La alia flanko de la ĉina historio: frenezuloj regis la landon, popoloj vivis en katastrofoj.
呼格吉勒图 :lta, 21. syyskuuta 2022
Viestejä: 137
Kieli: Esperanto
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 2. marraskuuta 2022 1.26.22
StefKo:Dankon ke vi legas miajn afiŝojn ! Kaj bonvolu plu korektigi min se vi trovas iujn erarojn.Altebrilas:Laux mi estas korekte.Mi konsideris du situaciojn. En la dua mi skribis:
PAG (193-2) diras:Certe ne temas pri: post du jaroj...?tio signifis ke en tiu ĉi kazo mi konsentas kun 呼格吉勒图! En mia unua lego la frazon "Nur du jarojn post la forpaso de Guan Zhong, la puĉo okazis en la imperia kortego de Qi", mi mise komprenis ke la puĉo okazis en la dua jaro post la forpaso de Guan Zhong.
Dankon pro la rimarko, Altebrilas!
Dankon al 呼格吉勒图 pro liaj tekstoj pri ĉina malnova historio en bela Esperanto!
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 2. marraskuuta 2022 13.54.52
En la epoko post Konfuceo, pli da homoj esperis ke unuiĝu anstataŭ la senĉesa militado inter la landoj (inter la feŭdaj estroj) . Homoj deziris pacon. Sub ĉi tiu komuna opinio, ĉiuj landoj strebis aneksadi aliajn malgrandajn landojn, celante unuigi la tiaman ĉinion, per plifortigi sin. La plej sukcesa kiu plifortigis sin per la reformo, estis la regno Ĉin en la nordokcidenta parto de Ĉinio. Kaj tiu kiu gvidis la reformon, estis Shang Yang.
La reformo de Shang Yang en Ĉin estis 300 jarojn post la reformo de Guan Zhong en Qi. Post la du reformoj, la modelo de regi Ĉinion dum du mil jaroj, estis fiksigitaj. La ambaŭ estas la du ekstremoj dum la ĉina historio. La posta politika sistemo nur svingis kaj ŝancelis inter la du ekstremoj. La sistemo kreita de Shang Yang, estis la praulo de la planekonomio. Wang An-shi en 11a jarcento p.K. kaj Chen Yun en la 20a jarcento p.K. estis du tipaj implementantoj de la planekonomio en la agrikultura kaj la industria epokoj respektive.
Same kiel la regno Qi, la regno Ĉin ankaŭ ne estis la ĉefflua lando tiam. La prauloj de Ĉin estis nomada etno, kiu estis malrespektita de la regnoj en la tiama centra ĉinio. Ĝuste pro ke Ĉin situis en la nordokcidenta parto de ĉinio, ĝi ne havis avantaĝon en ekonomio kaj naturaj risursoj. La gvidanto de la reformo, Shang Yang estis 30 jaraĝa kiam la reformo komenciĝis. Kaj lia ideologio estis tre brutala kaj sanga: laŭ li, la plej grava celo de la regno Ĉin estis venki en militoj, kiu estis la ununura normo por prijuĝi ĉu la reformo sukcesis aŭ ne. La militoj estis la plej bona maniero por plifortigi kaj stabiligi la landon; Ĝi estis la motivo, samtempe ankaŭ estis la celo. Kaj la cirklo de la motivo kaj la celo neniam finiĝu. Shang Yang diris "se la lando estas malriĉa, ĝi devas militi kun aliaj. Se la lando estas riĉa sed ne militas kun aliaj, la lando laciĝos, kaj malplifortiĝos. " Do laŭ li, militu ĉiuokaze, ĉu riĉa ĉu malriĉa.
La reformo daŭris dum 23 jaroj, en tri etaĝojn: kultivo, militismo, kaj centriĝa sistemo, kiuj igis la regnon Ĉin unu efika milita maŝino.
Agrikulturo estu la bazo de la regno:
la unuafoja reformo de la kampoj
La unua etaĝo de la reformo daŭris dum tri jaroj, kio faris la Ĉin la 100 procento da agrikultura regno.
