글: 4
언어: Esperanto
gabi_eo (프로필 보기) 2026년 9월 2일 오후 2:06:53
"Li ne permesas al iu ajn eniri."
Ĉu tio signifas, ke neniu rajtas eniri? Aŭ ĉu ĝi povas signifi, ke li estas elektema kaj ne permesas eniri al ordinarulo?
Altebrilas (프로필 보기) 2026년 9월 3일 오전 9:44:13
Pro tia ne tuj komprenebla signifo, mi evitus tiun frazon kaj prefere uzus:
li permesas al neniu ajn enirien la unua kazo, kaj :
li ne permesas al ĉiu ajn enirien la dua.
Por komprenado, mi uzus kuntekston: ĉu temas ekz. pri fortikaĵo aŭ privata dancejo?
amigueo (프로필 보기) 2026년 9월 27일 오후 5:49:22
Altebrilas:Pripensinda demando.@Altebrilas
Pro tia ne tuj komprenebla signifo, mi evitus tiun frazon kaj prefere uzus:li permesas al neniu ajn enirien la unua kazo, kaj :li ne permesas al ĉiu ajn enirien la dua.
Por komprenado, mi uzus kuntekston: ĉu temas ekz. pri fortikaĵo aŭ privata dancejo?
gabi_eo malkobris bizarajxon de Esperanto.
En negativa frazo, cxiu kaj cxiuj ne donas saman signifon.
Ekz:
Mi ne lasis ĉiun. → mi lasis neniun.
Mi ne lasis ĉiujn. → mi prenis almenaŭ unun.
Aŭ eble la afero estas jen:
Mi ne {lasis ĉiun}. → mi lasis neniun.
Mi {ne lasis} ĉiujn. → mi prenis almenaŭ unun.
amigueo (프로필 보기) 2026년 10월 2일 오후 1:44:10
Ĉu vi pensas ke la temo havas facilan solvon?