ĉu la angla estas facila?
de victornino, 2008-novembro-02
Mesaĝoj: 76
Lingvo: Esperanto
Dozorca (Montri la profilon) 2010-februaro-13 22:33:35
crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-15 15:35:19
Katalin2593 (Montri la profilon) 2010-februaro-15 17:49:06
Pardonu, ke mi eksperimentas pri la farado de mesaĝoj. Mi pensis ke mi povos poste forviŝi miajn provojn, sed tio ne eblas.
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
horsto (Montri la profilon) 2010-februaro-15 20:58:39
Katalin2593:Provo de aspekto kaj kreado de mesaĝoj por ke ĉe edukado.net pli bone funkciu la nova forumo.Estonte vi povus uzi la fadenon Testejo, kiu ekzistas ĝuste por tiaj testoj.
Pardonu, ke mi eksperimentas pri la farado de mesaĝoj. Mi pensis ke mi povos poste forviŝi miajn provojn, sed tio ne eblas.
zaratustro (Montri la profilon) 2010-februaro-17 12:35:05
Ĝi estas facila por kiu parolas ĝin de infano, sed ne por kiuj ne estas angluloj.
Mi studis ĝin kiam mi estis en la lernejo, sed mi neniam bone lernis la angla.
vitor josé (Montri la profilon) 2010-februaro-21 20:33:53
Tamen, multaj nedenakaj parolantoj ĝin "duon-"parolas, ĉar bone parolata angla estas vere malfacila. Mi pensas ke bona E-o estas ja pli facila ol "duon"-angla.
Miaopinie, eĉ se E-o kurso estas pli rapida kaj facila, mankas eble plia rekta kontakto kun la lingvo. Tio okazas pri la angla, kaj tio ŝajnigas ĝin (malvere) "evidenta".
Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-22 16:39:32
Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-23 10:37:07
Senegaùlo (Montri la profilon) 2010-februaro-23 16:46:12
(siu di njuan lengŭiĝon on di tredo "sensekskaj pronomoj"..)
tonymec (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 06:06:50
Ĉu estas facile scipovi la anglan? Tio dependas, kion oni nomas «scipovi la anglan». Se tiu scipovas la anglan, kiu per ĝi kapablas erarplene peti sian vojon de alia ne-anglalingvano kaj ricevi pli-malpli uzeblan respondon, tiam la angla estas ege facila. Se nur tiu scipovas la anglan, kiu parolas korektan anglan lingvon laŭ almenaŭ unu el la akceptitaj normoj, tiam la angla estas terure malfacila, kaj supozeble eĉ plimulto de denaskaj anglalingvanoj ne «scipovas» ĝin.
Unu antaŭulo asertis, ke ĉar la angla estas malfacila kaj Esperanto facila, ne-denaska parolanto de la angla preskaŭ ĉiam estas intelektulo, dum multe da malsaĝaj homoj komencas lerni Esperanton. Mi povus kontraŭ-argumenti jene: inter la homoj, multegaj agas «ŝafe», imitante tion, kion oni faras ĉirkaŭ ili. Multoj asertas (ne studinte la aferon, sed bleke ripetante), ke la angla estas la mondlingvo de la estonteco, kaj ŝafe studas la anglan, nur ĉar ili vidis multe da homojn provi paroli ĝin. Kontraŭe, la ŝafhomoj (kaj la potenculoj, al kiuj ne plaĉas «pleba» lingvo kia estas Esperanto) ripetas al ĉiu aŭdanto (aŭ ne studinte la aferon, aŭ intence mensogante) ke Esperanto jam fiaskis, kaj ke ĝi neniam plu havos la plej etan ŝancon sukcesi. Por studi Esperanton, necesas esti sufiĉe inteligenta homo por voli fari al si opinion ne tria-manan, mem studante la aferon kaj ne ripetante nepruvitaĵojn. Kaj kion konstatas tiuj, kiuj ja faras tiun klopodon? Ke Esperanto tre bone funkcias, ke fakte ĝi pli bone ol ia ajn alia permesas transponti la lingvajn, religiajn (jes!) kaj aliajn kulturajn barojn inter tiuj... kiuj montris sin sufiĉe inteligentaj por ellerni ĝin. Inter Esperantistoj apenaŭ estas iuj, kiuj ne scipovas legi kaj skribi (jes, supozeble inter «denaskuloj» estas ankoraŭ ne alfabetigitaj infanoj; sed tiuj konsistigas preskaŭ neglektebla malplimultego). Kiu etna lingvo povas tiel fieri? Inter Esperantistoj nekutime alta procentaĵo kapablas rezoni por si, ne imitante la ĉirkaŭantojn ŝafe. Nu, jes, tial oni diros, ke Esperantistoj estas frenezetaj maljunuloj svingantaj verdajn flagojn kaj farantaj ion ajn, kio ne estas laŭkutime (ĉar nur io laŭkutima povas esti laŭnorma kaj «bonkonduta», «ĉiu scias tion»). Nu, mi preferas esti frenezetulo ol ne pensanta ŝafulo. (Cetere mi jam renkontis multegajn ŝafajn «intelektulojn»: klereco ne garantias inteligentecon.)