ไปยังสารบัญ

Kial h-sistemo forgesata komune?

จาก konesperantidoj, 9 กันยายน 2023

ข้อความ 40

ภาษา: Esperanto

konesperantidoj (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2023, 02:40:32

Kiam esperantaj ĉapelliteroj ne uzeblaj de oni (komunloke en TTT-ejo kaj forumoj ne unikodaj kaj anglocentraj komputilaĵoj): Kelkaj esperantistoj ne diras pri ho-sistemon sed nur malvero ke "Esperanto ne povas esti uzebla en angl(ocentr)a TTT-ejo".

kaj kial h-sistemo ne instruata de instruistoj komune? Eble unu ial estas malbona instruado.

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 9 กันยายน 2023, 11:32:26

ข้อความได้ถูกซ่อนแล้ว

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 11 กันยายน 2023, 10:32:05

Mi provas utile respondi.

La X-sistemo aperis kiam la komputiloj ekprilaboris tekstojn: ĉar tiu litero ne estas uzata en nia lingvo, oni povas tajpi ĝin por ke ĝi estu aŭtomate anstataŭigita per ĉapelita litero, kiam eblas.

La H-sistemo ne ebligas tion:

Senchava -> senc-hava aŭ *senĉava ?

Li ankau balau -> li ankaŭ *balaŭ ?

Kompreneble, eblas decidi per leksika-sintaksa analizo , sed tio komplikas la aferon.

Bedaŭrinde, X-sistemo ne funkcias kun propraj nomoj, kiuj enhavas X.
Bordeaux iĝas *Bordeaŭ

Tial iuj sistemoj duobligas la literon x por reale aperigi ĝin.
Cx->Ĉ
Cxx-> Cx
Bordeauxx -> Bordeaux

konesperantidoj (แสดงโปรไฟล์) 4 ตุลาคม 2023, 23:37:20

Altebrilas:Mi provas utile respondi.

La X-sistemo aperis kiam la komputiloj ekprilaboris tekstojn: ĉar tiu litero ne estas uzata en nia lingvo, oni povas tajpi ĝin por ke ĝi estu aŭtomate anstataŭigita per ĉapelita litero, kiam eblas.
Mi konsentas sed nur kiam vi bezonas kapti ŭon (kiam tajpi). alie nur h-sistemo bezonata. Kial uzi alian skrib-sistemon kiam ĝi ne reale bezonata (estas kiam h-sistemo povas uziĝi bone).

Ni devas ne estu dogmistoj.

Altebrilas:La H-sistemo ne ebligas tion:

Senchava -> senc-hava aŭ *senĉava ?
Tio ne vera: per linio (ajna!) vi povas disigi literojn, kiel vi ĵus faris supere!
  • senc-hava
  • senc/hava
  • senc'hava
  • senc|hava
  • senc\hava
k.s

Altebrilas:Li ankau balau -> li ankaŭ *balaŭ ?
Jes; h-sisteme ŭo ne montrata; sed memoru ke h-sistemo intencita legiĝadi. Bonŝance ŭ kaj u malsamaj nur de ĉapelo.

konesperantidoj (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2023, 03:20:06

Iks-sistemo uzata ankaŭ eĉ kiam ne reale bezonata ĝi. (ekz. kiam oni ŭon ne bezonas kapti).

Altebrilas (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2023, 08:03:55

Ne dezirindas, ke oni ŝanĝu la skribmanieron laŭ la enhavo. Oni devas elekti iun, kaj ĉiam uzi ĝin.

Alikaze aperos flankefikoj kiuj komplikas la aferon.

Oni ankaŭ povas zorge elekti vortojn, tiel ke ĉapelitaj literoj neniam aperas. Tion mi nomas "senkapvesta Esperanto ".

amigueo (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2023, 11:30:40

Kapvesta Esperanto!
Sen-no-vesta kaj No-vesta Esperanto okulumo.gif

Kiel ñ en la hispana, Eo elstarigas siajn chapelojn.

konesperantidoj (แสดงโปรไฟล์) 7 ตุลาคม 2023, 20:22:57

Altebrilas:Ne dezirindas, ke oni ŝanĝu la skribmanieron laŭ la enhavo.
Kial? Oni kial devus fari tion? Estas ne troa forto laŭmedie ŝanĝi skribmanieron.

Praktike per iks-sistemo estas kiel reformo?

Altebrilas:Oni devas elekti iun, kaj ĉiam uzi ĝin.
Do uzu h-sistemon.

Altebrilas:Alikaze aperos flankefikoj kiuj komplikas la aferon.
Kiaj flankefikoj?

Altebrilas:Oni ankaŭ povas zorge elekti vortojn, tiel ke ĉapelitaj literoj neniam aperas. Tion mi nomas "senkapvesta Esperanto ".
Oni ankaŭ povas zorge ne reformu esperanton!

konesperantidoj (แสดงโปรไฟล์) 8 ตุลาคม 2023, 20:30:11

sed estas malrespekto al esperanto. Kial eviti vortojn h-sistemajn ĉar rilata malŝato?

ankaŭ povas kodi ŭon h-sisteme per io ajn posta litero. taŭgiĝus ekparantezilo '(' sed ne konas ĉu ĝi estus laŭfundamenta mi.

กลับไปด้านบน