Please help me correct my journal entries
de PrimeMinisterK, 2021-aŭgusto-07
Mesaĝoj: 93
Lingvo: English
PrimeMinisterK (Montri la profilon) 2022-marto-20 06:28:43
nornen:No effing idea. I don't quite understand the word "ordain". I thought one ordained priests.It's a strange usage. I just looked "ordain" up in the dictionary and got the following definition with the Constitution used as its example: "to establish or order by appointment, decree, or law."
Perhaps "dekreti" would be a better word?
nornen:I think Usono already includes "de Ameriko". You could spell it out: Unuiĝintaj Ŝtato de l' Ameriko, to make sure we are not talking about the Unuiĝintaj Ŝtatoj Meksikaj.Interesting. I looked up the Vikipedio article on the US Constitution and it offers its own translation of the Premble:
Ni, la popolo de la Unuiĝintaj Ŝtatoj, celante formi pli perfektan Union, firmigi juston, certigi serenon en la lando, provizi ĝin per komuna defendo, pliigi ĝeneralan bonfarton kaj certigi al ni kaj al niaj posteuloj la benojn de libereco, dekretas kaj establas ĉi tiun Konstitucion por la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.
I looked up Unuiĝinta Ŝtatoj and found an article that says this: "Only in formal contexts is the United States referred to by the long-form official name Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko or Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko." That's quite interesting to me, as I had never seen The United States be referred to as anything but Usono, and also interesting that there is apparently a more official name reserved for formal writing.
No, I have not. But here goes my humble translation:
nornen:ALVOKANTE LA NOMON DE DIOVery interesting. I'd say "good job," but being that you are the master and I am the student my praise doesn't amount to much. It's cool you took the time to translate that, though.
Ni, la reprezentantoj de la popolo de Gvatemalo, elektitaj libere kaj demokratie, kunigitaj en Asembleo Nacia Konstituanta, celante organizi leĝe kaj politike la Ŝtaton; asertante la superecon de la persono homa kiel subjekton kaj celon de l’ ordo socia; rekonante la familion kiel genezon unuan kaj fundamentan de la valoroj spiritaj kaj moralaj de la socio kaj, la Ŝtaton kiel responsan pri antaŭenigado de la bono komuna, de la firmigado de la regado de la leĝeco, sekureco, egaleco, libereco kaj paco; inspirate de l’ idealoj de niaj antaŭuloj kaj kolektante niajn tradiciojn kaj heredon kulturan; decidante impulsi plenan validon de la Rajtoj Homaj ene de ordo institucia firma, konstanta kaj popola, kie regatoj kaj regantoj agas laŭ absoluta obeo al la Juro,
SOLENE DEKRETAS, APROBAS KAJ PROMULGAS LA SEKVANTAN
KONSTITUCION POLITIKAN
DE LA REPUBLIKO DE GVATEMALO.
That's a nice opening for a Constitution. It's a shame that our national leaders can never quite seem to live up to the spirit of the documents that undergird our societies.
PrimeMinisterK (Montri la profilon) 2022-marto-20 06:36:47
nornen:Jen la antaŭparolo de la konstitucio de mia denaska patrujo:Very cool. So I take it then you are not a native of Guatemala? Or are you saying you were born in Guatemala but trace your ancestry elsewhere?
Vidalvide al la ruinaro, al kiu Ŝtat– kaj Sociordo sen Dio, sen Konscienco kaj sen Estimo al la Digno de la Homo la Transvivintojn de la dua Mondmilito gvidis, kun la firma Decido, al la venontaj germanaj Gentoj la Benojn de la Paco, de la Homeco kaj de la Juro daŭre certigi, donas al si la Bavara Popolo, memorante sian pli ol miljaran Historion, poststarantan demokratian Konstitucion.
I think that we should see more things like Constitutions, Declarations of Independence, and other such national documents translated into Esperanto. I imagine that Esperantists would be far more likely to learn such things, and therefore become more educated about other nations, if they were available in the language. I mean, frankly I normally would not go out of my way to track down and read the Constitution of Switzerland, but if someone provided it to me in Esperanto I would be interested.
nornen (Montri la profilon) 2022-marto-21 16:44:42
you are the master and I am the studentNeniujn Majstrojn! Neniujn reĝojn!
Batalon al palacoj! Pacon al fandejoj!
