Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ŝerco

ca, kivuye

Ubutumwa 251

ururimi: Esperanto

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 15 Munyonyo 2022 08:21:46

Du japanaj turistoj, vizitintaj Moskvon, veturas en lifto kun kartvelo, armeno kaj azerbajĝanano kaj unu el la japanoj diras al sia kunulo:
— Ŝajnas, ke ĉiuj tiuj rusoj havas unusaman vizaĝon.

😁😁😁😁😁

— Kial Japanio tiel maltrankviliĝas pro la nuklea programo de Norda Koreio, sed tute senzorgas pri nukleaj armiloj de Usono?
— Ĉar al usona nuklea bombado la japanoj jam kutimiĝis.

😄😄😄😄😄

Du rusaj oldulinoj interparolas, sidante sur benko:
— Kio do pereigas rusajn virulojn?.. Vodko, inaĉoj, tranĉil-bataloj...
— Jes, tute certe... Kaj pripensu, kiel belege ĉio statas en Japanio: gejŝoj, sakeo, harakiro...

Серёга (Kwerekana umwidondoro) 15 Munyonyo 2022 17:52:51

Altebrilas:Cxu vi bonvlolu traduki esperanten?
- Zjama, mi tamen maltrankvilas: en Usono estas altaj prezoj je benzino - estas kulpaj rusoj, en Eŭropa Unio ne estas varma akvo - estas kulpaj rusoj, en Odeso malŝaltiĝis elektro - denove estas kulpaj rusoj. Rusoj estas kulpaj pro ĉio!
- Sed kio estas ne tiel, Izja?
- Ĉu tio rezultas ke ni nun ne estas la plej gravaj?

Rovniy_Sergey (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2022 14:00:01

Kvarjaraĝa filino:
- Ĉu mi rajtas formanĝi vian kukon?
La panjo:
- Sed ĝin oni donacis al mi pro la Tago de patrino!
La filino:
- Vi estas patrino nur danke al mi!

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 18 Munyonyo 2022 09:43:23

Donald Tramp diris, ke NATO estas "hieraŭa tago"...
Emanuel Makron deklaris, ke NATO mortis...
Sed bravulo Putin savis ĉi tiun organizaĵon, enspirinte en ĝin freŝan spiriton.

⚔️⚔️⚔️⚔️⚔️

Antikva NATO-saĝaĵo asertas: "Gardu-gardegu Rusion... Ĉar sen Rusio ne akireblus miliardoj da dolaroj, riceveblaj de la Kongreso por "DEFENDO".

🛡️🛡️🛡️🛡️🛡️

Rovniy_Sergey (Kwerekana umwidondoro) 24 Munyonyo 2022 12:25:58

- Kiam mi fariĝos pensiulo, mi tute nenion faros. Dum la unua monato mi nur sidos en lulseĝo...
- Kaj kio poste?
- Kaj poste mi ekbalanciĝos... 😜

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 27 Munyonyo 2022 11:19:35

Pan Žižala fumis cigaredojn "Parliament", sed ne sukcesis trafi en parlamenton.
Li manĝis fromaĝon "Président", sed ne sukcesis iĝi prezidanto.
Kaj nur biero "Velkopopovický Kozel" (velkopopovicka vir-kapro) lia-kaze reale efikis.
🐐🐐🐐🐐🐐

Rovniy_Sergey (Kwerekana umwidondoro) 30 Munyonyo 2022 08:14:18

- Karulo, tineo formanĝis mian peltmantelon. Ni urĝe bezonas aĉeti la novan.
- Ĉu nova peltmantelo por tineo?! Sufiĉas, ĝi maĉadu mian malnovan pantalonon. 🤨

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 3 Kigarama 2022 09:25:15

Interparolas du feminoj:
— Pri la plej plezuraj momentoj en mia vivo mi ŝuldas al futbalo.
— Ĉu vi do vizitas stadionon kaj fanumas tie?
— Ne, tien iradas mia edzo, kaj min dum lia foresto vizitas nia najbaro.

💞💞💞💞💞

— Miaopinie, por vi jam tempas edziniĝi.
— Nu, mi dume ne vidas pli-malpli decan varianton... Verdire, mi tuttempe pensas pri via edzo...
— Pri mia edzo?..
— Jes... Mi iom timas, ke mi akiros similan idioton.

acimatriyarka (Kwerekana umwidondoro) 4 Kigarama 2022 21:35:15

Estis viro transiris de unu lando al alia per biciklo. Li havis grandegan sakon en ĝia selo.

La doganisto estas suspektema. Li diris "Malfermu la sakon." La viro malfermis ĝin, eliris la sablo.

Du tagojn poste, la sama viro venis al la landlima pordego fajfante per la biciklo, li estis elironta, kun alia sako en la selo. Oni diris "Malfermu ĝin." Li malfermis ĝin, denove estis sablo.

Du tagojn poste, la sama viro venis al la limtransirejo per la biciklo, denove sako en la selo.

Ĉi-foje, doganistoj vokis la policon. Narkotaĵpolicistoj ekzamenis ĝin vane. Ĝi estis nur la sablo.

Doganistoj freneziĝos. Unu, du, tri, okazis same. La viro venas per la biciklo, doganistoj rigardas la selon per termika fotilo, oni faras analizon, oni igas hundojn flari ĝin, oni sekvas ĝin per satelito. Vane! Ĉiam estis sablo.

Jaroj pasas. Unu el la doganistoj renkontas tiun viron en la bazaro. Li diras: "Mi estas emerito. Mi ne povas fari ion al vi de nun. Diru al mi, pro Dio, kion kontrabandis vi?"

La viro respondas.

"Bicikloj."

SlavikDze (Kwerekana umwidondoro) 6 Kigarama 2022 12:18:37

— Kaj jen la fina kaj decida demando de nia kvizo: kiel nomiĝas homo, kiu seksumas kun viro?
— Gejo!
— Malĝuste... Tiu estas femino.

🤓🤓🤓🤓🤓

— En nia demandilo vi informas, ke vi ne ŝatas gejojn...
— Ho ne... Pli ekzakte, ĝuste ili ne ŝatas min.
— Pardonu, sed vi ne taŭgas por nia firmo.
— Nu, mi fakte skribis ĝuste pri tio...

😁😁😁😁😁

— Laŭ via vizaĝo, sinjoro, tute klaras, ke vi estas homofobo kaj antisemito!
– Kiel vi povas tion diri, se mia edzo estas judo!

🤥🤥🤥🤥🤥

Dum milito du gejoj sidas en tranĉeo. Unu el ili observas malamikojn per binoklo, kaj la alia demandas lin:
— Ĉu en la unua linio haveblas iuj aminduloj?
— Ne...
— Kaj en la dua?
— Ankaŭ ne...
— Ĉi-kaze, fajro!.. Senprokraste kaj senindulge!

🧐🧐🧐🧐🧐

Subira ku ntango