Sporočila: 433
Jezik: Esperanto
Altebrilas (Prikaži profil) 13. marec 2026 16:42:47
Oni devas kritike analizi informojn kiujn oni ricevas, speciale dum konflikto. Ambaŭ flankoj mensogas, aŭ almenaŭ plibeligas la veron favore al si.
Absoluta vero ne ekzistas, ĉar la homa cerbo ne senfinas. Veroj estas pli malpli fidelaj reprezentaĵoj de la realo, kompreneblaj de meza homo.
Tial ekzistas ĉiam malsamecoj inter veroj kaj realo, kaj inter diversaj veroj. Oni devas konscii pri tio.
Pri via anasa proverbo, ĝi provas nenion. Iu povas agi kiel normalulo, vestiĝi kiel normalulo, aspekti kiel ordinara civitano, kaj esti fakte spiono.
Ekzistas eĉ plastaj anasinoj uzataj de ĉasistoj por allogi viranasojn. Ne nur metaforo, sed ankaŭ ekzemplo!

Leopold65 (Prikaži profil) 14. marec 2026 10:40:18
Altebrilas:Oni devas kritike analizi informojn kiujn oni ricevas, speciale dum konflikto.La ĉefa problemo de la moderna "civilizita" mondo estas, ke la amaskomunikiloj nutras vin per informoj celantaj provoki emocian reagon, ne logikajn konsiderojn. Kiu mortis pro la nervotoksino "Noviĉok"? Neniu. Do ĝi ne estis veneno. Tio estas nur logika rezonado. Sed vi kaj viaj politikistoj estis konvinkitaj kredi, ke ĝi estas mortiga veneno. Kaj granda parto de la internacia politiko baziĝas sur tiaj mensogoj, kiuj estas konsiderataj vero. Ŝajne, tio estas la celo, por kiu ili promocias malsaĝajn homojn kiel Kaja Kallas en politikon (ĉu vi rimarkis la klaran aludon al la teorio de kaŝita kontrolo?)
Rezulte de ĉi tiu politiko, la mondo frostiĝis, ankoraŭ ne farante la finan paŝon al nuklea milito, kvankam ĝi jam "levis sian piedon por tiu paŝo".
Altebrilas (Prikaži profil) 14. marec 2026 18:02:52
Tio, kio gravas, ne estas la klasifiko de tia substanco, kiu koncernas nur fakuloj, sed la maniero uzi ĝin. Ĝis nun, mi legis ke ĝi estas uzata, almenaŭ eksterlande, kontraŭ oponantoj.
Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.
Se vi havas alian informojn, bonvolu doni ilin al ni. Kio celas tiu produkto? Kiel oni uzas ĝin? Kiu uzis ĝin? Kial ? Ĉu tio estas leĝitima? Ktp.