It's a shame that our national leaders can never quite seem to live up to the spirit of the documents that undergird our societies.Mi samopinias. Kaj ŝajnas, ke la aŭtoroj de konstitucioj prefere skribas pri tiuj aspektoj, kiuj plej estas perfortataj en iliaj landoj.
- - - -
Nun al pli filozofia temo:
If you feel that you have reasonably authenticated Jesus's identity as the being that the Christians claim him to be, then you can accept any statements he makes as true. The question here is then: Do you feel that you have good reason to believe him to be God incarnate? Undoubtedly Meyer believed that he did and he was writing to an audience that believed the same.Mia kritiko temas nek pri la identeco de Jesuo nek pri la vereco de liaj eldiraĵoj. Akceptu ni nun, por disputado, aksiome tiun ĉi eldiraĵon: “Dio, negrave ĉu en la formo de Dio Patro, Dio Filo aŭ Spirito Sankta, ĉiam diras la veron.”
Ĉu tiu ĉi aksiomo permesas al ni, konstati la historiecon de la libro de Jonaso per la libro de Mateo?
Tute ne. Mateo 12:39-41 al ni donas skriban rakonton de eldiraĵo de Jesuo. Tiu eldiraĵo estas aksiome vera. Sed Mateo ne estas Dio. Mateo estas homo. Tial nia aksiomo ne aplikeblas pri eldiraĵoj aŭ skribaĵo de Mateo. Pro tio, ni ne povas scii, ĉu la rakonto de Mateo vere reprezentas la aksiome veran eldiraĵon de Jesuo.
Supozu ni, mi verkis libron kaj en la ĉapitro I mi skribis “Jesuo diris, ke 3 = 4.” Poste vi verkis alian libron kaj asertas, ke “3 + 1 = 5.” Estus strange, certigi la verecon de via libro per mia libro.
Mi ne diras, ke Mateo estis mensogulo. Li estis homo, same neperfekta kiel vi kaj mi. Eble li misaŭdis la vortojn de Jesuo, eble skribante li mismemoris, eble Mateo mem neniam ekzistis.
Ĉu Dio mem asertis iam post la eldono de la Biblio, ke ĉio skribita en ĝi estas vera?
Kial la Bibliok de malsamaj kristanaj eklezioj enhavas malsamajn librojn?
Kio pri la libroj apokrifaj?
PrimeMinisterK (Montri la profilon) 2022-marto-22 08:06:51
nornen:Mi opinias, ke estus oportune por ni ambaŭ, se ni interparolus Esperante.Ho! Nu, mi penos sole paroli kun vi en Esperanto. Mi pensas, ke mi faros multajn erarojn sed mi espero, ke vi povos kompreni tion, kion mi diras.
Mia kritiko temas nek pri la identeco de Jesuo nek pri la vereco de liaj eldiraĵoj. Akceptu ni nun, por disputado, aksiome tiun ĉi eldiraĵon: “Dio, negrave ĉu en la formo de Dio Patro, Dio Filo aŭ Spirito Sankta, ĉiam diras la veron.”Mi pensas, ke ĉi tiu estas afero pri la fidindo de la teksto. Ĉu la teksto fidindo? Ĉu ni povas scii?
Ĉu tiu ĉi aksiomo permesas al ni, konstati la historiecon de la libro de Jonaso per la libro de Mateo?
Tute ne. Mateo 12:39-41 al ni donas skriban rakonton de eldiraĵo de Jesuo. Tiu eldiraĵo estas aksiome vera. Sed Mateo ne estas Dio. Mateo estas homo. Tial nia aksiomo ne aplikeblas pri eldiraĵoj aŭ skribaĵo de Mateo. Pro tio, ni ne povas scii, ĉu la rakonto de Mateo vere reprezentas la aksiome veran eldiraĵon de Jesuo.
Supozu ni, mi verkis libron kaj en la ĉapitro I mi skribis “Jesuo diris, ke 3 = 4.” Poste vi verkis alian libron kaj asertas, ke “3 + 1 = 5.” Estus strange, certigi la verecon de via libro per mia libro.
Mi ne diras, ke Mateo estis mensogulo. Li estis homo, same neperfekta kiel vi kaj mi. Eble li misaŭdis la vortojn de Jesuo, eble skribante li mismemoris, eble Mateo mem neniam ekzistis.
Ĉu Dio mem asertis iam post la eldono de la Biblio, ke ĉio skribita en ĝi estas vera?