Shang Yang publikigis dekreton, kiu enhavis ununuran kernan temon: faru la ĉiujn landanojn esti farmistoj. Li pensis, ke la kerno de regi landon, estis ke lasu landanojn fokusi en la kultivado. Se ĉiuj estus farmistoj, la landanoj estus modestaj, honestaj kaj kore puraj, dum la lando estus forta kaj nevenkebla.
Li ordonis ke "eksvalidigu la komunan proprieton de kampoj, kaj validigu la privatan proprieton de kampoj. " Fakte, antaŭ lia ordono, pro la pliiĝo de la populacio, la komuna proprieto de kampoj jam fiaskis fakte, dum la privata proprieto de kampoj jam estis vaste akceptitaj de la tiama socio. Sed la taoistoj kaj konfuceistoj pensis ke la kolapso de la komuna proprieto estis la origino de la disfalo de moralo. Ili emfazis ke la socio revenu al la komuna proprieto de kampoj. Tamen Shang Yang faris male: li permesis ke la landanoj libere kultivis sur la ankoraŭ ne poseditaj kampoj, kaj libere aĉetis kaj vendis la kampojn. La aktiveco de farmistoj estis vaste instigitaj. La produktado de grenoj estis la fundamento de la ideologio de Shang Yang, pro ke tiam la grenoj estis la plej grava strategia materialo.
Por fari ĉiujn landanojn esti farmistoj, Shang Yang devis elpensi ideon por bloki aliajn eblecojn de popoloj. Li diris ke se ne estus bona profito de komerco, la komercistoj fine rezignis komercon kaj volis esti farmistoj. Shang Yang eble estis tiu kiu plej malŝatis la komercistojn kaj komercon, kion li opiniis ke estas la damaĝo al la lando. Li publikigis multajn dekretojn por malhelpi la komercon.
Ekzemple,
1. la lando monopoligis la vendadon de grenoj kaj mineralejojn. Li pensis ke la monopolo de tiuj produktoj de la registaro, povis bloki la eblecojn de popoloj. Ili ne havis elekton sed kultivis sur la kampoj. Samtempe la enspezo de la registaro ankaŭ pliiĝis.
2. li kolektis multon da impostoj al la komerco kaj la industrio. Li enkasigis multon da impostoj de cirkulado de produktoj, kio kaŭzis la seniluziĝon kaj malesperon de komecistoj. Li ankaŭ vaste plialtigis la prezon de la alkoholaĵoj kaj viando, per la imposto dekobla tiom kiel la kosto.
3. li realigis la sistemon de registrado de individuoj, per kio li blokis la liberan translokiĝon de popoloj. Se la popoloj povus libere translokiĝi, la komerco aktiviĝus. Li ordonis ke la landanoj ne rajtis translokiĝi. Li ankaŭ ordonis ke popoloj ne rajtis malfermi hotelojn.
4. forigu monon, kaj la landanoj transakciu senpere per produktaĵoj. Li pensis ke se la mono aktiviĝus, la rikolto velkiĝus; se la rikolto abundiĝus, la mono ne plu necesus. Tri jarojn post lia morto, la Ĉin denove forĝis monerojn, kio montris ke la komerco de Ĉin estis tro malprogresa.
El la perspektivo de la merkata ekonomio, la reformo de Shang Yang malantaŭeniris vaste. Sed ĉi tiuj "komunismaj" metodoj, povus akumuli materialojn kiel eble plej rapide, kaj faris la tutan landon kiel armeon. Laŭ la postaj historiistoj, la popoloj tute ne estis kontentaj pri la reformo komence, sed nur post tri jaroj, la landanoj alkutimiĝis. Ĉi tiu estis la forto de la aŭtokrateco.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 5. marraskuuta 2022 3.01.06
Multaj diktatoroj en la mondo estis idealistoj kaj landon-amantoj, kiuj forte opiniis ke iliaj ideologioj povus alporti profiton al siaj popoloj. Ili faris ĉion en la nomo de popoloj, en la manieroj kiuj eĉ damaĝis la popolojn. Ili atakis la ekzistantajn interes-grupojn kaj rekonstruis novan strukturon de la tuta socio. La reformo de Shang Yang montris tion.
