Sadržaj

Cŭ la esperanto estas kontraŭ la Kristanismo?

od BelgoHead, 7. prosinca 2008.

Poruke: 23

Jezik: Esperanto

josell (Prikaz profila) 10. prosinca 2008. 03:25:45

Rodrigoo:..kaj la infanaro kiu malsategas tra la mondo, pro la glavoj sangsoifantaj?

Sammondane,
Ĥod
Tiu kiu petas, ricevos.

Rodrigoo (Prikaz profila) 10. prosinca 2008. 21:45:49

Prave, josell! Ĉiuj kiuj jam petis, jam ricevis... pli da malsategon, verdire, sed ne estas nia kulpo se oni ne diris kion ekzakte oni dezirus ricevi, ĉu ne? sal.gif

Sammondane,
Ĥod

josell (Prikaz profila) 11. prosinca 2008. 03:01:16

Rodrigoo:Prave, josell! Ĉiuj kiuj jam petis, jam ricevis... pli da malsategon, verdire, sed ne estas nia kulpo se oni ne diris kion ekzakte oni dezirus ricevi, ĉu ne? sal.gif

Sammondane,
Ĥod
Vere. Vidu; Mi scias pri Afrikanoj kiuj petas al aliaj homoj bonaĵojn anstataŭ al la Dio. Do, ili nenion recevos ĉar nenion petas kaj eĉ sendas malbonaĵojn al aliuloj!

Rodrigoo (Prikaz profila) 11. prosinca 2008. 13:42:59

Okej, se nepras ke mi kredu je io, diru al via diulo ke dank`al ĝi mi ridegas en ĉi mondo, ĉar fuŝkredantoj estas la plej amuzaj aferoj en ĉi mondo. Mi estas ja skeptika pri la mensa-sano de tiuj personoj...

Sammondane,
Ĥod

josell (Prikaz profila) 12. prosinca 2008. 21:57:41

Rodrigoo:Okej, se nepras ke mi kredu je io, diru al via diulo ke dank`al ĝi mi ridegas en ĉi mondo, ĉar fuŝkredantoj estas la plej amuzaj aferoj en ĉi mondo. Mi estas ja skeptika pri la mensa-sano de tiuj personoj...

Sammondane,
Ĥod
Bonege por vi.

Aparte; Mi ne ridas pri la senscio de multuloj.

aaronibus62 (Prikaz profila) 13. prosinca 2008. 22:09:01

Demandis Belgohead:
Ĉu la esperanto estas kontraŭ la Kristanismo?
Mi diras:
Certe ne! Esperanto estas neŭtrala lingvo, sed bedaŭras al mi ke ne estas multaj kristanoj evangeliaj aŭ karismatikaj, kiuj estas esperantistoj. La plimulto estas protestantoj aŭ membroj de malnovaj kristanaj grupoj.

rosto (Prikaz profila) 14. prosinca 2008. 01:59:17

Evangeliaj, karismatikaj, protestantoj, malnovaj kristanaj grupoj... Certe, ne Esperanto, sed Kristanismo estas kontraŭ Kristanismo!

josell (Prikaz profila) 16. prosinca 2008. 05:25:37

Iĉo:
josell:Aparte; Mi ne ridas pri la senscio de multuloj.
Sed vi ja kredas je dio kiu laŭdire ne helpas tiuj "sensciuloj". Kaj plue, kredas ke tia dio estas ĝusta ...
Mi nur kredas je la Dio kiu permesas al la homaro scii per la cerbo; li sufiĉe faris. Estas nia laboro fari la alian parton; ni havas la povon por fari ĝin.

kfa (Prikaz profila) 3. siječnja 2009. 16:25:04

BelgoHead:laŭ la kristanismo (en la rakonto de turo de babelo)
Dio kreis la lingvoj de la tero carx li volis puni la homaro
Do, Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?
Kiam mi ekvidis tion, mi preskaŭ ne povis reteni skribi insultaĵon responde. Nu, ĉiu rajtas kredi je ĉia ajn, samtiel mi rajtas havi akran opinion pri ĝia malsaĝeco...

orthohawk (Prikaz profila) 3. siječnja 2009. 17:11:12

BelgoHead:

La Kristanismo estas baziĝis je la du libroj, Nova kaj malnova testamento. estas fondiĝis el la du libroj do ne forsendi ginx(la malnova testamento)
Unue, la kristanismo NE baziĝas ja la Biblio. Ĝi baziĝas je la instruoj de Kristo, kaj la nova testamento baziĝas ankaŭ je la instruoj de Kristo.

Nu, por respondi al via original demando: Dio ne punis la homaron por paroli la saman lingvon. La homaro puniĝis por ne obei la ordonon de Dio, ke ni "plenumu la teron," kaj disirigi sin. Ankaŭ la homaro diris al si: "Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero." Ni estis arogaj. La konfuzo de lingvoj estis la metodo de la puno, ne la puno mem. Neniam estis ordono paroli disaj lingvoj.

Natrag na vrh