Mensagens: 113
Idioma: Esperanto
Leopold65 (Mostrar o perfil) 16 de novembro de 2026 12:48:05
Altebrilas:Jes, kaj ambaŭ flankoj ne inventas la samajn kaŭzojn. Kaj pri tiuj kaŭzoj ĝenerale kulpas la alia flanko.Ekzemplon de tia dialogo vi povas vidi en la interagoj inter Rusujo kaj la Eŭropa Unio. La Eŭropa Unio alprenis politikon konstrui mondon "laŭ la reguloj", kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn. Kaj ĉiuj faktoj, kiuj kontraŭdiras tiun decidon, estas ignorataj. En ĉi tiu kazo, ne povas esti komuna versio de la eventoj.
Tial dialogo estas necesa por plejeble eviti troigojn kaj provi imagi komunan version por esperi solvi konflikton.
Altebrilas (Mostrar o perfil) 16 de novembro de 2026 13:42:58
...Mi malbone komprenas. Kial eu-landoj decidus tion?
kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn.
amigueo (Mostrar o perfil) 16 de novembro de 2026 14:06:38
Estas bele moralaj motivacioj (de nia lando) kaj estas egoisme geopolitikaj motivacioj (de la alia lando).
Kiel kompreni ke ankaux la alia lando havas bele moralajn motivaciojn?
Kaj Kiel kompreni ke ankaux ni havas egoisme geopolitikajn motivaciojn?
Kiel kompreni ke ankaux la alia lando havas bele moralajn motivaciojn?
Kaj Kiel kompreni ke ankaux ni havas egoisme geopolitikajn motivaciojn?