Post la sukceso de "agrikulturigi la regnon", li inventis alian sistemon, "la militaj rangoj. Post kiam Ĉinio eniris en la feŭdalisman epokon en la 12a jarcento a.K., la sociaj klasoj estis relative stabilaj kaj la aristokratoj heredis la rangojn el siaj prauloj. Sed en la 8a jarcento a.K, la flueco de socio estis pli aktiva ol antaŭe, pri kio, iu historiisto faris statistikon ke 20% da famuloj en tiu epoko ne estis aristokratoj; dum en la fino de tiu epoko, 44% .
La rimedoj de la "sistemo de militaj rangoj" de SHang Yang inkluzivas de :
1. Li deprenis ĉiujn rangojn de aristokratoj, kaj nuligis ĉiujn privileĝojn kaj rajtojn de aristokratoj. Li ordonis, nur tiuj kiuj havis atingojn en militoj, povu ekhavi rangojn, kaj esti aristokratoj.
2. Nur se iuj havis atingojn en militoj, ili povis akiri rangojn, malgraŭ sia socia klaso antaŭe, ĉu malriĉulo, ĉu riĉulo, ĉu komercisto, ĉu farmisto.
Ĉi tiu sistemo estis la unuafoja, ke ĝi rompis la limon inter la aristokratoj kaj popoloj. Ĉiuj homoj havis ŝancojn esti aristokratoj. En la tiama Ĉin, post la reformo, ĉiuj landanoj nur havis du elektojn: estu farmistoj, aŭ estu soldatoj. Ĉi tiu reformo estis kontraŭ-inteligenta, kaj ekstreme utilisma. Laŭ Shang Yang, se ĉiuj kultivis sur la kampoj, la rikolto pliboniĝos, el kio rezultos la kresko de populacio; Kaj la nombroj de soldatoj kreskis, ĝis kiam la unuiĝo okazos.
En la ĉiuj landoj tutmonde, Ĉinio estas la unua lando kiu rompis la limon inter popoloj kaj aristokratoj. Ĉi tiu sistemo, kaj la alia sistemo komenciĝanta ekde la 7a jarcento post Kristo, kune kun la malrespekto al la komerco morale kaj politike, estas la bazo de la ĉina kulturo kaj civilizo, se vi volas vere kompreni ĉinion kaj ĉinojn.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 5. marraskuuta 2022 7.12.17
La totalismo estas terure efika. En la 10a jaro de la reformo, la landanoj de Ĉin, finis instrumentiĝi kiel iloj aŭ robotoj, anstataŭ homoj. Ili mortigis homojn en militoj kiel sovaĝaj bestoj, akiris rangojn kaj kampojn kiel rekompencoj. Ili ankaŭ aneksis aliajn landojn, kaj reformis la landanojn tie, farante ilin farmistoj aŭ soldatoj. Ĉi tiu estis tre efika mortigo-maŝino. Kaj la regno Ĉin estis nomita de aliaj kiel "la lando de tigroj kaj lupoj".
La tria metodo en la reformo, estis la centriga sistemo, anstataŭ la feŭdalismo, per unuigi la mezurunuojn, kaj per tio ke la centra registaro senpere sendis la oficistojn administri regionojn.
Dum la feŭdalista epoko, la mezura sistemo estas en malordo. Eĉ ene de iu regno, la mezuraj unuoj ne povis unuiĝi. Shang Yang, kiel diktatoro, rekte ordonis ke unuigu la mezursistemojn de longeco, pezo, kaj volumeno.
En la komenco de la 12a jarcento, antaŭ Kristo, estis pli ol mil regnoj ene de la tiama Ĉinio. Kaj post kelkaj centoj da jaroj, ankoraŭ restis proksimume 10. Preskaŭ en ĉiuj regnoj, la centraj registaroj sendis la oficistojn rekte, por administri la regionojn, anstataŭ feŭdalismo. La oficistoj, ne estis la aristokratoj kiuj havis la proprieton de la regionoj, ankaŭ ne povis heredi la postenojn el siaj prauloj. Ili nur estis profesiaj administrantoj, sen sanga rilato, kompreneble.
Shang Yang establis la tutan teamon kaj dezegnis la postenojn en regiona registaro. La estro de regiona registaro estis rekte nomumita de la reĝo de Ĉin, kaj havis ofic-periodon. La centra registaro rekte kontrolis kaj ekzamenis la reginonajn administrantojn. Ĉi tiu sistemo etendiĝis eĉ en la moderna Ĉinio.