Unue, mi devas eldiri la kristanan kredon pri la Biblio: La Biblio havas du aŭtoroj. Unue, estas la korpa aŭtoro, kiu skribis la vortojn en papero. Due, estas la vera aŭtoro, Dio mem, kiu laboris per la homaj aŭtoroj.
Komprenu, ke mi ne parolas pri diktato. Anstataŭe, Dio estis la gvido de la procedo. 2 Timoteo 3:16 diras: "Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco." La greka vorto malantaŭ la frazo "inspirata de Dio" estas "theopneustos." Ĝi laŭlitere signifas "spiris el Dio."
Sed eble oni demandos, "Ĉu estas evidenteco, ke la Biblio estas fidinda?" Tiu estas grandega temo! Oni povas komenci la studon de ĉi tiu temo en multajn lokojn. Nune mi rekomendos sola unu, malgrandon libron, kiu estas facila legi:
Can We Trust the Gospels? by Peter J Williams
Estas ankaŭ multaj aliaj bonaj libroj pri tiu temo.
Permesu min aserti ĉi tiun: Se ni povas establi la fidindon de la evangelioj, tiam ni povas fidi la vortojn de la tekstoj.
Plue, se ni povas fidi la vortojn de la tekstoj, tiam ni povas vidi la plenumon de la profetaĵoj de la Malnova Testamento en la vivo de Jesuo Kristo. (Sed tiu estas temo por alia tempo.)
nornen:Kial la Biblioj de malsamaj kristanaj eklezioj enhavas malsamajn librojn?La temo de la apokrifaj libroj estas tre interesa. Ĉi tiuj libroj ne akceptas de la judoj kiel sankta skribaĵoj. Kaj dum la frua kristana erao, estis malkonsento pri ĉi tiuj libroj. Ekzemple, Jerome, la tradukisto de la Vulgato (la traduko de la Biblio en la latinan lingvon), ne estis certa pri la apokrifaj libroj.
Kio pri la libroj apokrifaj?
La reformisto Martin Luther diris pri ĉi tiuj libroj, ke ili ne estas egala al la sanktaj skribaĵoj, sed ili estas utilaj kaj estas bona legi ilin. Mi pensas, ke mi konsentas kun li.
(And now a quick note in English: The above took me over three hours to write. That probably sounds crazy, but I first printed out your post and translated it. Then I decided what I wanted to say, did my best to figure out how to say it, and hit the dictionary MANY times along the way looking up words as I went. I hope my errors are few enough that it's at least understandable. Nevertheless, despite the hardships, I support this new policy of corresponding in Esperanto. It's grueling work for me, but I'm sure I will learn from it and it will get easier as we go.)
nornen (Montri la profilon) 2022-marto-22 19:09:44
Ho! Nu, mi penos sole paroli kun vi en Esperanto. Mi pensas, ke mi faros multajn erarojn sed mi espero, ke vi povos kompreni tion, kion mi diras.en Esperanto ≈ Esperante
espero → esperas
Mi pensas, ke ĉi tiu estas afero pri la fidindo de la teksto. Ĉu la teksto fidindo? Ĉu ni povas scii?fidindo → fidindeco
fidindo → fidindas / estas fidinda
Unue, mi devas eldiri la kristanan kredon pri la Biblio: La Biblio havas du aŭtoroj. Unue, estas la korpa aŭtoro, kiu skribis la vortojn en papero. Due, estas la vera aŭtoro, Dio mem, kiu laboris per la homaj aŭtoroj.devas eldiri: eble vi celis: eldiru?
aŭtoroj → aŭtorojn
en papero → sur papero(n)
Komprenu, ke mi ne parolas pri diktato. Anstataŭe, Dio estis la gvido de la procedo. 2 Timoteo 3:16 diras: "Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco." La greka vorto malantaŭ la frazo "inspirata de Dio" estas "theopneustos." Ĝi laŭlitere signifas "spiris el Dio."diras → tekstas
“θεόπνευστος” laŭlitere signifas “dispira”.
Sed eble oni demandos, "Ĉu estas evidenteco, ke la Biblio estas fidinda?" Tiu estas grandega temo! Oni povas komenci la studon de ĉi tiu temo en multajn lokojn. Nune mi rekomendos sola unu, malgrandon libron, kiu estas facila legi:de → pri
multajn lokojn → multaj lokoj
mune → ¿nun?
malgrandon → malgrandan
facila → facile
legi → legebla
Estas ankaŭ multaj aliaj bonaj libroj pri tiu temo.100%
Permesu min aserti ĉi tiun: Se ni povas establi la fidindon de la evangelioj, tiam ni povas fidi la vortojn de la tekstoj.min → al mi. La rekta objekto de “permesu” estas “aserti ĉi tiun”.
