mi lernis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj ĝia facileco tuj impresis min. Kaj post iom da tempo mi sentis ĉagrenon, ke oni devigas min lerni malfacilan lingvon anstataŭ pli taŭgan lingvon kiel Esperanton.

Reen al la supro