Ŝerco
de Rovniy_Sergey, 29 de agosto de 2021
Aportes: 251
Idioma: Esperanto
SlavikDze (Mostrar perfil) 15 de noviembre de 2022 08:21:46
— Ŝajnas, ke ĉiuj tiuj rusoj havas unusaman vizaĝon.
😁😁😁😁😁
— Kial Japanio tiel maltrankviliĝas pro la nuklea programo de Norda Koreio, sed tute senzorgas pri nukleaj armiloj de Usono?
— Ĉar al usona nuklea bombado la japanoj jam kutimiĝis.
😄😄😄😄😄
Du rusaj oldulinoj interparolas, sidante sur benko:
— Kio do pereigas rusajn virulojn?.. Vodko, inaĉoj, tranĉil-bataloj...
— Jes, tute certe... Kaj pripensu, kiel belege ĉio statas en Japanio: gejŝoj, sakeo, harakiro...
Серёга (Mostrar perfil) 15 de noviembre de 2022 17:52:51
Altebrilas:Cxu vi bonvlolu traduki esperanten?- Zjama, mi tamen maltrankvilas: en Usono estas altaj prezoj je benzino - estas kulpaj rusoj, en Eŭropa Unio ne estas varma akvo - estas kulpaj rusoj, en Odeso malŝaltiĝis elektro - denove estas kulpaj rusoj. Rusoj estas kulpaj pro ĉio!
- Sed kio estas ne tiel, Izja?
- Ĉu tio rezultas ke ni nun ne estas la plej gravaj?
Rovniy_Sergey (Mostrar perfil) 16 de noviembre de 2022 14:00:01
- Ĉu mi rajtas formanĝi vian kukon?
La panjo:
- Sed ĝin oni donacis al mi pro la Tago de patrino!
La filino:
- Vi estas patrino nur danke al mi!
SlavikDze (Mostrar perfil) 18 de noviembre de 2022 09:43:23
Emanuel Makron deklaris, ke NATO mortis...
Sed bravulo Putin savis ĉi tiun organizaĵon, enspirinte en ĝin freŝan spiriton.
⚔️⚔️⚔️⚔️⚔️
Antikva NATO-saĝaĵo asertas: "Gardu-gardegu Rusion... Ĉar sen Rusio ne akireblus miliardoj da dolaroj, riceveblaj de la Kongreso por "DEFENDO".
🛡️🛡️🛡️🛡️🛡️
Rovniy_Sergey (Mostrar perfil) 24 de noviembre de 2022 12:25:58
- Kaj kio poste?
- Kaj poste mi ekbalanciĝos... 😜
SlavikDze (Mostrar perfil) 27 de noviembre de 2022 11:19:35
Li manĝis fromaĝon "Président", sed ne sukcesis iĝi prezidanto.
Kaj nur biero "Velkopopovický Kozel" (velkopopovicka vir-kapro) lia-kaze reale efikis.
🐐🐐🐐🐐🐐
Rovniy_Sergey (Mostrar perfil) 30 de noviembre de 2022 08:14:18
- Ĉu nova peltmantelo por tineo?! Sufiĉas, ĝi maĉadu mian malnovan pantalonon. 🤨
SlavikDze (Mostrar perfil) 3 de diciembre de 2022 09:25:15
— Pri la plej plezuraj momentoj en mia vivo mi ŝuldas al futbalo.
— Ĉu vi do vizitas stadionon kaj fanumas tie?
— Ne, tien iradas mia edzo, kaj min dum lia foresto vizitas nia najbaro.
💞💞💞💞💞
— Miaopinie, por vi jam tempas edziniĝi.
— Nu, mi dume ne vidas pli-malpli decan varianton... Verdire, mi tuttempe pensas pri via edzo...
— Pri mia edzo?..
— Jes... Mi iom timas, ke mi akiros similan idioton.
acimatriyarka (Mostrar perfil) 4 de diciembre de 2022 21:35:15
La doganisto estas suspektema. Li diris "Malfermu la sakon." La viro malfermis ĝin, eliris la sablo.
Du tagojn poste, la sama viro venis al la landlima pordego fajfante per la biciklo, li estis elironta, kun alia sako en la selo. Oni diris "Malfermu ĝin." Li malfermis ĝin, denove estis sablo.
Du tagojn poste, la sama viro venis al la limtransirejo per la biciklo, denove sako en la selo.
Ĉi-foje, doganistoj vokis la policon. Narkotaĵpolicistoj ekzamenis ĝin vane. Ĝi estis nur la sablo.
Doganistoj freneziĝos. Unu, du, tri, okazis same. La viro venas per la biciklo, doganistoj rigardas la selon per termika fotilo, oni faras analizon, oni igas hundojn flari ĝin, oni sekvas ĝin per satelito. Vane! Ĉiam estis sablo.
Jaroj pasas. Unu el la doganistoj renkontas tiun viron en la bazaro. Li diras: "Mi estas emerito. Mi ne povas fari ion al vi de nun. Diru al mi, pro Dio, kion kontrabandis vi?"
La viro respondas.
"Bicikloj."
SlavikDze (Mostrar perfil) 6 de diciembre de 2022 12:18:37
— Gejo!
— Malĝuste... Tiu estas femino.
🤓🤓🤓🤓🤓
— En nia demandilo vi informas, ke vi ne ŝatas gejojn...
— Ho ne... Pli ekzakte, ĝuste ili ne ŝatas min.
— Pardonu, sed vi ne taŭgas por nia firmo.
— Nu, mi fakte skribis ĝuste pri tio...
😁😁😁😁😁
— Laŭ via vizaĝo, sinjoro, tute klaras, ke vi estas homofobo kaj antisemito!
– Kiel vi povas tion diri, se mia edzo estas judo!
🤥🤥🤥🤥🤥
Dum milito du gejoj sidas en tranĉeo. Unu el ili observas malamikojn per binoklo, kaj la alia demandas lin:
— Ĉu en la unua linio haveblas iuj aminduloj?
— Ne...
— Kaj en la dua?
— Ankaŭ ne...
— Ĉi-kaze, fajro!.. Senprokraste kaj senindulge!
🧐🧐🧐🧐🧐