ĉi tiun → ĉi tion
fidindon → fidindecon
tiam → ¿do?
Plue, se ni povas fidi la vortojn de la tekstoj, tiam ni povas vidi la plenumon de la profetaĵoj de la Malnova Testamento en la vivo de Jesuo Kristo. (Sed tiu estas temo por alia tempo.)tiam → ¿do?
La temo de la apokrifaj libroj estas tre interesa. Ĉi tiuj libroj ne akceptas de la judoj kiel sankta skribaĵoj. Kaj dum la frua kristana erao, estis malkonsento pri ĉi tiuj libroj. Ekzemple, Jerome, la tradukisto de la Vulgato (la traduko de la Biblio en la latinan lingvon), ne estis certa pri la apokrifaj libroj.de → pri
akceptas → estas akceptataj.
sankta → sanktajn
Aŭ pli simple: Ĉi tiujn librojn ne akceptas la judoj kiel sanktajn skribaĵojn.
la traduko de la Biblio en la latinan lingvon → pli simple: la latinigo de la Biblio
estis certa → pli simple: certis
La reformisto Martin Luther diris pri ĉi tiuj libroj, ke ili ne estas egala al la sanktaj skribaĵoj, sed ili estas utilaj kaj estas bona legi ilin. Mi pensas, ke mi konsentas kun li.egala → egalaj
bona → bone
Comhghairdeachas!
(And now a quick note in English: The above took me over three hours to write. That probably sounds crazy, but I first printed out your post and translated it. Then I decided what I wanted to say, did my best to figure out how to say it, and hit the dictionary MANY times along the way looking up words as I went. I hope my errors are few enough that it's at least understandable. Nevertheless, despite the hardships, I support this new policy of corresponding in Esperanto. It's grueling work for me, but I'm sure I will learn from it and it will get easier as we go.)Mi havas nenion por oferti al vi krom sango, laborado, larmoj kaj ŝvito. Ni trovas antaŭ ni penadon de la plej ĉagrena speco. Ni trovas antaŭ ni multajn, multajn monatojn plenajn de batalado kaj suferado.
Vi demandas: kio estas nia celo? Mi povas respondi unuvorte: Venko! Venko, negravanta la prezo — Venko spite al ĉiu teruro — Venko, negrave kiel longa kaj peniga estos la vojo, ĉar sen venko ne estos transvivo.
Mi skribos poste, nun tamen mi bezonas labori.
nornen (Montri la profilon) 2022-marto-23 16:24:43
Kvankam filozofie interesa, la demando pri la fidindeco kaj historieco de la Biblio estas miaopinie plejparte vana. Por kristanoj mem la demando tute ne gravu, ĉar ili kredas; Por historiistoj la demando povas esti interesa pro historiaj okzintaĵoj menciitaj en la Biblio, sed historiistoj ne estas multaj; por ne-historiistoj ne-kristanaj la demando ne estas tre grava, kaj tiaj homoj estas multaj.
Mi mem kreskis en surpapere kristana (luterana) familio. Surpapere, ĉar mian patron (kaj liajn gepatrojn) mi neniam vidis ene de preĝejo, kaj mia patrino kune kun la gefiloj iris preĝejen nur ĉe Pasko kaj ĉe Kristnasko. La kristana fido tute ne regadis nian ĉiutagan vivon.
Mi estis baptita, kiam mi estis infaneto, kaj, kiam mi estis junuleto, mi konfirmiĝis. La konfirmo estis tio, kion ĉiuj faris kaj kion socio atendis de mi. Mi eĉ edziĝis eklezie (katolike), ĉar mia edzino estas katolika kaj por ŝiaj gepatroj tiu ceremonio estis tre grava. Tio pli malpli resumas mian religian vivon. Mi nun taksas min mem kiel ateiston.
Iam dum mia juneco —supozeble dum la tre malvasta tempfenestro, kiam oni jam pli malpli sukcese razonas, sed ankoraŭ ne la mala genro estas la ununura intereso— mi ekpripensis mian religion. La plej gravaj influoj estis: miaj geavoj, mia atendo al filologia liceo kaj la historio de Gvatemalo.
