Al la enhavo

ĉu la angla estas facila?

de victornino, 2008-novembro-02

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2008-novembro-18 17:55:01

Ĉiu nacia lingvo estas malfacila do angla lingvo estas malfacila... sed, mi lernis angla, rusa, germana, latina kaj el ĉi tiuj lingvoj por mi la angla lingvo estas la plej facila.

rido.gif lango.gif okulumo.gif

rosto (Montri la profilon) 2008-novembro-19 14:59:03

Angla lingvo estas malfacila por lerni, sed en tia malfacileco almenaŭ unu avantaĝo estas. Kutime estas verŝajne, ke tiu homo kiu ellernis anglan, li estas intelekta homo. Komunikante angle, vi havas bonan ŝancon komuniki kun intelektuloj.

Esperanto estas alia kazo. Pro ĝia facileco multo da malsaĝuloj komencas lerni ĝin.

vincas (Montri la profilon) 2008-novembro-19 16:26:05

rosto:Angla lingvo estas malfacila por lerni, sed en tia malfacileco almenaŭ unu avantaĝo estas [...].
Tia malfacileco havas ĉiuj naciaj lingvoj.

rosto:[...]Pro ĝia facileco multo da malsaĝuloj komencas lerni ĝin.
Mi ne povas pensi tiel... senkulpa.gif demando.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-19 17:07:18

Miaopinie la respondo estas: jes kaj ne, kiel ĉiuj etnaj lingvoj.

En Francio mi tre ofte aŭdis en la lernejo “La angla estas facila”, sed fakte malmultaj povas paroli ĝin (vere parolas, ne nur fuŝe paroletas).

Do mi pensas, ke la angla estas facile fuŝparolebla.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-19 20:09:30

Kutime estas verŝajne, ke tiu homo kiu ellernis anglan, li estas intelekta homo.
Sed kial ĉiuj popularaj muzikistoj scipovas anglan? Ĉu ili ĉiuj estas intelektaj??

andogigi (Montri la profilon) 2008-novembro-19 23:13:02

En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?

R2D2! (Montri la profilon) 2008-novembro-20 04:41:45

andogigi:En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?
La hıspana lıngvo havas lıterumon sımıla al Esperanto (1 sono → 1 lıtero, preskaŭ). Por la malmultaj neregulaj vortoj, nı nur faras ıom da ekzamenoj ĉe lernejo. Nı ne bezonas farı konkuradon.

—Ilhuıtemoc δ

P.T. Kıal “spellıng bee”? Kıel estas ĝı rılata al abeloj?

andogigi (Montri la profilon) 2008-novembro-20 11:54:19

La hıspana lıngvo havas lıterumon sımıla al Esperanto (1 sono → 1 lıtero, preskaŭ). Por la malmultaj neregulaj vortoj, nı nur faras ıom da ekzamenoj ĉe lernejo. Nı ne bezonas farı konkuradon.

—Ilhuıtemoc δ

P.T. Kıal “spellıng bee”? Kıel estas ĝı rılata al abeloj?
Mi ankaŭ parolas la lingvon hispanan kaj mi konsentas al vi. Mi neniam havas problemon literume kaj tio ne estas mia denaska lingvo. Kiam mi estis plijuna en la lernejo, mi devis parkerigi multajn, multajn anglan vortojn tiel mi povus lerni literumi ĝuste. (kaj mi daŭre bezonas helpon de komputilo!)

La konkuradoj neniel rilatas al abeloj. Tio nur estas unu pli stranga punkto pri mia lingvo.

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-20 12:54:55

andogigi:En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?
La franca. lango.gif
En Francio literumaj konkursoj ne ŝajnas tiel popularaj, kiel en Usono. (Kaj oni ne devas literumi vortojn, sed skribi diktatan tekston.)
Sed mi unufoje partoprenis, kaj sufiĉe bone sukcesis. ridulo.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-21 20:52:07

Ni en Nederlando havas ĉiujare grandan nacian literumadon, telesendiĝantan. Sed plej ofte iu flandro venkas.

Reen al la supro