Naar de inhoud

Ukrainio 2026: civitana enketo cel vero

door amigueo, 9 september 2026

Berichten: 117

Taal: Esperanto

Leopold65 (Profiel tonen) 16 november 2026 12:48:05

Altebrilas:Jes, kaj ambaŭ flankoj ne inventas la samajn kaŭzojn. Kaj pri tiuj kaŭzoj ĝenerale kulpas la alia flanko.

Tial dialogo estas necesa por plejeble eviti troigojn kaj provi imagi komunan version por esperi solvi konflikton.
Ekzemplon de tia dialogo vi povas vidi en la interagoj inter Rusujo kaj la Eŭropa Unio. La Eŭropa Unio alprenis politikon konstrui mondon "laŭ la reguloj", kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn. Kaj ĉiuj faktoj, kiuj kontraŭdiras tiun decidon, estas ignorataj. En ĉi tiu kazo, ne povas esti komuna versio de la eventoj.

Altebrilas (Profiel tonen) 16 november 2026 13:42:58

...
kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn.
Mi malbone komprenas. Kial eu-landoj decidus tion?

amigueo (Profiel tonen) 16 november 2026 14:06:38

Estas - bele moralaj motivacioj (de nia lando) kaj estas - egoisme geopolitikaj motivacioj (de la alia lando).
Kiel kompreni ke ankaux la alia lando havas bele moralajn motivaciojn?
Kaj Kiel kompreni ke ankaux ni havas egoisme geopolitikajn motivaciojn?

Altebrilas (Profiel tonen) 16 november 2026 17:27:28

Ŝajnas, ke tio postulas egajn klopodojn...

Leopold65 (Profiel tonen) 16 november 2026 21:19:03

Altebrilas:
...
kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn.
Mi malbone komprenas. Kial eu-landoj decidus tion?
Ĉar Rusio estis nomumita al ĉi tiu rolo. Por detrui Rusion, ili unue provis malstabiligi Iĉkerian. Kiam tio malsukcesis, ili poste sekvis la saman aliron kun Kartvelio. Kiam Kartvelio malsukcesis, ili turnis sian atenton al Ukrainio. Similaj klopodoj nun okazas kun Armenio.

Altebrilas (Profiel tonen) 17 november 2026 11:23:21

Do, laŭ vi EU landoj malstabiligis ekssovetajn landojn por instigi Rusion reagi milite?

Mi ne scias pri Iĉkeria. Kie ĝi situas? Kiu estas ĝia ĉefurbo? Eble mi konas ĝin sub alian nomon.

Kiuj estas oficialaj rilatoj inter eksaj sovetaj respublikoj?

Kial EU, kaj EU sola farus tian "malstabiligon"?

amigueo (Profiel tonen) 17 november 2026 17:00:53

Leopold65:
Altebrilas:Mi malbone komprenas. Kial eu-landoj decidus tion?
Ĉar Rusio estis nomumita al ĉi tiu rolo. Por detrui Rusion, ili unue provis malstabiligi Iĉkerian. Kiam tio malsukcesis, ili poste sekvis la saman aliron kun Kartvelio. Kiam Kartvelio malsukcesis, ili turnis sian atenton al Ukrainio. Similaj klopodoj nun okazas kun Armenio.
Laŭ la sama perspektivo, la EU estas montrofenetro de la opulento de kapitalismaj reĝimoj. Tio havis sencon kiam Sovetio kaj Ĉinio estis komunismaj. Nun ke ili (Rusio kaj Ĉinio) estas kapitalismaj, la montrofenestro EU komencas malmuntiĝi. Ĉu tio okazigos revoluciojn?
Jes, la secesiismaj movadoj en Rusio kaj Ĉinio trovos apogon en Okcidento. Tiu apogo devas koncentriĝi por efiki. La resursoj sur Ukrainion ne estis pokaj.

Terug naar boven