Aller au contenu

AdE": [jl-ag2025]

de amigueo, 4 juillet 2025

Messages : 74

Langue: Esperanto

amigueo (Voir le profil) 30 juillet 2025 09:30:01

《Kiam fajroalarmo eksonis, la krizestro kriis “Tiu estas nur trejnado!” — kvankam ĝi ne estis.》
Mi pensas ke "kvankam ĝi ne estis" oni komprenas sed ne estas tauxga aux preciza dirmaniero.
Alternativoj?

amigueo (Voir le profil) 3 août 2025 13:56:47

Tute erare.

1. Usono fontas dolarojn.
Dolaroj fontas el Usono.

Fonto (Usono) de fontajxo (dolaroj).

2. Desegno ilustras rakonton.
Ilustro (desegno) de ilustrajxo (rakonto).

3. Vendisto montris fotojn de la domo.
Fotoj de la fotajxo (domo).

4. Mi trois la ulon pigra, sxi levas sin el lito unufoje por tago.

5. Ni, per tiuj vortoj, signas ke la mondo estas en krizo.

Altebrilas (Voir le profil) 4 août 2025 12:45:29

Per tiuj vortoj? Mi dirus, ke estas Esperanto kiu estas en krizo...

amigueo (Voir le profil) 4 août 2025 13:05:50

Altebrilas:Per tiuj vortoj? Mi dirus, ke estas Esperanto kiu estas en krizo...
Almenaux estas incito al diskuto.

ChatGPT diris:
Punkto 3.
🔧 Kion signifas la sufikso **-aĵo**?
**-aĵo** estas derivaĵo de adjektivo (a) aŭ verbo, kaj signifas:
> **“Io konkrete rezultinta el la eco aŭ ago.”**

Mia respondo:
1. Estas dua rezulto de ago:
-Ilustritajxo.
-Fotitajxo.
-Rakontitajxo.
-Desegnitajxo.

2. Ekz Entrepreno malplenigas domon.
a. Unua rezulto: malplenigajxo (domo malplena)
b. Dua rezulto: tio kio estis ene kaj nun estas cxu rubajxo cxu varoj: X.
Enhavitajxo de la malplenigajxo: X.

Altebrilas (Voir le profil) 4 août 2025 16:52:16

Mi timas la duan manĝaĵon...!

amigueo (Voir le profil) 4 août 2025 17:11:41

Altebrilas:Mi timas la duan manĝaĵon...!
Sxercaj ebloj, jes.
Mangxajxo ne estas rezulto de mangxi. Aux cxu jes? Antauxrezulto?

amigueo (Voir le profil) 4 août 2025 21:14:46

"Mi farbis la pordon blanka" estas ho klasika frazo ekzemplo de perverba priskribo.
Sed cxu pasivo modifas gxin?
"Pordo farbins blanka de mi." (Tiu pasivo netauxgas)
"Pordo farbigxis blanka."
"Pordo - blanka farbigxis."
Kompreneble, "Oni farbis la pordon blanka" ne modifas gxin.
Trovajxo.
Separi Pordo el Blanka, per verbo aux per eta pauxzo estas la solvo.
Cxu?

Frano (Voir le profil) 5 août 2025 06:43:33

La ĝenerala tendenco de lingva evoluo estas simpligi la esprimformon.
Tial, kiam oni observas la saman reciprokan influon de agoj, ni povas forĵeti la akuzativon.
Tiele: "La Prezidento insultis la Ĉefministro" anstataŭ "La Prezidento kaj la Ĉefministro insultis unu la alian."

Altebrilas (Voir le profil) 5 août 2025 08:38:57

Kie oni observas tion? Mi neniam rimarkis. Ĉu tio distingeblas de ofta akuzativa forgeso?

Mi dirus, ke ili interinsultis aû insultis sin (reciproke).

Frano (Voir le profil) 5 août 2025 11:26:33

Altebrilas:Kie oni observas tion? Mi neniam rimarkis. Ĉu tio distingeblas de ofta akuzativa forgeso?
Ĝi estis nur ŝerco. La vera problemo, laŭ mia opinio, estas ke la strebo esti pli kaj pli "politike korekta" igas homojn inventi longajn, kompleksajn esprimojn anstataŭ unu tradicia vorto, ĉar en iuj naciaj lingvoj tiu vorto nun fariĝis "malpermesita".
Ĉi tio kontraŭas la tendencon esprimi pli da signifo en minimuma formo.

Retour au début