diferencia entre el verbo flari y el verbo olori
kelle poolt tramitescmr, 27. märts 2024
Postitused: 6
Keel: Español
tramitescmr (Näita profiili) 27. märts 2024 17:19.39
No entiendo cuando debo poner uno o poner otro, ya que ambos significan los mismo "oler"
Muchas gracias
Metsis (Näita profiili) 28. märts 2024 7:33.34
Flari signifas percepti odorojn aŭ distingi iun aŭ ion pro la odoro. Do uzi sian nazon.
Ekzemple
- Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo.
- Mi flaris menton, eteron, eĉ sulfuron.
Odori signifas, ke iu aŭ io eligas nevideblajn korperojn, kapablajn impresi la flarsenson. Do iu aŭ io kaŭzas, ke vi povas sensi.
Ekzemple
- odori je brasika supo
- ŝiaj haroj tiel forte odoris konvalojn
tramitescmr (Näita profiili) 28. märts 2024 17:16.04
Mi estas komencanto.
SlavikDze (Näita profiili) 28. märts 2024 19:11.31
amigueo (Näita profiili) 29. märts 2024 8:58.09
Sõnum peideti.
Metsis (Näita profiili) 10. aprill 2024 6:57.32
SlavikDze:Ŝajnas, ke la "juna" Esperanto estas eĉ pli evoluita ol la delonge ekzistanta hispana lingvo, en kiu oni ĝis nun uzas unusaman verbon "oler" por diferentaj nocioj "flari" kaj "odori".Ne necese. Dependas de tio, kiel oni markas la direkton de movo de tiuj nevideblaj korperoj. En Esperanto oni elektis uzi du apartajn verboj, sed eblas marki ekzemple per prepozicioj, pri kiu direkto temas.
Imagu, ke ni havus verbon "oleri" kaj dirus
- Mi manĝas per la buŝo kaj oleras per la nazo.
- Mi oleras menton, eteron, eĉ sulfuron.
- oleri je brasika supo
- ŝiaj haroj tiel forte oleris je konvaloj
Komparu kun dosiertransigo. Esperanto sekvas la anglan modelon kun apartaj verboj kaj uzas "alŝuti al servilo" kaj "elŝuti el servilo", kvankam sufiĉus ekz. "ŝargi al servilo, el servilo", ĉar la prepozicioj jam montras la direkton.