Kwa maudhui

ĉu la angla estas facila?

ya victornino, 2 Novemba 2008

Ujumbe: 70

Lugha: Esperanto

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 18 Novemba 2008 5:55:01 alasiri

Ĉiu nacia lingvo estas malfacila do angla lingvo estas malfacila... sed, mi lernis angla, rusa, germana, latina kaj el ĉi tiuj lingvoj por mi la angla lingvo estas la plej facila.

rido.gif lango.gif okulumo.gif

rosto (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2008 2:59:03 alasiri

Angla lingvo estas malfacila por lerni, sed en tia malfacileco almenaŭ unu avantaĝo estas. Kutime estas verŝajne, ke tiu homo kiu ellernis anglan, li estas intelekta homo. Komunikante angle, vi havas bonan ŝancon komuniki kun intelektuloj.

Esperanto estas alia kazo. Pro ĝia facileco multo da malsaĝuloj komencas lerni ĝin.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2008 4:26:05 alasiri

rosto:Angla lingvo estas malfacila por lerni, sed en tia malfacileco almenaŭ unu avantaĝo estas [...].
Tia malfacileco havas ĉiuj naciaj lingvoj.

rosto:[...]Pro ĝia facileco multo da malsaĝuloj komencas lerni ĝin.
Mi ne povas pensi tiel... senkulpa.gif demando.gif

Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2008 5:07:18 alasiri

Miaopinie la respondo estas: jes kaj ne, kiel ĉiuj etnaj lingvoj.

En Francio mi tre ofte aŭdis en la lernejo “La angla estas facila”, sed fakte malmultaj povas paroli ĝin (vere parolas, ne nur fuŝe paroletas).

Do mi pensas, ke la angla estas facile fuŝparolebla.

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2008 8:09:30 alasiri

Kutime estas verŝajne, ke tiu homo kiu ellernis anglan, li estas intelekta homo.
Sed kial ĉiuj popularaj muzikistoj scipovas anglan? Ĉu ili ĉiuj estas intelektaj??

andogigi (Wasifu wa mtumiaji) 19 Novemba 2008 11:13:02 alasiri

En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?

andogigi (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 11:54:19 asubuhi

La hıspana lıngvo havas lıterumon sımıla al Esperanto (1 sono → 1 lıtero, preskaŭ). Por la malmultaj neregulaj vortoj, nı nur faras ıom da ekzamenoj ĉe lernejo. Nı ne bezonas farı konkuradon.

—Ilhuıtemoc δ

P.T. Kıal “spellıng bee”? Kıel estas ĝı rılata al abeloj?
Mi ankaŭ parolas la lingvon hispanan kaj mi konsentas al vi. Mi neniam havas problemon literume kaj tio ne estas mia denaska lingvo. Kiam mi estis plijuna en la lernejo, mi devis parkerigi multajn, multajn anglan vortojn tiel mi povus lerni literumi ĝuste. (kaj mi daŭre bezonas helpon de komputilo!)

La konkuradoj neniel rilatas al abeloj. Tio nur estas unu pli stranga punkto pri mia lingvo.

Matthieu (Wasifu wa mtumiaji) 20 Novemba 2008 12:54:55 alasiri

andogigi:En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?
La franca. lango.gif
En Francio literumaj konkursoj ne ŝajnas tiel popularaj, kiel en Usono. (Kaj oni ne devas literumi vortojn, sed skribi diktatan tekston.)
Sed mi unufoje partoprenis, kaj sufiĉe bone sukcesis. ridulo.gif

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2008 8:52:07 alasiri

Ni en Nederlando havas ĉiujare grandan nacian literumadon, telesendiĝantan. Sed plej ofte iu flandro venkas.

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 28 Novemba 2008 9:22:18 asubuhi

victornino:Tiu estas la demando, ĉu la angla estas facila lingvo por ĉiuj?
http://www.youtube.com/watch?v=1VuLGMilVqU
Mi pensas Angla estas facila fine. Kial? Ĉar ĝi havas malregulan prononcon, kiu tiras vian antento, kaj vi ne estos malhumila kaj prononcas anglan vorton simila via propra lingvo.

Prava, ĝi estas malfacila en la eko, sed estas malpli ŝanco ke vi prononcos malbone estonte. Kaj, plej parolantoj de Angla estas spertaj pri kompreni fremdojn, tiel oni povas fari erarojn.

Kaj estas multaj metodoj de anglalernado! Ne multaj por Ukraina, Rusa kaj Sveda malgajo.gif
(Notu: Mi estas Aŭstralia, tiel mi havas partian vidpunkton)

Kurudi juu