Al la enhavo

ĉu la angla estas facila?

de victornino, 2008-novembro-02

Mesaĝoj: 70

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2008-decembro-08 16:43:46

BelgoHead:
Eble kelkaj esperantistoj opinias ke esperanto estas la plej malfacila lingvo el mondo? senkulpa.gif
Certe ne. Ĉu iu iam trovis pli facilan lingvon ol Esperanto? Laŭ mia opinio ne.

alfred14 (Montri la profilon) 2008-decembro-22 09:01:41

dobri:
BelgoHead:
Eble kelkaj esperantistoj opinias ke esperanto estas la plej malfacila lingvo el mondo? senkulpa.gif
Certe ne. Ĉu iu iam trovis pli facilan lingvon ol Esperanto? Laŭ mia opinio ne.
mi konfirmas : mi neniam trovis pli facilan lingvon ol esperanto, kvankam oni devas lerni ĝin (senlaboro.... nenio)
rideto.gif

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-22 13:30:54

Vivu la tokiponan! lango.gif

Sammondane,
Ĥod

betoxx (Montri la profilon) 2009-decembro-28 19:30:52

por mi la angla ne estas malfacila sed mi vidas ke por multe da homoj ja estas tre malfacila

Arpee (Montri la profilon) 2009-decembro-29 06:50:47

dobri:
BelgoHead:
Eble kelkaj esperantistoj opinias ke esperanto estas la plej malfacila lingvo el mondo? senkulpa.gif
Certe ne. Ĉu iu iam trovis pli facilan lingvon ol Esperanto? Laŭ mia opinio ne.
Jes, mi povas trovi! Tokipono/Gloso estas pli facila ol Esperanton.

Afoksoj kaj granda leksiko estas pli malfacila por lerni.

antoniomoya (Montri la profilon) 2009-decembro-29 10:23:56

La angla estas ege malfacila, kaj la franca, kaj la hispana, kaj la aliaj lingvoj. Mi estas hispanano kaj delonge studis la francan kaj la anglan. Mi scias pri kio mi parolas.

Esperanto estas la plej facila lingvo kiu mi konas. Tamen, oni devas studi ĝin.

dimichxp (Montri la profilon) 2009-decembro-29 10:47:17

La angla unuavide povas ŝajni facila, ĉar havas sufiĉe simplan gramatikon. Sed ĝi havas multe da similaj sonoj, tre malfacilan ortografion kaj oni bezonas multege praktiki pro mallogikaj frazaj verboj, vortoj kun cent diversaj signofoj, ktp.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-decembro-31 22:30:12

La angla estas relative facila, se komparata kun aliaj naciaj lingvoj. La granda malfacililaĵo de la angla estas sia ortografio, tamen sia gramatiko estas facila: ne estas gramatika genro, ne estas nomaj kazoj, verboj estas facile uzataj (escepete de kelkaj neregulaĵoj)...

Evidente, la angla ne estas tiel facila kiel Esperanto, sed mi opinias ke la angla nepre ne estas inter la plej dificilaj lingvoj de mondo. Mi ĝuas ĉiutage por la angla esti ĉeflingvo, anstataŭ de la germana.

LVX (Montri la profilon) 2010-januaro-03 18:42:38

Angla estas tre facila.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-januaro-03 20:02:17

LVX:Angla estas tre facila.
Mi parolas flue 6 lingvojn (eo ne) kaj povas diri: la angla NE estas facila.

Reen al la supro