Kial h-sistemo forgesata komune?
ya konesperantidoj, 9 Septemba 2023
Ujumbe: 40
Lugha: Esperanto
konesperantidoj (Wasifu wa mtumiaji) 9 Septemba 2023 2:40:32 asubuhi
kaj kial h-sistemo ne instruata de instruistoj komune? Eble unu ial estas malbona instruado.
amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Septemba 2023 11:32:26 asubuhi
Ujumbe umefichwa.
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 11 Septemba 2023 10:32:05 asubuhi
La X-sistemo aperis kiam la komputiloj ekprilaboris tekstojn: ĉar tiu litero ne estas uzata en nia lingvo, oni povas tajpi ĝin por ke ĝi estu aŭtomate anstataŭigita per ĉapelita litero, kiam eblas.
La H-sistemo ne ebligas tion:
Senchava -> senc-hava aŭ *senĉava ?
Li ankau balau -> li ankaŭ *balaŭ ?
Kompreneble, eblas decidi per leksika-sintaksa analizo , sed tio komplikas la aferon.
Bedaŭrinde, X-sistemo ne funkcias kun propraj nomoj, kiuj enhavas X.
Bordeaux iĝas *Bordeaŭ
Tial iuj sistemoj duobligas la literon x por reale aperigi ĝin.
Cx->Ĉ
Cxx-> Cx
Bordeauxx -> Bordeaux
konesperantidoj (Wasifu wa mtumiaji) 4 Oktoba 2023 11:37:20 alasiri
Altebrilas:Mi provas utile respondi.Mi konsentas sed nur kiam vi bezonas kapti ŭon (kiam tajpi). alie nur h-sistemo bezonata. Kial uzi alian skrib-sistemon kiam ĝi ne reale bezonata (estas kiam h-sistemo povas uziĝi bone).
La X-sistemo aperis kiam la komputiloj ekprilaboris tekstojn: ĉar tiu litero ne estas uzata en nia lingvo, oni povas tajpi ĝin por ke ĝi estu aŭtomate anstataŭigita per ĉapelita litero, kiam eblas.
Ni devas ne estu dogmistoj.
Altebrilas:La H-sistemo ne ebligas tion:Tio ne vera: per linio (ajna!) vi povas disigi literojn, kiel vi ĵus faris supere!
Senchava -> senc-hava aŭ *senĉava ?
- senc-hava
- senc/hava
- senc'hava
- senc|hava
- senc\hava
Altebrilas:Li ankau balau -> li ankaŭ *balaŭ ?Jes; h-sisteme ŭo ne montrata; sed memoru ke h-sistemo intencita legiĝadi. Bonŝance ŭ kaj u malsamaj nur de ĉapelo.
konesperantidoj (Wasifu wa mtumiaji) 7 Oktoba 2023 3:20:06 asubuhi
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 7 Oktoba 2023 8:03:55 asubuhi
Alikaze aperos flankefikoj kiuj komplikas la aferon.
Oni ankaŭ povas zorge elekti vortojn, tiel ke ĉapelitaj literoj neniam aperas. Tion mi nomas "senkapvesta Esperanto ".
amigueo (Wasifu wa mtumiaji) 7 Oktoba 2023 11:30:40 asubuhi
Sen-no-vesta kaj No-vesta Esperanto
Kiel ñ en la hispana, Eo elstarigas siajn chapelojn.
konesperantidoj (Wasifu wa mtumiaji) 7 Oktoba 2023 8:22:57 alasiri
Altebrilas:Ne dezirindas, ke oni ŝanĝu la skribmanieron laŭ la enhavo.Kial? Oni kial devus fari tion? Estas ne troa forto laŭmedie ŝanĝi skribmanieron.
Praktike per iks-sistemo estas kiel reformo?
Altebrilas:Oni devas elekti iun, kaj ĉiam uzi ĝin.Do uzu h-sistemon.
Altebrilas:Alikaze aperos flankefikoj kiuj komplikas la aferon.Kiaj flankefikoj?
Altebrilas:Oni ankaŭ povas zorge elekti vortojn, tiel ke ĉapelitaj literoj neniam aperas. Tion mi nomas "senkapvesta Esperanto ".Oni ankaŭ povas zorge ne reformu esperanton!
Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 7 Oktoba 2023 8:54:51 alasiri
konesperantidoj (Wasifu wa mtumiaji) 8 Oktoba 2023 8:30:11 alasiri
ankaŭ povas kodi ŭon h-sisteme per io ajn posta litero. taŭgiĝus ekparantezilo '(' sed ne konas ĉu ĝi estus laŭfundamenta mi.