글: 243
언어: Esperanto
Altebrilas (프로필 보기) 2025년 12월 5일 오후 5:17:05
Tio, kio gravas, ne estas "kiu pravas", sed kiel tiaj militoj povas esti haltigitaj kaj evitataj en la estonteco.
Se internacia justico funkcius normale (t.e. kiel interne de normala lando), lezita lando plendus apud tribunalo internacia, kiu havus la povon trudi siajn decidojn.
Anstataŭe, landoj faras sian propran justicon, kaj spriralo de venĝoj rezultigas militojn.

Leopold65 (프로필 보기) 2025년 12월 6일 오전 10:13:52
Altebrilas:Tio, kio gravas, ne estas "kiu pravas"Revenu de via imaga mondo al la reala mondo: jurisprudenco ekzistas ĝuste por determini kiu pravas kaj kiu malpravas!
Altebrilas:Dum ekzistas kapitalistoj profitantaj de la produktado kaj vendado de armiloj, tiaj militoj ne ĉesos.
sed kiel tiaj militoj povas esti haltigitaj kaj evitataj en la estonteco.
Altebrilas:Vi devas danki Usonon pro la detruo de la tutmonda jura sistemo. Post la disfalo de Sovetunio, Usono decidis kontroli la mondon, kaj komenciĝis la disfalo de tutmonda juro. Laŭ kiu leĝo Jugoslavio estis bombita? Laŭ kiu leĝo Orienta Germanio estis aneksita? Laŭ kiu leĝo Libio (la plej prospera ŝtato tiutempe) estis bombita kaj Gadafi mortigita?
Se internacia justico funkcius normale (t.e. kiel interne de normala lando), lezita lando plendus apud tribunalo internacia, kiu havus la povon trudi siajn decidojn.
Anstataŭe, landoj faras sian propran justicon, kaj spriralo de venĝoj rezultigas militojn.
Kie estas la verdikto de la tribunalo pri la "veneniĝo" de Skripal? Ne ekzistas unu; ekzistas nur la mortenketo de la krimpatologo (la rezultoj estas konfidencaj). Sed politikistoj jam decidis pri la krimo kaj la krimintoj.
Kaj ekzistas pluraj aliaj "krimoj", pri kiuj la tribunaloj ankoraŭ ne juĝis, sed politikistoj jam asignis krimintojn. Do ne estas surprize, ke landoj preferas solvi tiajn aferojn mem. Kaj Britio vere volas fariĝi dezerta insulo.
Vi devas konsideri ĉi tion: privataj individuoj en Ukrainio posedas proksimume 1.000.000 da militaj armiloj. Ili malrapide transiras la limon en Eŭropon, kaj gangsteraj konfliktoj kun pafiloj subite komenciĝos tie. Ĉi tio aldoniĝas al la ekzistantaj migrantoj, kiuj ne volas labori sed volas ricevi monon de la ŝtato.
Altebrilas (프로필 보기) 2025년 12월 6일 오후 1:13:43
RDA ne estis "aneksita" sed la okupado de tiu parto de Germanio ĉesis. Oni pova debati senfine, ĉiam oni trovos kontestindan detalon.
Sed por kiu rezulto? Ĉu por konkludi, ke estas bone, ke lando invadu najbaron, se la jura vojo ne sufiĉe rapidas? Ĉu tia precedento estas dezirinda? Ĉu la ĉefa demando devas esti "kiun poste?"
Kapitalismo estas aĉa sistemo. Sed kiel anstataŭigi ĝin? Kiel krei novan sistemon kiu ne iĝas koŝmaro, kiam aferoj ne okazas kiel antaŭvidite?