Miaj geavoj —tiel interpretas mi— ne estis ateistoj: ili ja kredis je Dio. Tamen mia avo kredadis kaj eldiradis, ke li jam rezervis ĉambron en la naŭa cirklo de la inferno por tio, kion li faris dum la dua mondmilito. Li simple lasis ĉiun speron. Mia avino kontraŭe havis faktan malamon kontraŭ Dio: se Dio estas ĉiopova kaj bonkora, kion teruran faris ŝi por meriti, ke ŝia korpo estis detruita per malsato, ke ŝia unuenaskita bebo mortis pro malsato, ke ŝia juna edzo revenis el la milito kaj el la gulago detruita kaj mense kaj korpe, estante malplena ŝelo de sia antaŭa ekzisto. Ŝi iam diris: "Ni jam unufoje blinde sekvis malbonegan homon; mi ne sekvos malbonegan Dion."
Sendi junulon al filologia liceo estas nek bone nek sane. La juna liceano ekpensos kaj jarojn poste li skribos tiajn stultaĵojn interrete kiel mi. Ni lernis en la latininstruado pri la Atomistoj. Mi tuj ekamis tiun filozofion. Ni legis la germanajn filozofojn kaj multe da ilia pensado allogis min. Ni legis la francajn Ekzistencistojn (Camus, Sartre, ktp) kaj "La Pesto" fakte ne fortigis mian apartenon al kristanismo. Cetere mi ekkonis, ke mi estis kristano pro tempa kaj loka hazardo (naskita estus mi en mezoriento, mi verŝajne estus islamano), kaj pro la praktiko de baptisado de infanetoj.
Bone, la historio de Gvatemalo (500 jaroj de glavo kaj kruco) parolas por si mem.
Tamen la eble plej grava afero, kiu min forgvidis de la kristanismo, estis tiu: Kiam mi estis knabo kaj voĉigis miajn unuajn dubojn pri la ekzisto de Dio (aŭ lia influo sur la homa vivo; eble ankaŭ la kristana Dio loĝas en la Intermundoj/Transkosmoj), la plenkreskintoj asertadis: "Kiam vi ekkonos vian veran amon, vi rekonos la amon de Dio." Stulta veto. Mi kunvivas kun la amo de mia vivo pli ol 25 jarojn kaj tio neniel vidigis al mi Dion." Poste, kristanoj diradis al mi: "Kiam vi spertos la miraklon de la nasko de via unua filo, vi ekkonos Dion." Denove, vana veto. La miraklo fakte estas sange kaj feke ŝmirita afero. Ni nun havas du gefilojn kaj ankoraŭ mi ne vidas la rilaton inter ilia nasko kun Dio. Post la nasko de la unua, mi refoje aŭdis, ke ne estas eble eduki filojn "prave" sen Dio; ke edukado sen Dio bezone formos malbonajn homojn. Ĉu miaj gefiloj estas malbonaj? Mi ne scias. Ĉu ili faris kaj faras pli da malbonaj aferoj ol siaj kristanaj samaĝuloj? Mi dubas.
Nu, jen mi hodiaŭ: plenkreskinto, kiu ĉiam celas, sed ne ĉiam sukcesas, gvidi sian vivon laŭ la Kategoria Imperativo de Kant. Kies persona filozofio estas supo stoika sezonita de kulero da Nietzscha nihilismo. Kiu rekonas, ke preskaŭ ĉio, kion ni taksas gravegan, estas adiafora, kiuj forrabas de ni la ataraksion, kiuj forgvidas nin de la eudaimonio. Kiu, verŝajne, legis tro.
Mia nihilismo estas ĉefe etika, parte metafizika, parte logika. Ĉu ekzistas la bono kaj la malbono? Ne. Tiuj estas nur homaj etikedoj, kiujn ni aldonas laŭplaĉe. Kio nun kaj ĉi tie estas bona, estas malbona tiam kaj tie. Ĉu ekzistas justeco kaj maljusteco? Ne, la plej justa afero via, povas esti la plej maljusta afero por via najbaro. El tio naskas mia amo al la Kategoria Imperativo: Ĝi donas al ni gvidŝnuron, sen la bezono de terminoj kiel "bona" aŭ "justa". Ne demandu, ĉu via pripensata ago estos bona aŭ justa (bona aŭ justa laŭ kiu?), nur demandu, ĉu vi povas voli, ke ĉiuj tiel agu.
