Mensagens: 436
Idioma: Esperanto
Altebrilas (Mostrar o perfil) 13 de março de 2026 16:42:47
Absoluta vero ne ekzistas, ĉar la homa cerbo ne senfinas. Veroj estas pli malpli fidelaj reprezentaĵoj de la realo, kompreneblaj de meza homo.
Tial ekzistas ĉiam malsamecoj inter veroj kaj realo, kaj inter diversaj veroj. Oni devas konscii pri tio.
Pri via anasa proverbo, ĝi provas nenion. Iu povas agi kiel normalulo, vestiĝi kiel normalulo, aspekti kiel ordinara civitano, kaj esti fakte spiono.
Ekzistas eĉ plastaj anasinoj uzataj de ĉasistoj por allogi viranasojn. Ne nur metaforo, sed ankaŭ ekzemplo!
Leopold65 (Mostrar o perfil) 14 de março de 2026 10:40:18
Altebrilas:Oni devas kritike analizi informojn kiujn oni ricevas, speciale dum konflikto.La ĉefa problemo de la moderna "civilizita" mondo estas, ke la amaskomunikiloj nutras vin per informoj celantaj provoki emocian reagon, ne logikajn konsiderojn. Kiu mortis pro la nervotoksino "Noviĉok"? Neniu. Do ĝi ne estis veneno. Tio estas nur logika rezonado. Sed vi kaj viaj politikistoj estis konvinkitaj kredi, ke ĝi estas mortiga veneno. Kaj granda parto de la internacia politiko baziĝas sur tiaj mensogoj, kiuj estas konsiderataj vero. Ŝajne, tio estas la celo, por kiu ili promocias malsaĝajn homojn kiel Kaja Kallas en politikon (ĉu vi rimarkis la klaran aludon al la teorio de kaŝita kontrolo?)
Rezulte de ĉi tiu politiko, la mondo frostiĝis, ankoraŭ ne farante la finan paŝon al nuklea milito, kvankam ĝi jam "levis sian piedon por tiu paŝo".
Altebrilas (Mostrar o perfil) 14 de março de 2026 18:02:52
Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.
Leopold65 (Mostrar o perfil) 15 de março de 2026 10:28:40
Altebrilas:Tio, kio gravas, ne estas la klasifiko de tia substanco, kiu koncernas nur fakuloj, sed la maniero uzi ĝin. Ĝis nun, mi legis ke ĝi estas uzata, almenaŭ eksterlande, kontraŭ oponantoj.La informoj, kiuj interesas vin pri ĉi tiu veneno, troviĝas ĉe ĉi tiu ligilo (ruse), kiu ankaŭ enhavas multajn ligilojn al informfontoj (inkluzive de eksterlandaj).
Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.
SlavikDze (Mostrar o perfil) 15 de março de 2026 12:22:22
Estis jam provoj klarigi al li la esencon de novičok-fejkoj kaj de aliaj anti-rusiaj provokaĵoj, kun ligiloj al objektivaj okcidentaj fontoj, sed ĉi tiu hipokritulo tutegale daŭrigas simuli stultecon-naivecon.
Kvankam tute eblas, ke mia supozo malĝustas kaj li ne estas simulanto.
Altebrilas (Mostrar o perfil) 15 de março de 2026 19:59:59
Ĉu esperantistoj povas kompreni kiel ĉiuflanka propagando funkcias? La celo estas imagi proksimuman realon uzante tiujn kontraŭdirajn informojn, sed sciante kiel korekti iliajn propagandajn biasojn.