En la 22a jaro de la reformo, la reĝo de Ĉin mortis, kaj la ĉefministro kaj la reformisto Shang Yang, perdis la subtenanton de sia reformo, kaj estis fizike disigitaj je la korpo de la ĉevaloj. Liaj familianoj estis tute mortigitaj. La historiistoj en posta epoko, diris ke "la nova reĝo ordonis ke disigu lian korpon per ĉevaloj, sed la landanoj de Ĉin tute ne havis simpation por lia morto. " Sed, "la postaj dinastioj tute iras laŭ la sistemo fondita de li ". La nova reĝo mortigis la tutan familion de Shang Yang, sed heredis preskaŭ ĉiujn kernajn politikojn de li. Oni kalkulis, ke ekde la reformo, ĝis la fina unuiĝo, dum sume 141 jaroj, la regno Ĉin lanĉis militojn 108 foje.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 12. marraskuuta 2022 13.32.20
La "tekniko" de regi la landon de Shang Yang estis la plej kruela kaj severa en la homara historio. Tio estas tre ekstrema kaj radikala eksperimento de la totalismo.
La sistemo ke la centra registaro rekte sendis oficistojn administri la regionojn, estas la bazo de la totalismo.
La sistemo ke suprengradigu rangojn nur per milita atingo, donis la ŝancon ke la ordinaraj popoloj povus eniri en la areon de aristokratoj.
En la areo de kontroli kaj limigi la penson de popoloj, Shang Yang faris la politikon ke malpermesu penson de popoloj. Li metis intelektulojn, komercistojn, kaj tiuj talentulojn en la kategorion "la damaĝo de la lando". Unufoje, li ordonis mortigi sepcent personojn, kaŭzante ke la rivero iĝis ruĝa. Li ne ŝatis tiujn kiuj oponis lin, tamen ankaŭ eĉ tiuj kiuj laŭdis lin. En la imperia kortego, li ne permesis diskuton, argumenton kaj rifuton. Poste, neniuj kuraĝis diri pri la politiko de la lando.
En la areo de ekonomio, Shang Yang faris la planekonomion per ordonoj. La lando posedis ĉiujn materialojn, malpermesis la komercan cirkuladon kaj la transakcion de produktaĵoj; senigis la socian klason de komercistoj, kaj akiris la celon ke la tuta popolaro senkondiĉe obeu la ordonojn de la lando.
Shang Yang ankaŭ pensis ke popoloj nek rajtis pensi, nek rajtis esti riĉaj. Laŭ li, la ideala stato estas ke ĉiuj regatoj estu sur la sama nivelo de malriĉeco, kaj ili ne rajtas havi abundajn kaj rebundajn posedaĵojn, kio faris ilin ĉiam konservi la malsaton por lukti kaj strebi. Li pensis ke se la registaro volas plifortigi la soldatojn, ili devas malfortigi, timigi, kaj malplisaĝigi la popolojn. Kaj faru la popolojn la soldatoj kun malvarma sango, per severaj kaj brutalaj punoj.
La postaj ĉinaj imperiestroj kaj regantoj, faris preskaŭ la same kiel Shang Yang, tamen kun pli milda metodo. La du kernaj doktrinoj kiujn ili heredis estas:
1. malpermesu la liberan penson de la popoloj; malriĉigu la popolojn.
2. nur emfazis la Fortecon de la lando, anstataŭ la riĉecon de la popoloj, male al la demokrataj landoj, kie la forteco de la lando kaj la riĉeco de la popoloj konformas kaj kongruas; sed en Ĉinio, ili kontraŭstaris unu kontraŭ la alia. La funda linio de la ĉinaj regantoj, estis ke la regatoj ne mortis pro malsato. Krom tio, ili ne zorgis.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 12. marraskuuta 2022 13.49.53
Viesti on piilotettu.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 14. marraskuuta 2022 8.57.26
Kio estas la kerna logiko de la reformo dum la ĉina historio?
Unu, la plialtiĝo de la enkasigo de la registaro estas la ne-rezignebla bezono.
Du, la stabileco superas ĉion.