PrimeMinisterK (Montri la profilon) 2022-marto-25 03:20:53
nornen:en Esperanto ≈ EsperanteAmbaŭ estas korekta, ĉu ne?
fidindo → fidindecoLa vortaro, kiun mi uzis provizis ambaŭ vortojn.
diras → tekstasTre interesa. Mi ne antaŭe renkontis tiun verbon.
“θεόπνευστος” laŭlitere signifas “dispira”.My ne trovis "dispiran"-n en ia vortaro. Kion ĝi signifas?
tiam → ¿do?Mi ne certas.
Mi havas nenion por oferti al vi krom sango, laborado, larmoj kaj ŝvito. Ni trovas antaŭ ni penadon de la plej ĉagrena speco. Ni trovas antaŭ ni multajn, multajn monatojn plenajn de batalado kaj suferado.Bonege! Vi instigis min! Mi sentas min kiel Rocky!
Vi demandas: kio estas nia celo? Mi povas respondi unuvorte: Venko! Venko, negravanta la prezo — Venko spite al ĉiu teruro — Venko, negrave kiel longa kaj peniga estos la vojo, ĉar sen venko ne estos transvivo.
Mi skribos poste, nun tamen mi bezonas labori.
Sincere mi dankas vin pro via helpo. Mia celo estas iĝi tradukiston. Sed mi sciias, ke unue mi devas lerni multe pli.
PrimeMinisterK (Montri la profilon) 2022-marto-25 03:28:09
nornen:Mi jam laboris kaj dormis.Ŭaŭ!
Kvankam filozofie interesa, la demando pri la fidindeco kaj historieco de la Biblio estas miaopinie plejparte vana. Por kristanoj mem la demando tute ne gravu, ĉar ili kredas; Por historiistoj la demando povas esti interesa pro historiaj okzintaĵoj menciitaj en la Biblio, sed historiistoj ne estas multaj; por ne-historiistoj ne-kristanaj la demando ne estas tre grava, kaj tiaj homoj estas multaj.
Etc. . .
Okej, mi bezonas tempon por deĉifri ĉi tiun kaj konstruas respondon. Donu al mi kelkajn tagojn por labori.
PrimeMinisterK (Montri la profilon) 2022-marto-30 22:54:32
Dankon pro via interesa respondo.
Jen tre konciza resumo pri mia propra anima vojaĝo: Mi naskiĝis en kristanan familion kaj mi estis vera kredanto ĝis ĉirkaŭ la aĝo de 18. Mi komencis havi dubojn pro multajn kaŭzojn kaj mi forlasis kristanismon dum miaj fruaj 20s. Dum ĉi tiu tempo mi legis librojn pri ateismo kaj esploris aliajn animajn vojojn. Mi nomiĝas min agnostikulo.
Tio daŭris dum multaj jaroj. Tiam ĉirkaŭ antaŭ kvin jaroj mi subite sentis instigon legi la Biblion. Mi malrapide komencis legi ĝin. Ofte tion, kion mi legis agacis min. Sed tra la tagoj, la monatoj, eĉ la jaroj, mi legis pli, kaj mi pensis pri multajn teologiojn aferojn, kaj mi komencis preĝi denove. Fine mi revenis al Jesuo Kristo.
Mi povas kompreni, kial persono dubus la ekziston de Dio. Kial ni ne povas vidi Dion klare? Kial ekzistas suferadon? Kial fiuloj estas permesata funkcii en la mondo?
Mi povas simpatii viajn geavojn. Ankaŭ mi povas kompreni, kial vi kredas kiel vi kredas. Iafoje Dio ŝajnas malproksima kaj nezorgema, kaj iafoje ŝajnas kiel li tute ne ekzistas.
Sed mi alvenis al alia konkludo.
nornen (Montri la profilon) 2022-aprilo-03 17:23:25
Mi estis ekde merkredo ĝis hieraŭ en Retalhuleu, instalante kokan farmon. La vetero estis naŭziga: 75°F nokte kaj 95°F tage. La labortagoj estis longaj, streĉaj, ŝvitaj kaj malbonodoregaj. Sed ni finis la laboron sukcese, kaj tio estas, kio gravas. Nun mi estas returne en la ĉefurbo kaj mi trovas la tempon al vi respondi.
