Sisu juurde

Ukrainio 2025: civitana enketo cel vero.

kelle poolt amigueo, 16. veebruar 2025

Postitused: 440

Keel: Esperanto

Altebrilas (Näita profiili) 13. märts 2026 16:42.47

Oni devas kritike analizi informojn kiujn oni ricevas, speciale dum konflikto. Ambaŭ flankoj mensogas, aŭ almenaŭ plibeligas la veron favore al si.

Absoluta vero ne ekzistas, ĉar la homa cerbo ne senfinas. Veroj estas pli malpli fidelaj reprezentaĵoj de la realo, kompreneblaj de meza homo.

Tial ekzistas ĉiam malsamecoj inter veroj kaj realo, kaj inter diversaj veroj. Oni devas konscii pri tio.

Pri via anasa proverbo, ĝi provas nenion. Iu povas agi kiel normalulo, vestiĝi kiel normalulo, aspekti kiel ordinara civitano, kaj esti fakte spiono.

Ekzistas eĉ plastaj anasinoj uzataj de ĉasistoj por allogi viranasojn. Ne nur metaforo, sed ankaŭ ekzemplo!

Leopold65 (Näita profiili) 14. märts 2026 10:40.18

Altebrilas:Oni devas kritike analizi informojn kiujn oni ricevas, speciale dum konflikto.
La ĉefa problemo de la moderna "civilizita" mondo estas, ke la amaskomunikiloj nutras vin per informoj celantaj provoki emocian reagon, ne logikajn konsiderojn. Kiu mortis pro la nervotoksino "Noviĉok"? Neniu. Do ĝi ne estis veneno. Tio estas nur logika rezonado. Sed vi kaj viaj politikistoj estis konvinkitaj kredi, ke ĝi estas mortiga veneno. Kaj granda parto de la internacia politiko baziĝas sur tiaj mensogoj, kiuj estas konsiderataj vero. Ŝajne, tio estas la celo, por kiu ili promocias malsaĝajn homojn kiel Kaja Kallas en politikon (ĉu vi rimarkis la klaran aludon al la teorio de kaŝita kontrolo?)

Rezulte de ĉi tiu politiko, la mondo frostiĝis, ankoraŭ ne farante la finan paŝon al nuklea milito, kvankam ĝi jam "levis sian piedon por tiu paŝo".

Altebrilas (Näita profiili) 14. märts 2026 18:02.52

Tio, kio gravas, ne estas la klasifiko de tia substanco, kiu koncernas nur fakuloj, sed la maniero uzi ĝin. Ĝis nun, mi legis ke ĝi estas uzata, almenaŭ eksterlande, kontraŭ oponantoj.

Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.

Leopold65 (Näita profiili) 15. märts 2026 10:28.40

Altebrilas:Tio, kio gravas, ne estas la klasifiko de tia substanco, kiu koncernas nur fakuloj, sed la maniero uzi ĝin. Ĝis nun, mi legis ke ĝi estas uzata, almenaŭ eksterlande, kontraŭ oponantoj.

Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.
La informoj, kiuj interesas vin pri ĉi tiu veneno, troviĝas ĉe ĉi tiu ligilo (ruse), kiu ankaŭ enhavas multajn ligilojn al informfontoj (inkluzive de eksterlandaj).

SlavikDze (Näita profiili) 15. märts 2026 12:22.22

Apenaŭ indas ekspliki ion al ĉi tiu obskureca "altebrilulo".
Estis jam provoj klarigi al li la esencon de novičok-fejkoj kaj de aliaj anti-rusiaj provokaĵoj, kun ligiloj al objektivaj okcidentaj fontoj, sed ĉi tiu hipokritulo tutegale daŭrigas simuli stultecon-naivecon.
Kvankam tute eblas, ke mia supozo malĝustas kaj li ne estas simulanto.

Altebrilas (Näita profiili) 15. märts 2026 19:59.59

Mi ne estas interesata pri venenoj, sed pri misinformo. Kiumaniere la du versioj, rusa kaj okcidenta, malsamas?

Ĉu esperantistoj povas kompreni kiel ĉiuflanka propagando funkcias? La celo estas imagi proksimuman realon uzante tiujn kontraŭdirajn informojn, sed sciante kiel korekti iliajn propagandajn biasojn.

Leopold65 (Näita profiili) 16. märts 2026 10:01.05

Altebrilas:Mi ne estas interesata pri venenoj, sed pri misinformo. Kiumaniere la du versioj, rusa kaj okcidenta, malsamas?
Bonvolu klarigi pri kiu evento vi demandis?

Altebrilas:
Ĉu esperantistoj povas kompreni kiel ĉiuflanka propagando funkcias? La celo estas imagi proksimuman realon uzante tiujn kontraŭdirajn informojn, sed sciante kiel korekti iliajn propagandajn biasojn.
Vi devas lerni kiel uzi logikon. Kaj povi serĉi datumojn en la Interreto.

Ekzemple: se la obstina ŝtalo (La Ĝemelturoj) fandiĝis dum fajro, sed la pasportoj postrestis, tiam la informoj pri la pasportoj estas misinformado.

Jen pli komplika ekzemplo: la" veneniĝo" de la Skripaloj.

Kio estas la probablo, ke en urbo de milionoj, apud persono, kiu perdis konscion, estas kuracisto, kiu:
1. rekonas la simptomojn de "Novichok" veneniĝo per unu ekrigardo;
2. la kuracisto estas specialisto pri la kuracado de tia veneniĝo;
3. la kuracisto havas medikamentojn por malrapidigi la efikojn de la veneno?

La probableco de tia okazaĵo estas proksima al 0.

Sed ĉi tiu versio jam donas multajn informojn: estas ĉi tiu veneno en Anglujo kaj specialistoj laboras kun ĝi tie (alie kiel ili identigus la specon de gaso?)

Kio estas la logika konkludo ĉi tie?

SlavikDze (Näita profiili) 16. märts 2026 10:36.54

Tre dubindas, ke ĉi-foruma obskureca "altebrililo" amikas eĉ kun la plej elementara logiko.

Altebrilas (Näita profiili) 16. märts 2026 14:46.30

Mi ne estas la polico, sed supozas, ke, sciante identecon de la viktimo, ili sendis taŭgajn kuraciston kaj kuracilojn.

Aŭ ke kuracisto mem agis...

Nesciante pri la detaloj, mi povas nur imagi.

Sed vi ne donis al mi la du versiojn de tiu evento, por kompari ilin.

Altebrilas (Näita profiili) 16. märts 2026 14:47.45

Mi ne estas la polico, sed supozas, ke, sciante identecon de la viktimo, ili sendis taŭgajn kuraciston kaj kuracilojn.

Aŭ ke kuracisto mem agis...

Nesciante pri la detaloj, mi povas nur imagi.

Sed vi ne donis al mi la du versiojn de tiu evento, por kompari ilin.

Tagasi üles