Se la merkata ekonomio progresas, la regionoj povus defii la aŭtoritaton de la centra registaro; Tiam estis la tempo plifortigi la potencon de la centra registaro. Sed tio malvigligis la ekonomion, kaj kaŭzis la malstabilecon de la fisko de la registaro. Kaj la tuta ĉina historio ŝancelis inter la du ekstremoj: la vigleco de ekonomio kun la samtempa plifortigo de la regionoj; kaj la plifortigo de la centra registaro kun la senviva ekonomio.
En la komenco de la Han dinastio (202 antaŭ Kristo~ 141 a.K.), la registaro estis malgranda kaj la merkata ekonomio estis tre progresanta. La registaro cedis iomgrade la potencon, ne pro ke ili estis simpatiaj, sed pro ke la lando estis malriĉa post la milito inter la disfalo de la dinastio Qin kaj la fondo de la dinastio Han.
En la komenco de la Han dinastio, la regno estis tiel malriĉa, ke la imperiestro kaj la fondinto de la dinastio, Liu Bang eĉ ne povis trovi ses ĉevalojn kun sama koloro kiam li vojaĝis; kaj aliaj ministroj kaj aristokratoj nur povis veturi ĉarojn de bovo. Do la tiama registaro ne povis ne malstreĉigi la katenon sur la komerco ekde la epoko de Shang Yang. Ili ankaŭ eksvalidigis la monopoligon pri la naturaj risurcoj de la registaro, kaj senigis la blokadon de la cirkulado de la produktaĵoj inter regionoj. Ĉi tiuj polisoj rekte aktivigis la progreson de la ekonomio.
Krom tio, la centra registaro ankaŭ malpliigis la impostojn de la agrikulturo. La imperiestro Wen eĉ tute senigis la agrikulturan imposton dum tiom longe kiel 12 jaroj, kio estas la ununura fojo en la ĉina historio. Ankaŭ la regno ne faris militojn kun la najbaraj nomadaj etnoj, sed sendis belulinojn geedziĝi kun la estroj de la nomadoj, por paco.
La menciitaj politikoj estis dum 70 jaroj. La popoloj povis vivi pace kaj riĉe, dum la enkasigo de la fisko de la centra registaro ankaŭ multe pliboniĝis. La kupraj moneroj en la magazeno de la centra registaro, atingis pli ol cent milionoj. Kaj la magazeno de grenoj en la centra registaro, ankaŭ enhavis tiom grenojn ke la tuta lando povis manĝi multajn jarojn.
Aperis ŝanĝoj dum kaj post tiu epoko:
1. la liberaj komercistoj aperis, kiuj fine regis la ekonomion de la regno. En la ĉina historio, la kernaj industrioj estis posedataj de komercistoj el popola socio, nur aperis dufoje; kaj la dua fojo okazis en la komenco de la 20a jarcento.
2. la potenco de regionoj iĝis pli grandaj, pro kio la centra registaro ne povis bone kaj firme regi la regionojn. Ekzemple, la princo Liu Bi, kiu posedis la industrion de la forĝo de kupraj moneroj, de la salo kaj de la forĝo de fero. Do li estis tre riĉa kaj lia potenco sufiĉis defii la aŭtoritaton de la centra registaro.
3. la aristokratoj fondis aliancon kun ricaj komercistoj, kio kaŭzis korupton. Kvankam tiam estis leĝoj ke la oficistoj en la registaro ne rajtas komerci, sed tiuj leĝoj nur haltis sur la paperoj.
En la fino de tiu epoko, multaj intelektuloj proponis ke "plifortigu la centran registaron, kaj malplifortigu la regionojn." Du el ili proponis ke dispecigu la landojn de la princoj, per kio malfortigu la potencojn de ili. Kaj en la areo de ekonomio, ili proponis ke denove valorigu la agrikulturon anstataŭ la komerco. Unu de la du, kiu estis pli radikala, proponis al la imperiestro, ke konfisku landojn el la princoj, kaj nur restigu po unu prefektujon al ili, kio kaŭzis la ribelon de la princoj.