Kiel vi petis, mi respondos nur per lingvaj, vortaraj, gramatikaj, sintaksaj rimarkoj, kaj tute forlasos enhavan respondon.
Dankon pro via interesa respondo.100%. Bela akuzativo regata de la forestanta verbo “donas/diras/ktp”.
Jen tre konciza resumo pri mia propra anima vojaĝo:100% denove.
Mi naskiĝis en kristanan familion kaj mi estis vera kredanto ĝis ĉirkaŭ la aĝo de 18.100% denove.
Mi opinias, ke ĉi-okaze kaj “en kristanan familion” kaj “en kristana familio” eblas.
Mi komencis havi dubojn pro multajn kaŭzojn kaj mi forlasis kristanismon dum miaj fruaj 20s.La verbaron “komencis havi” oni povas esprimi ankaŭ per “ekhavis”. Ĝenerale “komenci X’i” pli malpli egalas “ekX’i”.
20s → 20j.
Dum ĉi tiu tempo mi legis librojn pri ateismo kaj esploris aliajn animajn vojojn.ĉi tiu → tiu
Mi nomiĝas min agnostikulo.“Nomiĝas min” ne eblas, ĉar “nomiĝi” (kiel ĉiuj verboj antikaŭzativaj derivitaj per –iĝ–) estas netransitiva. Estas du opcioj, kies elekto dependas de la celata senco:
“Mi nomiĝis agnostikulo” → I was called / They called me
“Mi nomis min agnostikulo” → I called myself
Mi supozas, eble erare, ke vi celis: Mi nomadis min agnostikulo. → I used to call myself
Tio daŭris dum multaj jaroj.100%.
Mi ellasus la vorton “dum” kaj skribus “Tio daŭris multajn jarojn”. Tamen nun vi tute kolere kaj plena de justa lingva fiero respondos: “Ho ve! “Daŭri” estas verbo netransitiva, kaj tial ĝi ne povas regi akuzativon.” Ĝuste estas, ke verboj netransitivaj ne povas regi rektan objekton, kiun Esperante ni markas per akuzativo, tamen ĉi-okaze “multajn jarojn” ne estas akuzativo objekta, sed akuzativo tempa.
Tiam ĉirkaŭ antaŭ kvin jaroj mi subite sentis instigon legi la Biblion.100%.
Mi ĉirkaŭfermus la frazon “ĉirkaŭ antaŭ kvin jaroj” per komoj, ĉar mi legas ĝin kiel aldonan precizigon de “tiam”.
“senti”? “sperti”? Preskaŭ samsignifaj ĉi tie.
Mi malrapide komencis legi ĝin100%.
Denove vi povas anstataŭigi “komencis legi” per “eklegis”.
Ofte tion, kion mi legis agacis min.tion → tio. La vorto “tio” estas la subjekto de la verbo “agacis”.
Mi enŝovus komon post la subpropozicion.
Sed tra la tagoj, la monatoj, eĉ la jaroj, mi legis pli, kaj mi pensis pri multajn teologiojn aferojn, kaj mi komencis preĝi denove.multajn teologiojn aferojn → multaj teologiaj aferoj. “Teologia” ĉi tie estas atributa-adjektiva. La prepozicio “pri” regas la nominativon.
Fine mi revenis al Jesuo Kristo.100%.
Mi povas kompreni, kial persono dubus la ekziston de Dio.100%.
Kial ni ne povas vidi Dion klare?100%.
Kial ekzistas suferadon?suferadon → suferado. La vorto “suferado” estas la subjekto de la verbo “ekzistas”.
Kial fiuloj estas permesata funkcii en la mondo?permesata → permesataj. Perverbaj priskriboj (predicate nouns) ĉiam akordiĝas kun sia rilatvorto laŭ la nombro.
Mi povas simpatii viajn geavojn.100%.
Ankaŭ mi povas kompreni, kial vi kredas kiel vi kredas.100%.
Mi apartigus la subprozicion “kiel vi kredas” per komo.
Iafoje Dio ŝajnas malproksima kaj nezorgema, kaj iafoje ŝajnas kiel li tute ne ekzistas.kiel → kvazaŭ
Sed mi alvenis al alia konkludo.100%.
Tre bone. Bonege.
Mi jam esperas la duan parton de via respondo kaj antaŭĝojas pri ĝi.
Restu sekura.