Ŝerco
貼文者: Rovniy_Sergey, 2021年8月29日
訊息: 250
語言: Esperanto
StefKo (顯示個人資料) 2021年12月15日上午10:39:15
Alie: ĉu mia rimarko estas bone prenita de vi?
PS. La lasta ŝerco bonega! Baldaŭ mi uzos ĝin.
Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年12月19日下午12:10:07
- Panjo, mi ĵus pensis kaj decidis, ke mi tamen iĝu kosmonaŭto. Imagu, kiam mi havos edzinon..., ŝi ĉiam diros al mi: polvosuĉu, ordigu, iru al vendejo... Sed mi ne povas, mi estas en KOSMO!
Slava, kvin jaroj
👩🚀
Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年12月19日下午12:22:48
StefKo:Mi pardonpetas vin, Sergey, sed mi ne certas ĉu mi bone komprenas vian respondon. Ĉu mi devu kompreni ĝin sarkasme ĉu senpere?Saluton Kara StefKo!!! Estis neniu sarkasmo. Mi preferas respondi, diskuti per ŝercoj, tamen nun mi eĉ ne povas kompreni kial vi ekpensis pri sarkasmo. Mi certas ke bona kritiko ĉiam estas utila. Ankaŭ mi provas klarigi ke mi volus diskuti kun vi ne nur per la lernu.net
Alie: ĉu mia rimarko estas bone prenita de vi?
PS. La lasta ŝerco bonega! Baldaŭ mi uzos ĝin.
Kredu al mi, mi estas tre bona persono.
Kaj estu sana.
StefKo (顯示個人資料) 2021年12月19日下午8:19:39
Estas bona ideo interparoli alie, ekz. kamerae. Mi neniam interparolis tiel esperante, sed nun mi ne estas jam preta ĉar mi havas iajn problemojn. Mi esperas ke ili estas pasantaj. Tiam ni revenos al la ideo.
Bonan sanon!
Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年12月20日上午11:31:06
- Do, ni dormu! Kaj ne donu Dio, ke mi denove aŭdos "Paaaanjo"!
Post 10 minutoj:
- Larisa Petrovna, mi soifas!!!
StefKo (顯示個人資料) 2021年12月25日下午12:55:09
Unu hundo diras al alia: „Ni devenas de lupo, kaj nia mastro… de simio. Kia honto!”
Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年12月25日下午5:47:22
StefKo:Hunda hontoSama okazo pri katoj.
Unu hundo diras al alia: „Ni devenas de lupo, kaj nia mastro… de simio. Kia honto!”
StefKo (顯示個人資料) 2021年12月26日下午10:12:02
Avo al nepo:
– Kion vi lernas?
– Historion – ĝemas la nepo.
– Kiam mi estis viaaĝa mi ankaŭ lernis ĝin – konsolas lin la avo.
– Avo, tiam estis pli facile... Tiam la historio estis tiome pli mallonga – respondas la nekonsolita nepo.
Rovniy_Sergey (顯示個人資料) 2021年12月28日上午9:05:10
- Nu vi ja scias, kiel malfacile trovi edzon, kiu ne malhelpus vivi...
StefKo (顯示個人資料) 2021年12月29日上午11:58:12
Du porkoj ĉe manĝujo...
– Vi scias, ili nutras nin por poste buĉi kaj manĝi nin – diras la unua.
– Kvietiĝu! Ĉesu disvastigi ĉi tiujn konspirajn teoriojn! – respondas la dua.