Sisu juurde

Lernu pereas!

kelle poolt StefKo, 7. detsember 2021

Postitused: 25

Keel: Esperanto

IgorSokoloff (Näita profiili) 14. detsember 2021 13:51.37

En reala realeco, kamarado Stefan, nia-monde haveblas tre multe da klarvidaj politikistoj kaj, des pli, negocistoj-komercistoj, dezirantaj bonajn rilatojn kun Rusio, sed ne ĉiuj el ili estas tiel kuraĝaj kaj sendependaj, kiel menciita de vi triopo. Fakte, eĉ en la pola "establishment" troveblas realistoj, kiuj samopinias kun via eks-ministro Sikorski, kiu perdis sian postenon post kiam lia privata interparolo (pri vasaleca dependo de Usono) estis subaŭskultita.
Kaj naiva propagandisto estas ĝuste vi, se vi reale esperas elvoki ĉi-forume iun intereson al Polujo per viaj trudecaj mencioj pri ĝi.

StefKo (Näita profiili) 15. detsember 2021 10:12.36

Igor, mi ankaŭ aprobas bonajn rilatojn kun Rusio, almenaŭ ne plimalbonigi ilin, sed ne laŭ rusaj kondiĉoj (Pollando havas multaj spertoj pri tio). Ankaŭ ne plaĉas al mi la politiko de Usono (la longaj militoj en Irako, Sirio, Afganio kaj provoj fari tie okcidentajn demokration). Mi nenie skribis, ke mi laŭdas ĝin.
Mi ankaŭ preferis nian eks-ministron de la eksterlandaj aferoj Sikorski ol nuna ministro.
Mi suspektas ke en detaloj mi kaj vi diferencas pli, sed en iuj ĝeneralaj aferoj - malpli.

Revenate al la temo de la fadeno "Lernu pereas", mi konstatas (nun serioze), ke la nombro de ĉeestantoj de la forumo estas malpli granda ol antaŭe. La politikaj disputoj ne pligrandigos ĝin. Estus pli bone se la nombro de vizitantoj estus pli granda. Cetere, ni devus disputi en la fadeno "Pri ĉio cetera". Ni iru tien por ne fari la konfuzon!

IgorSokoloff (Näita profiili) 15. detsember 2021 12:12.42

Nu, fakte, Rusio ne proponas al Polujo iujn kondiĉojn. Fakte, rusiaj regantoj preferas simple ignori vasalecajn polajn estrulojn, kiuj en sia strebo ŝajnigi sin pli gravaj ĉi-monde, regule elfurzas ridindajn deliraĵojn.
Mi ankoraŭfoje atentigas, kamarado Stefan, ke politikan "saŭcon" en vian fadenon aldonis vi mem.
Kaj ankaŭ la konfuzon kreis ĝuste vi, ruze kovrinte vian intencon prezenti polan himnon per alarma titolo pri la stato de la sajto.

StefKo (Näita profiili) 15. detsember 2021 13:57.13

IgorSokoloff:Nu, fakte, Rusio ne proponas al Polujo iujn kondiĉojn. Fakte, rusiaj regantoj preferas simple ignori vasalecajn polajn estrulojn, kiuj en sia strebo ŝajnigi sin pli gravaj ĉi-monde, regule elfurzas ridindajn deliraĵojn.
Mi ankoraŭfoje atentigas, kamarado Stefan, ke politikan "saŭcon" en vian fadenon aldonis vi mem.
Kaj ankaŭ la konfuzon kreis ĝuste vi, ruze kovrinte vian intencon prezenti polan himnon per alarma titolo pri la stato de la sajto.
Mi pardonpetas, Igor, ke mi tiel vundis vin per la pola himno! okulumo.gif Proponu alian melodion, mi uzos ĝin! Serioze.

IgorSokoloff (Näita profiili) 15. detsember 2021 21:09.30

Stefan, mi jam konsilis al vi: ne atribuu al aliuloj elementojn de via propra psiko, inkluzive vundecon.
Kaj provu esti malpli jezuiteca — vi ja bone komprenas, ke temas ne pri mia persona rilato al la pola himno, sed pri via trudeca kaj ruze-kaŝeca prezento de ĝi, kio elvokas almenaŭ ironion (almenaŭ ĉe mi).
Fakte, Stefan, vi regule demonstras vian trudemon, memoriginte ĉi-forume pri la ekzisto de Polujo sur nia planedo, kaj, miaopinie, vi tute rajtas fari tion, tamen estu preta, ke ankaŭ mi plu esprimos mian ironion pri tio.
Kiam min inreresas iu eksterlanda muzikaĵo, mi kutimas memstare konatiĝi kun ĝi, sed se vi reale deziras prezenti ion alian krom nacia pola himno, provu traduki en "interslavic" iun modernan polan ŝlagron, por publikigi ĝin en interslava fadeno.

Altebrilas (Näita profiili) 15. detsember 2021 23:52.46

StefKo:...Proponu alian melodion, mi uzos ĝin! Serioze.
Kial ne la Himno al ĝojo, de Beethoven? Umberto Brocatelli uzis ĝin por sia esperanta Himno al Eŭropo, kiun EDE proponas por esti eŭropunia himno.

https://e-d-e.fr/IMG/mp3/odomix4leg.mp3

Kaj longan vivon al Lernu!!

Frano (Näita profiili) 16. detsember 2021 13:59.38

Evidente ke Lernu pereas iom post iom. Ĉu ne sciante kialojn iu povas proponi efikan rimedon?

mimoprobegal (Näita profiili) 18. detsember 2021 14:50.38

pereas ne lernu, sed esperanto pro sia plena senutileco

Frano (Näita profiili) 18. detsember 2021 17:53.00

mimoprobegal:pereas ne lernu, sed esperanto pro sia plena senutileco
Alivorte: antaŭ dek jaroj Esperanto estis pli utila ol nun. Kio estis ĉi tiu utileco?

StefKo (Näita profiili) 18. detsember 2021 23:40.17

Altebrilas:
StefKo:...Proponu alian melodion, mi uzos ĝin! Serioze.
Kial ne la Himno al ĝojo, de Beethoven? Umberto Brocatelli uzis ĝin por sia esperanta Himno al Eŭropo, kiun EDE proponas por esti eŭropunia himno.

https://e-d-e.fr/IMG/mp3/odomix4leg.mp3

Kaj longan vivon al Lernu!!
Mi komencas...

Faru kune, Lernuanoj,
por ke Lernu daŭru plu,
kaj ni, ĉiuj forumanoj,
estu en la rendevu’.

Ho soluloj, ho povruloj,
Esperanton serĉas vi.
Lernu estas la angulo
enhavanta ĝuste ĝin.

La forumo kunfratigas
anojn en malpaca temp',
kaj helpemo nin kunigas
kiel amo en printemp’.


Kiu daurigos?

Longan, longan vivon al Lernu!

Tagasi üles