المشاركات: 12
لغة: Esperanto
Djino (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2022 5:26:37 ص
Kial oni tradukas manĝaĵon, kion oni povas manĝi sen vundiĝi kaj veneniĝi per "manĝebla" (anstataŭ "manĝinda")?
Roko ne estas manĝebla, sed ja eblas manĝi venenajn fungojn, eĉ se ne estas... "manĝebla". Ĉu oni ne diru "manĝinda"?
Antaŭdankon pro viaj respondoj!
StefKo (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2022 1:39:48 م
Mi pensas ke tiu ĉi rakonto klarigas viajn dubojn.
Djino (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2022 4:44:13 م
nornen (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2022 5:02:51 م
Mangxindeco dependos de la mangxanto.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 15 يناير، 2022 5:10:04 م
Temas pri demando: "Ĉu -EBLA estas ĝusta, taŭga, senca, logika, ktp. por diri pri vundigaj ka venenaj manĝaĵoj?"
amigueo (عرض الملف الشخصي) 16 يناير، 2022 9:58:44 ص
a. salubra (kiel) mangxajxo
b. mangxajxe nenoca/nutra
Djino (عرض الملف الشخصي) 17 يناير، 2022 10:11:21 ص
nornen:Ĉiu manĝaĵo estas manĝebla, almenaŭ unufoje.Jes hahaha, precize!
Manĝindeco dependos de la manĝanto.
Dependas ĉu vi estas homo aŭ animalo

StefKo:Por paroli pri kohereco oni bezonas du (aŭ pli) erojn, partojn. Unu, laŭ vi, estas uzo de "-ebla", kaj dua estas kia? Kun kio la uzo de "-ebla" havus esti kohera? Povas esti "kohereco" estas malĝusta vorto? Mi ne komprenas bone vian demandon.Mi celis "konsekvenca" : https://servimg.com/view/17742004/222
Temas pri demando: "Ĉu -EBLA estas ĝusta, taŭga, senca, logika, ktp. por diri pri vundigaj ka venenaj manĝaĵoj?"
amigueo:manĝebla -->Dankon. Jes, mi konas la signifon de manĝebla. Mi demandis pri la taŭgeco de ĝia uzo por tiu signifo.
a. salubra (kiel) manĝaĵo
b. manĝaĵe nenoca/nutra
amigueo (عرض الملف الشخصي) 17 يناير، 2022 11:17:42 ص
thyrolf (عرض الملف الشخصي) 17 يناير، 2022 2:58:50 م
la alia vorto estas eble: glutebla.
StefKo (عرض الملف الشخصي) 17 يناير، 2022 4:40:21 م
La vorto havas tian signifon kian deklaras PIV, malgraŭ tio povas ne esti kohera (kion ajn tio signifas). Se oni uzas ĝin figurasence, ties signifon oni povas kompreni malsame.
La ligilo https://servimg.com/view/17742004/222 nenion eksplikas!
Povas esti, mi estas mense limigita?