Zum Inhalt

Ŝerco

von Rovniy_Sergey, 29. August 2021

Beiträge: 236

Sprache: Esperanto

StefKo (Profil anzeigen) 15. Dezember 2021 10:39:15

Mi pardonpetas vin, Sergey, sed mi ne certas ĉu mi bone komprenas vian respondon. Ĉu mi devu kompreni ĝin sarkasme ĉu senpere?
Alie: ĉu mia rimarko estas bone prenita de vi?

PS. La lasta ŝerco bonega! Baldaŭ mi uzos ĝin.

Rovniy_Sergey (Profil anzeigen) 19. Dezember 2021 12:10:07

Bone esti kosmonaŭto
- Panjo, mi ĵus pensis kaj decidis, ke mi tamen iĝu kosmonaŭto. Imagu, kiam mi havos edzinon..., ŝi ĉiam diros al mi: polvosuĉu, ordigu, iru al vendejo... Sed mi ne povas, mi estas en KOSMO!
Slava, kvin jaroj
👩‍🚀

Rovniy_Sergey (Profil anzeigen) 19. Dezember 2021 12:22:48

StefKo:Mi pardonpetas vin, Sergey, sed mi ne certas ĉu mi bone komprenas vian respondon. Ĉu mi devu kompreni ĝin sarkasme ĉu senpere?
Alie: ĉu mia rimarko estas bone prenita de vi?

PS. La lasta ŝerco bonega! Baldaŭ mi uzos ĝin.
Saluton Kara StefKo!!! Estis neniu sarkasmo. Mi preferas respondi, diskuti per ŝercoj, tamen nun mi eĉ ne povas kompreni kial vi ekpensis pri sarkasmo. Mi certas ke bona kritiko ĉiam estas utila. Ankaŭ mi provas klarigi ke mi volus diskuti kun vi ne nur per la lernu.net
ridego.gif
Kredu al mi, mi estas tre bona persono. ridulo.gif
Kaj estu sana.

StefKo (Profil anzeigen) 19. Dezember 2021 20:19:39

Dankon, Sergey!

Estas bona ideo interparoli alie, ekz. kamerae. Mi neniam interparolis tiel esperante, sed nun mi ne estas jam preta ĉar mi havas iajn problemojn. Mi esperas ke ili estas pasantaj. Tiam ni revenos al la ideo.

Bonan sanon!

Rovniy_Sergey (Profil anzeigen) 20. Dezember 2021 11:31:06

Patrino enlitigas la infanon:
- Do, ni dormu! Kaj ne donu Dio, ke mi denove aŭdos "Paaaanjo"!
Post 10 minutoj:
- Larisa Petrovna, mi soifas!!!

StefKo (Profil anzeigen) 25. Dezember 2021 12:55:09

Hunda honto

Unu hundo diras al alia: „Ni devenas de lupo, kaj nia mastro… de simio. Kia honto!”

Rovniy_Sergey (Profil anzeigen) 25. Dezember 2021 17:47:22

StefKo:Hunda honto
Unu hundo diras al alia: „Ni devenas de lupo, kaj nia mastro… de simio. Kia honto!”
Sama okazo pri katoj. ridego.gif

StefKo (Profil anzeigen) 26. Dezember 2021 22:12:02

Intergeneracia disonanco

Avo al nepo:
– Kion vi lernas?
– Historion – ĝemas la nepo.
– Kiam mi estis viaaĝa mi ankaŭ lernis ĝin – konsolas lin la avo.
– Avo, tiam estis pli facile... Tiam la historio estis tiome pli mallonga – respondas la nekonsolita nepo.

Rovniy_Sergey (Profil anzeigen) 28. Dezember 2021 09:05:10

- Amikino, mi ne komprenas, kial vi ne edziniĝas?
- Nu vi ja scias, kiel malfacile trovi edzon, kiu ne malhelpus vivi...

StefKo (Profil anzeigen) 29. Dezember 2021 11:58:12

Iuj preferas trompi sin

Du porkoj ĉe manĝujo...
– Vi scias, ili nutras nin por poste buĉi kaj manĝi nin – diras la unua.
– Kvietiĝu! Ĉesu disvastigi ĉi tiujn konspirajn teoriojn! – respondas la dua.

Zurück nach oben