Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ukrainio 2026: civitana enketo cel vero

ca, kivuye

Ubutumwa 115

ururimi: Esperanto

Leopold65 (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2026 12:48:05

Altebrilas:Jes, kaj ambaŭ flankoj ne inventas la samajn kaŭzojn. Kaj pri tiuj kaŭzoj ĝenerale kulpas la alia flanko.

Tial dialogo estas necesa por plejeble eviti troigojn kaj provi imagi komunan version por esperi solvi konflikton.
Ekzemplon de tia dialogo vi povas vidi en la interagoj inter Rusujo kaj la Eŭropa Unio. La Eŭropa Unio alprenis politikon konstrui mondon "laŭ la reguloj", kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn. Kaj ĉiuj faktoj, kiuj kontraŭdiras tiun decidon, estas ignorataj. En ĉi tiu kazo, ne povas esti komuna versio de la eventoj.

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2026 13:42:58

...
kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn.
Mi malbone komprenas. Kial eu-landoj decidus tion?

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2026 14:06:38

Estas - bele moralaj motivacioj (de nia lando) kaj estas - egoisme geopolitikaj motivacioj (de la alia lando).
Kiel kompreni ke ankaux la alia lando havas bele moralajn motivaciojn?
Kaj Kiel kompreni ke ankaux ni havas egoisme geopolitikajn motivaciojn?

Altebrilas (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2026 17:27:28

Ŝajnas, ke tio postulas egajn klopodojn...

Leopold65 (Kwerekana umwidondoro) 16 Munyonyo 2026 21:19:03

Altebrilas:
...
kaj laŭ la decido de EU-landoj, Rusujo atakis Ukrainion senkaŭze kaj poste planas ataki eŭropajn landojn.
Mi malbone komprenas. Kial eu-landoj decidus tion?
Ĉar Rusio estis nomumita al ĉi tiu rolo. Por detrui Rusion, ili unue provis malstabiligi Iĉkerian. Kiam tio malsukcesis, ili poste sekvis la saman aliron kun Kartvelio. Kiam Kartvelio malsukcesis, ili turnis sian atenton al Ukrainio. Similaj klopodoj nun okazas kun Armenio.

Subira ku ntango