La ribelo montris ke la balanco inter la centra registaro kaj la regionaj potencoj estis la kerna problemo dum la ĉina historio. La ŝanĝoj de dinastioj dum la ĉina historio, preskaŭ ĉiuj atribuis al tiu problemo.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2022 5.30.57
13 jarojn post la ribeloj de la sep princoj, la imperiestro Wu surtroniĝis, kaj li regis Ĉinion dum 54 jaroj. Laŭ historiistoj, la centriĝa sistemo komencis en la epoko de Shang Yang, kaj pliboniĝis en la epoko de la Unua Imperiestro de Ĉin, kaj perfektiĝis de la imperiestro Wu de la Han dinastio.
Koncerne la distribuon de la potenco inter la centra kaj la regionaj registaroj, li ordonis ke la idoj de la princoj devas heredi la landojn de siaj antaŭuloj, kio kaŭzis tion ke la populacio de la princoj pliiĝis dum la landoj de ĉiu princo malpliiĝis. Kaj samtempe, li ankaŭ sendis oficistojn administri la regionojn, kio faris la politikan potencon de la princoj, malpliiĝi.
Li ankaŭ manipulis la penson de popoloj. Li malrajtigis ĉiujn ideologiojn krom la konfuceismo, kiu estis reinventata kaj rekonstruita de Dong Zhongshu, la fama ideologiisto. Kaj la ideologio ne plu samas kun la origina de la Konfuceo. Unu historiisto diris ke "la unua imperiestro de Ĉin ne volis ke popoloj povu legi, per la maniero de puno. Dum la imperiestro Wu de Han volis ke popoloj nur legu unu specon de libroj, per la helpo de allogi per profito. Kaj kiel rezulto, la imperiestro de Ĉin malsukcesis, dum la imperiestro Wu de Han, sukcesis.
Pri eksterlanda politiko, li kontraŭstaris la antaŭan politikon ke konservu pacon kun la nordaj paŝtistoj. Li sendis generalojn ataki la nomadan etnon. Li ankaŭ sendis armeojn neniigi la nordan koreion kaj establis kvar prefektujojn tie. En la suda, la norda parto de Vjetnamo estis aneksata en la Han dinastion. Li ankaŭ ordonis ke konstruu vojojn kaj irigaciajn projektojn tutlande.
En la jaro 121 a.K., la armeo de la Han dinastio, venkis tiun de Xiong'nu. La estro de la nomada etno, kapitulaciis al la Han registaro kun kvardek mil soldatoj. Sed pri la fisko de la registaro de Han, la mono malsufiĉis. Ĝuste pro la militoj konstantaj, la imperiestro Wu jam elspezis preskaŭ ĉiun monon de la centra registaro, kiu estis ŝparata de la antaŭaj imperiestroj.
Do pro tiu fono, la imperiestro Wu komencis reformi la ekonomion.Kaj la operacianto estis la ĉefminstro Sang Hong-yang, kiu estis polemika persono en la ĉina historio.
Por plibone kompreni la reformon, ni devas posedi tri punktojn:
1. antaŭ la reformo de ekonomio, la reformo de ideologio kaj politiko, jam finiĝis kaj sukcesis.
2. la preteksto ke "ni devas kontraŭbatali la invadon de la norda paŝtista etno", ludis decidecan rolon por atingi la interkonsenton inter popoloj.
3. la granda mono heredita de la imperiestro Wu el liaj eks-imperiestroj.
Ĉi tri estas la bazo de la sukceso de lia reformo de la ekonomio. Li havis la "fenestron de tempo" de la reformo.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 11. joulukuuta 2022 6.09.36
monon-forĝo, alkoholaĵon-farado, salon-produkto kaj feron-produkto
Reformi industriojn, kompreneble, devas celi tiujn kiuj havas la plej altan profiton. Do la ŝtato monopoligis la kvar industriojn: monon-forĝon, vinon-faradon, salon-produkton, kaj la feron-produkton.
Dum la epoko de la komenco de la Han dinastio, la popola socio havis la rajton forĝi monerojn kuprajn. Sed ekde la unua tago de la surtroniĝado de la imperiestro Wu, li ekreformi la valuton. En la jaro 119 a.K., li ordonis ke tiuj kiuj private forĝis monerojn, devas esti senkapigitaj. Do ekde tiam, la monon-forĝo en la popola socio komplete malaperis. En la jaro 118 a.K., li senrajtigis ĉiujn oldajn monerojn, kaj ordonis desegni kaj forĝi novajn, kiuj estis uzataj dum proksimume 740 jaroj, ĝis la tang dinastio.
