讯息: 458
语言: Esperanto
Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月13日下午4:42:47
Absoluta vero ne ekzistas, ĉar la homa cerbo ne senfinas. Veroj estas pli malpli fidelaj reprezentaĵoj de la realo, kompreneblaj de meza homo.
Tial ekzistas ĉiam malsamecoj inter veroj kaj realo, kaj inter diversaj veroj. Oni devas konscii pri tio.
Pri via anasa proverbo, ĝi provas nenion. Iu povas agi kiel normalulo, vestiĝi kiel normalulo, aspekti kiel ordinara civitano, kaj esti fakte spiono.
Ekzistas eĉ plastaj anasinoj uzataj de ĉasistoj por allogi viranasojn. Ne nur metaforo, sed ankaŭ ekzemplo!
Leopold65 (显示个人资料) 2026年3月14日上午10:40:18
Altebrilas:Oni devas kritike analizi informojn kiujn oni ricevas, speciale dum konflikto.La ĉefa problemo de la moderna "civilizita" mondo estas, ke la amaskomunikiloj nutras vin per informoj celantaj provoki emocian reagon, ne logikajn konsiderojn. Kiu mortis pro la nervotoksino "Noviĉok"? Neniu. Do ĝi ne estis veneno. Tio estas nur logika rezonado. Sed vi kaj viaj politikistoj estis konvinkitaj kredi, ke ĝi estas mortiga veneno. Kaj granda parto de la internacia politiko baziĝas sur tiaj mensogoj, kiuj estas konsiderataj vero. Ŝajne, tio estas la celo, por kiu ili promocias malsaĝajn homojn kiel Kaja Kallas en politikon (ĉu vi rimarkis la klaran aludon al la teorio de kaŝita kontrolo?)
Rezulte de ĉi tiu politiko, la mondo frostiĝis, ankoraŭ ne farante la finan paŝon al nuklea milito, kvankam ĝi jam "levis sian piedon por tiu paŝo".
Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月14日下午6:02:52
Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.
Leopold65 (显示个人资料) 2026年3月15日上午10:28:40
Altebrilas:Tio, kio gravas, ne estas la klasifiko de tia substanco, kiu koncernas nur fakuloj, sed la maniero uzi ĝin. Ĝis nun, mi legis ke ĝi estas uzata, almenaŭ eksterlande, kontraŭ oponantoj.La informoj, kiuj interesas vin pri ĉi tiu veneno, troviĝas ĉe ĉi tiu ligilo (ruse), kiu ankaŭ enhavas multajn ligilojn al informfontoj (inkluzive de eksterlandaj).
Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.
SlavikDze (显示个人资料) 2026年3月15日下午12:22:22
Estis jam provoj klarigi al li la esencon de novičok-fejkoj kaj de aliaj anti-rusiaj provokaĵoj, kun ligiloj al objektivaj okcidentaj fontoj, sed ĉi tiu hipokritulo tutegale daŭrigas simuli stultecon-naivecon.
Kvankam tute eblas, ke mia supozo malĝustas kaj li ne estas simulanto.
Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月15日下午7:59:59
Ĉu esperantistoj povas kompreni kiel ĉiuflanka propagando funkcias? La celo estas imagi proksimuman realon uzante tiujn kontraŭdirajn informojn, sed sciante kiel korekti iliajn propagandajn biasojn.
Leopold65 (显示个人资料) 2026年3月16日上午10:01:05
Altebrilas:Mi ne estas interesata pri venenoj, sed pri misinformo. Kiumaniere la du versioj, rusa kaj okcidenta, malsamas?Bonvolu klarigi pri kiu evento vi demandis?
Altebrilas:Vi devas lerni kiel uzi logikon. Kaj povi serĉi datumojn en la Interreto.
Ĉu esperantistoj povas kompreni kiel ĉiuflanka propagando funkcias? La celo estas imagi proksimuman realon uzante tiujn kontraŭdirajn informojn, sed sciante kiel korekti iliajn propagandajn biasojn.
Ekzemple: se la obstina ŝtalo (La Ĝemelturoj) fandiĝis dum fajro, sed la pasportoj postrestis, tiam la informoj pri la pasportoj estas misinformado.
Jen pli komplika ekzemplo: la" veneniĝo" de la Skripaloj.
Kio estas la probablo, ke en urbo de milionoj, apud persono, kiu perdis konscion, estas kuracisto, kiu:
1. rekonas la simptomojn de "Novichok" veneniĝo per unu ekrigardo;
2. la kuracisto estas specialisto pri la kuracado de tia veneniĝo;
3. la kuracisto havas medikamentojn por malrapidigi la efikojn de la veneno?
La probableco de tia okazaĵo estas proksima al 0.
Sed ĉi tiu versio jam donas multajn informojn: estas ĉi tiu veneno en Anglujo kaj specialistoj laboras kun ĝi tie (alie kiel ili identigus la specon de gaso?)
Kio estas la logika konkludo ĉi tie?
SlavikDze (显示个人资料) 2026年3月16日上午10:36:54
Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月16日下午2:46:30
Aŭ ke kuracisto mem agis...
Nesciante pri la detaloj, mi povas nur imagi.
Sed vi ne donis al mi la du versiojn de tiu evento, por kompari ilin.
Altebrilas (显示个人资料) 2026年3月16日下午2:47:45
Aŭ ke kuracisto mem agis...
Nesciante pri la detaloj, mi povas nur imagi.
Sed vi ne donis al mi la du versiojn de tiu evento, por kompari ilin.