Al la enhavo

ĉu la angla estas facila?

de victornino, 2008-novembro-02

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

R2D2! (Montri la profilon) 2009-decembro-31 22:33:53

La vera malfacileco de la angla estas elparolado; eĉ anglolingvanoj mem ne parolas same, estas multaj variaĵoj inter ili mem.

—Ilhuıtemoc

LVX (Montri la profilon) 2010-januaro-03 18:42:38

Angla estas tre facila.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-januaro-03 20:02:17

LVX:Angla estas tre facila.
Mi parolas flue 6 lingvojn (eo ne) kaj povas diri: la angla NE estas facila.

arcxjo (Montri la profilon) 2010-januaro-03 20:50:02

Se angla skribmaniero estus reformata (kio neeblas), angla estus tre facila. Ĝi havas pli-malpli facilan gramatikon (unu kazo, nenio konjugacio, simpla pluralo, malmultaj esceptoj).
Bedaŭrinde, tensoj kaj idiotismoj problemas. Lernanto de la angla devas lerni multegajn frazajn verbojn (kiuj en lia nacia lingvo signifas nenion) kaj aplikadon de ĉi tiujn 16 tensojn... Kaj, certe, la netipa prononcieco gravas. Plue, la angla estas tre diversa tra la mondo. Tiuj estas ĉefaj problemoj.
Tiu ĉio kaŭzas, ke la angla estas malfacila por grandeco da homoj.

Miland (Montri la profilon) 2010-januaro-04 11:04:26

Temas pli antaŭpreparado en la menso, ĉu ne? Mi renkontis maljunan japanon ĉe la UK en Roterdamo kiu surprizis min, dirante ke li trovas la anglan kaj Esperanton egale malfacilajn! Kompreneble aliaj Azianoj, eble plimulte, ne konsentus. Sed oni atendas ke homoj kies mensoj estas preparita por lerni la anglan, per aŭ lernado, aŭ kulturo, aŭ tio, ke ili jam parolas rilatan lingvon, ekz la germanan aŭ la nederlandan, trovos la anglan pli facila. (Kaj, se mi opinias ĝuste ke nederlandanoj havas talenton por lingvoj, tiu estas ankoraŭ alia faktoro pripensinda).

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-04 12:41:47

Miland:
...
Kaj, se mi opinias ĝuste ke nederlandanoj havas talenton por lingvoj...
En Nederlando oni ne tradukas la filmojn el la eksterlando, do jam la infanoj aŭdas ĉiutage la anglan lingvon, kaj de tempo al tempo ankaŭ iun germanan aŭ francan filmon.

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2010-januaro-04 15:14:55

Jes, vi tute rajtas. Ankaŭ en Skandinavio la eksterlandaj filmoj ne estas tradukitaj. Tial, preskaŭ ĉiu ajn parolas kelkajn lingvojn.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-04 16:41:24

EL_NEBULOSO:Jes, vi tute rajtas. Ankaŭ en Skandinavio la eksterlandaj filmoj ne estas tradukitaj. Tial, preskaŭ ĉiu ajn parolas kelkajn lingvojn.
Mi envias vin! En brazilaj kinejoj preskaŭ ĉiuj filmoj estas tradukitaj de teruregaj aktoroj malgajo.gif

bukvodel (Montri la profilon) 2010-januaro-28 09:21:25

Ankaŭ, la stilo de la scribado gravas. Anglalingvanaj verkistoj ofte scribas tre simple. Neanglalingvanoj, kontraŭe, scribas tre malfacile.

Ekzemple, mi facile povas legi originalajn librojn en la angla, sed ne en la hispana, ĉar hispanaj verkistoj trouzas malfacilajn vortojn kaj tre komplikitan strukturon de frazoj. La traduko de Garry Potter en la hispana estas tre facile legebla.

En la angla mi legis librojn de George R.R. Martin, James Rolling, Anne Rice, Robert Wilson, Terry Pratchett, Dan Brown, Phillip Pullman, Robin Hobb, Lovecraft kaj de aliaj.

kaha (Montri la profilon) 2010-januaro-28 14:04:59

mi pli facile lernis la germanan ol la anglan, tamen mi eklernis ilin samtempe (antaŭ 15 jaroj) kaj mi vere povas konfirmi ke mi multe pli bone regas la germanan (kaj gramatike, kaj vortprovize, kaj elparole) ol la angla tamen mi pli ofte uzas la anglan (lege, skribe, voĉe kaj aŭde)

Reen al la supro