En la ĉina historio, la arĝento kaj kupro estas kune uzata en la sfero. Ĝis la fino de la Qing dinastio (la fino de la 19a jarcento kaj la komenco de la 20a jarcento), la arĝenta taeloj estis suplikataj de la privataj komercistoj, kaj la kupraj moneroj, kiuj estis la plej grandskale uzataj en la ĉiutagaj vivoj de la popoloj, estis provizataj de la registaro.
En la salon-produkto, la imperiestro Wu prenis la saman manieron kiun prenis Guan Zhong antaŭ kelkcentaj jaroj. Nome, rekrutu popolojn boli salon, kaj la registaro aĉetu kaj vendu monopole. Li establis 35 salo-administrejojn en la tuta ŝtato. Laŭ statistiko, ĉiu persono konsumis po tri ŝen (antikva unuo de pezo) da salo ĉiumonate; kaj la tiama populacio estis 50 milionoj. Unu historiisto de la 13a jarcento, kalkulis ke la imperiestro Wu de Han, gajnis duonon de la tuta fiska enkasigo, per la monopolo de la salo-industrio.
La imperiestro ankaŭ ordonis ke ĉiu regiono havu oficistojn de fero, ĉu la regiono produktis feron aŭ ne. Ĉar ne nur la produkto, sed ankaŭ la vendo de la fero, devas esti en la manoj de la registaro. Tiuj kiuj senrajte forĝis kaj vendis ferajn produktojn, estis punataj. La politiko malsamas ol tiu en la epoko de Guan Zhong antaŭ kelkcentaj jaroj. Ĉar la registaro rekte partoprenis en la etaĝo de forĝo, anstataŭ nur en la etaĝo de vendo.
Alia industrio, en kiun la registaro eniris, estis vinon-farado. La monopolo de vino similas al la monopolo de salo, nome la registaro rekrutis popolojn fari alkoholaĵojn, kaj aĉetis je la sama prezo el la vinon-farantoj; dum vendis je multe pli alta prezo al la merkato. Ekde tiam, la fero, la vino kaj la salo estis nomataj kiel "tri privilegioj". Kaj poste, la monopolo de teo, kaj de tabako, ankaŭ iĝis necesa parto de la ĉina ekonomio.
呼格吉勒图 (Näytä profiilli) 27. joulukuuta 2022 6.08.44
Du reformoj de la imperiestro Wu de Han, estis la unua fojo en la ĉina historio. La unua, estis ke la registaro aĉetis amase la produktaĵojn kaj monopoligis la vendadon; la dua, estis ke la registaro decidis la prezon de produktaĵoj.
Laŭ la leĝoj de Han, regionoj devis donaci produktaĵojn al la imperia familio kaj al la centra registaro. Sed pro ke la transporta sistemo ne estis tiom progresanta tiam, la kosto de transporto estis tre alta. Kaj la konservado de produktaĵoj ankaŭ kostis multe, do disvastiĝis tio ke la komercistoj laŭvole plialtigis la prezon de produktaĵoj. Do la ĉefministro Sang Hongyang elpensis ke la registaro aĉetu la produktaĵojn je la loka prezo, kaj liveru ilin al la aliaj regionoj kie ne produktiĝis la produktaĵoj, kaj vendu je pli alta prezo. La registaro establis postenojn kies respondeco estis transporti produktaĵojn, per kio la cirkulado de produktaĵoj estis monopoligitaj de la registaro.
La ĉefministro Sang Hongyang ankaŭ decidis ke la registaro regis la tutan merkaton de la tuta lando. La aĉetado kaj la vendado estis superrigardita de la registaro, kiu decidis la prezon de produktaĵoj en la merkato, kio estis tipa plan-ekonomio ankaŭ videbla en la eks-socialistaj landoj.
Pro la supraj du reformoj, la fiska situacio de la registaro rapide pliboniĝis. La registaro iĝis tre riĉa. Eĉ la fama historiisto Sima Qian, diris ke "la ŝarĝo de impostoj ne plipeziĝis, sed la ŝtato riĉiĝis. " Nuntempe, ni scias, ke tio ne estas pro ke la efikeco de produktado plialtiĝis, sed pro ke la registaro re-distribuis la socian riĉon per la potenco.