Til innholdet

ĉu la angla estas facila?

fra victornino,2008 11 2

Meldinger: 76

Språk: Esperanto

vincas (Å vise profilen) 2008 11 18 17:55:01

Ĉiu nacia lingvo estas malfacila do angla lingvo estas malfacila... sed, mi lernis angla, rusa, germana, latina kaj el ĉi tiuj lingvoj por mi la angla lingvo estas la plej facila.

rido.gif lango.gif okulumo.gif

rosto (Å vise profilen) 2008 11 19 14:59:03

Angla lingvo estas malfacila por lerni, sed en tia malfacileco almenaŭ unu avantaĝo estas. Kutime estas verŝajne, ke tiu homo kiu ellernis anglan, li estas intelekta homo. Komunikante angle, vi havas bonan ŝancon komuniki kun intelektuloj.

Esperanto estas alia kazo. Pro ĝia facileco multo da malsaĝuloj komencas lerni ĝin.

vincas (Å vise profilen) 2008 11 19 16:26:05

rosto:Angla lingvo estas malfacila por lerni, sed en tia malfacileco almenaŭ unu avantaĝo estas [...].
Tia malfacileco havas ĉiuj naciaj lingvoj.

rosto:[...]Pro ĝia facileco multo da malsaĝuloj komencas lerni ĝin.
Mi ne povas pensi tiel... senkulpa.gif demando.gif

Matthieu (Å vise profilen) 2008 11 19 17:07:18

Miaopinie la respondo estas: jes kaj ne, kiel ĉiuj etnaj lingvoj.

En Francio mi tre ofte aŭdis en la lernejo “La angla estas facila”, sed fakte malmultaj povas paroli ĝin (vere parolas, ne nur fuŝe paroletas).

Do mi pensas, ke la angla estas facile fuŝparolebla.

Rogir (Å vise profilen) 2008 11 19 20:09:30

Kutime estas verŝajne, ke tiu homo kiu ellernis anglan, li estas intelekta homo.
Sed kial ĉiuj popularaj muzikistoj scipovas anglan? Ĉu ili ĉiuj estas intelektaj??

andogigi (Å vise profilen) 2008 11 19 23:13:02

En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?

R2D2! (Å vise profilen) 2008 11 20 04:41:45

andogigi:En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?
La hıspana lıngvo havas lıterumon sımıla al Esperanto (1 sono → 1 lıtero, preskaŭ). Por la malmultaj neregulaj vortoj, nı nur faras ıom da ekzamenoj ĉe lernejo. Nı ne bezonas farı konkuradon.

—Ilhuıtemoc δ

P.T. Kıal “spellıng bee”? Kıel estas ĝı rılata al abeloj?

andogigi (Å vise profilen) 2008 11 20 11:54:19

La hıspana lıngvo havas lıterumon sımıla al Esperanto (1 sono → 1 lıtero, preskaŭ). Por la malmultaj neregulaj vortoj, nı nur faras ıom da ekzamenoj ĉe lernejo. Nı ne bezonas farı konkuradon.

—Ilhuıtemoc δ

P.T. Kıal “spellıng bee”? Kıel estas ĝı rılata al abeloj?
Mi ankaŭ parolas la lingvon hispanan kaj mi konsentas al vi. Mi neniam havas problemon literume kaj tio ne estas mia denaska lingvo. Kiam mi estis plijuna en la lernejo, mi devis parkerigi multajn, multajn anglan vortojn tiel mi povus lerni literumi ĝuste. (kaj mi daŭre bezonas helpon de komputilo!)

La konkuradoj neniel rilatas al abeloj. Tio nur estas unu pli stranga punkto pri mia lingvo.

Matthieu (Å vise profilen) 2008 11 20 12:54:55

andogigi:En la angla mundo, ni havas konkuradojn en niaj lernejoj determini kiuj povas literumi la plej vortojn ĝuste. (angle, "spelling bees") En Usono, oni povas spekti la nacian konkuradojn ĉiujare. Ĝi telesendiĝas. Kiom da lingvoj bezonas fari same?
La franca. lango.gif
En Francio literumaj konkursoj ne ŝajnas tiel popularaj, kiel en Usono. (Kaj oni ne devas literumi vortojn, sed skribi diktatan tekston.)
Sed mi unufoje partoprenis, kaj sufiĉe bone sukcesis. ridulo.gif

Rogir (Å vise profilen) 2008 11 21 20:52:07

Ni en Nederlando havas ĉiujare grandan nacian literumadon, telesendiĝantan. Sed plej ofte iu flandro venkas.

Tibake til toppen