Kwa maudhui

ĉu la angla estas facila?

ya victornino, 2 Novemba 2008

Ujumbe: 70

Lugha: Esperanto

arcxjo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Januari 2010 8:50:02 alasiri

Se angla skribmaniero estus reformata (kio neeblas), angla estus tre facila. Ĝi havas pli-malpli facilan gramatikon (unu kazo, nenio konjugacio, simpla pluralo, malmultaj esceptoj).
Bedaŭrinde, tensoj kaj idiotismoj problemas. Lernanto de la angla devas lerni multegajn frazajn verbojn (kiuj en lia nacia lingvo signifas nenion) kaj aplikadon de ĉi tiujn 16 tensojn... Kaj, certe, la netipa prononcieco gravas. Plue, la angla estas tre diversa tra la mondo. Tiuj estas ĉefaj problemoj.
Tiu ĉio kaŭzas, ke la angla estas malfacila por grandeco da homoj.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2010 11:04:26 asubuhi

Temas pli antaŭpreparado en la menso, ĉu ne? Mi renkontis maljunan japanon ĉe la UK en Roterdamo kiu surprizis min, dirante ke li trovas la anglan kaj Esperanton egale malfacilajn! Kompreneble aliaj Azianoj, eble plimulte, ne konsentus. Sed oni atendas ke homoj kies mensoj estas preparita por lerni la anglan, per aŭ lernado, aŭ kulturo, aŭ tio, ke ili jam parolas rilatan lingvon, ekz la germanan aŭ la nederlandan, trovos la anglan pli facila. (Kaj, se mi opinias ĝuste ke nederlandanoj havas talenton por lingvoj, tiu estas ankoraŭ alia faktoro pripensinda).

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2010 12:41:47 alasiri

Miland:
...
Kaj, se mi opinias ĝuste ke nederlandanoj havas talenton por lingvoj...
En Nederlando oni ne tradukas la filmojn el la eksterlando, do jam la infanoj aŭdas ĉiutage la anglan lingvon, kaj de tempo al tempo ankaŭ iun germanan aŭ francan filmon.

EL_NEBULOSO (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2010 3:14:55 alasiri

Jes, vi tute rajtas. Ankaŭ en Skandinavio la eksterlandaj filmoj ne estas tradukitaj. Tial, preskaŭ ĉiu ajn parolas kelkajn lingvojn.

Vilinilo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2010 4:41:24 alasiri

EL_NEBULOSO:Jes, vi tute rajtas. Ankaŭ en Skandinavio la eksterlandaj filmoj ne estas tradukitaj. Tial, preskaŭ ĉiu ajn parolas kelkajn lingvojn.
Mi envias vin! En brazilaj kinejoj preskaŭ ĉiuj filmoj estas tradukitaj de teruregaj aktoroj malgajo.gif

bukvodel (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2010 9:21:25 asubuhi

Ankaŭ, la stilo de la scribado gravas. Anglalingvanaj verkistoj ofte scribas tre simple. Neanglalingvanoj, kontraŭe, scribas tre malfacile.

Ekzemple, mi facile povas legi originalajn librojn en la angla, sed ne en la hispana, ĉar hispanaj verkistoj trouzas malfacilajn vortojn kaj tre komplikitan strukturon de frazoj. La traduko de Garry Potter en la hispana estas tre facile legebla.

En la angla mi legis librojn de George R.R. Martin, James Rolling, Anne Rice, Robert Wilson, Terry Pratchett, Dan Brown, Phillip Pullman, Robin Hobb, Lovecraft kaj de aliaj.

kaha (Wasifu wa mtumiaji) 28 Januari 2010 2:04:59 alasiri

mi pli facile lernis la germanan ol la anglan, tamen mi eklernis ilin samtempe (antaŭ 15 jaroj) kaj mi vere povas konfirmi ke mi multe pli bone regas la germanan (kaj gramatike, kaj vortprovize, kaj elparole) ol la angla tamen mi pli ofte uzas la anglan (lege, skribe, voĉe kaj aŭde)

atelo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2010 2:34:32 alasiri

Ankaŭ ĝian vortaron devus reformi. Ne nur ĝi estas grandega, sed ankaŭ ĉiu komuna vorto havas multegon da sencoj.

Tre bonan studon de la angla lingvo faris esperantista Claude Piron, ĉefe en « Le défi des langues » (la lingva defio). Ekzemplon vi povas trovi ĉe http://claudepiron.free.fr

Abras (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2010 4:58:48 asubuhi

La angla estas mia denasklingvo, kaj la nur lingvo kiun mi parolas. Sed, ĝi estas, mi imagas, tre malfacila. Ĝia vortaro estas tre grandega (eble plej granda inter ĉiuj lingvoj), kaj la elparolo, gramatiko, kaj eĉ la skrib-sistemo havas multajn "erarojn." Sed kiel oni diras kun programado: "Ĝi ne estas eraro -- estas trajto." lango.gif (eble "trajto" ne estas la plej bona vorto...)

Tamen, mi studis kelkajn aliajn lingvojn, kaj ĉiuj estas malfacila. Mi ŝategus paroli france, sed ne volus lerni dum tri aŭ kvar jaroj. Simila kun germana, latina, hispana, ktp.

Eble iutage... sed hodiaŭ, nur angla estas mia edzino, kaj Esperanto estas mia amatino.

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 11 Februari 2010 1:51:32 alasiri

Abras:La angla estas mia denasklingvo, kaj la nur lingvo kiun mi parolas.
Mi iom dubas tiun aserton, ŝajnas al mi, ke vi almenaŭ parolas Esperanton.

Kurudi juu