У садржају

Ukrainio 2026: civitana enketo cel vero

од amigueo, 09. септембар 2026.

Поруке: 113

Језик: Esperanto

Leopold65 (Погледати профил) 16. новембар 2026. 12.48.05

Altebrilas:Jes, kaj ambaŭ flankoj ne inventas la samajn kaŭzojn. Kaj pri tiuj kaŭzoj ĝenerale kulpas la alia flanko.

Tial dialogo estas necesa por plejeble eviti troigojn kaj provi imagi komunan version por esperi solvi konflikton.
Ekzemplon de tia dialogo vi povas vidi en la interagoj inter Rusujo kaj la Eŭropa Unio. La Eŭropa Unio alprenis politikon konstrui mondon "laŭ la reguloj", kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn. Kaj ĉiuj faktoj, kiuj kontraŭdiras tiun decidon, estas ignorataj. En ĉi tiu kazo, ne povas esti komuna versio de la eventoj.

Altebrilas (Погледати профил) 16. новембар 2026. 13.42.58

...
kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn.
Mi malbone komprenas. Kial eu-landoj decidus tion?

amigueo (Погледати профил) 16. новембар 2026. 14.06.38

Estas bele moralaj motivacioj (de nia lando) kaj estas egoisme geopolitikaj motivacioj (de la alia lando).
Kiel kompreni ke ankaux la alia lando havas bele moralajn motivaciojn?
Kaj Kiel kompreni ke ankaux ni havas egoisme geopolitikajn motivaciojn?

Вратите се горе