去目錄頁

-ebla aŭ -inda

Djino, 2022年1月15日

讯息: 12

语言: Esperanto

Djino (显示个人资料) 2022年1月15日上午5:26:37

Saluton ĉiuj,

Kial oni tradukas manĝaĵon, kion oni povas manĝi sen vundiĝi kaj veneniĝi per "manĝebla" (anstataŭ "manĝinda")?
Roko ne estas manĝebla, sed ja eblas manĝi venenajn fungojn, eĉ se ne estas... "manĝebla". Ĉu oni ne diru "manĝinda"?

Antaŭdankon pro viaj respondoj!

StefKo (显示个人资料) 2022年1月15日下午1:39:48

Venenaj fungoj estas nemanĝeblaj, pro tio ankaŭ nemanĝindaj! Eĉ infanoj tion scias, malgraŭ ke iuj homoj manĝas tiajn fungojn. Ili plurfoje kuiras la junaj fungojn aŭ speciale sekigas ilin. Post la kuirado (sekigado) la homoj manĝadas ilin kaj asertas ke tiam la fungoj ne estas venenaj kaj estas manĝindaj. La homoj kaj specialistoj asertas ke la fungoj perdas tiel la venenojn. Malgraŭ tio ili plue apartenas al fungoj nemanĝeblaj!

Mi pensas ke tiu ĉi rakonto klarigas viajn dubojn.

Djino (显示个人资料) 2022年1月15日下午4:44:13

Mia demando ne temis pri la signifoj de "manĝebla" kaj "manĝinda", sed pri la kohereco de la uzo de "-ebla" por paroli pri vundiga aŭ venena manĝaĵo, kiuj tamen EBLAS manĝi, ekzemple la venenaj fungoj.

nornen (显示个人资料) 2022年1月15日下午5:02:51

Cxiu mangxajxo estas mangxebla, almenaux unufoje.

Mangxindeco dependos de la mangxanto.

StefKo (显示个人资料) 2022年1月15日下午5:10:04

Por paroli pri kohereco oni bezonas du (aŭ pli) erojn, partojn. Unu, laŭ vi, estas uzo de "-ebla", kaj dua estas kia? Kun kio la uzo de "-ebla" havus esti kohera? Povas esti "kohereco" estas malĝusta vorto? Mi ne komprenas bone vian demandon.
Temas pri demando: "Ĉu -EBLA estas ĝusta, taŭga, senca, logika, ktp. por diri pri vundigaj ka venenaj manĝaĵoj?"

amigueo (显示个人资料) 2022年1月16日上午9:58:44

mangxebla -->
a. salubra (kiel) mangxajxo
b. mangxajxe nenoca/nutra

Djino (显示个人资料) 2022年1月17日上午10:11:21

nornen:Ĉiu manĝaĵo estas manĝebla, almenaŭ unufoje.

Manĝindeco dependos de la manĝanto.
Jes hahaha, precize!
Dependas ĉu vi estas homo aŭ animalo lango.gif

StefKo:Por paroli pri kohereco oni bezonas du (aŭ pli) erojn, partojn. Unu, laŭ vi, estas uzo de "-ebla", kaj dua estas kia? Kun kio la uzo de "-ebla" havus esti kohera? Povas esti "kohereco" estas malĝusta vorto? Mi ne komprenas bone vian demandon.
Temas pri demando: "Ĉu -EBLA estas ĝusta, taŭga, senca, logika, ktp. por diri pri vundigaj ka venenaj manĝaĵoj?"
Mi celis "konsekvenca" : https://servimg.com/view/17742004/222

amigueo:manĝebla -->
a. salubra (kiel) manĝaĵo
b. manĝaĵe nenoca/nutra
Dankon. Jes, mi konas la signifon de manĝebla. Mi demandis pri la taŭgeco de ĝia uzo por tiu signifo.

amigueo (显示个人资料) 2022年1月17日上午11:17:42

mi konstatas ke mangxebla/mangxinda ne estas kohera vorto aux tro gxenerala, cxar aplikeblas pri aliaj sencoj aliaj al "mangxajxnutra".

thyrolf (显示个人资料) 2022年1月17日下午2:58:50

manĝebla simple signifas jam: oni povas manĝi ĝin sen danĝero por la saneco.

la alia vorto estas eble: glutebla.

StefKo (显示个人资料) 2022年1月17日下午4:40:21

Kial vi ripetas la vorton "kohera"? Kiel kompreni la frazon "kohera vorto"?
La vorto havas tian signifon kian deklaras PIV, malgraŭ tio povas ne esti kohera (kion ajn tio signifas). Se oni uzas ĝin figurasence, ties signifon oni povas kompreni malsame.

La ligilo https://servimg.com/view/17742004/222 nenion eksplikas!

Povas esti, mi estas mense limigita?

回到上端