ورود به محتوا

Ukrainio 2026: civitana enketo cel vero

از amigueo, 9 سپتامبر 2026

پست‌ها: 63

زبان: Esperanto

amigueo (نمایش مشخصات) 4 نوامبر 2026،‏ 18:07:07

mitchalstarc:I agree that Esperanto can help people with different views communicate. Even when we disagree, listening respectfully and remembering the human cost of war can help keep meaningful dialogue alive. Hopefully, peace will come for everyone affected.
Ĉu vi el Pakistano? Ĝi estas rolulo en pacnegocado inter Irano kaj Usraelo. Kaj membro de la Pakto de la Mekko (kun Saŭdio kaj Turkio).
Ĉu vi parolas la urduan?
Are you from Pakistan? This country is promoting the peace talks between US and Iran. Pakistan is member of Mekka Pact, with Saudi Arabia and Turkey. Do you speak Urdu?

Leopold65 (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2026،‏ 7:51:16

Altebrilas:Mi ne aŭdis pri tio. Ĉu ekzistas kopigluebla resumo?
Pri kiu konkludo vi skribas? Se vi scias nenion pri tio, ĝi daŭre estos kaŝita. La bildo montras deklaron de germana politikisto. Provu serĉi informojn pri tiu evento en via loka retejo.

https://www.youtube.com/watch?v=GCAPilfuhK8

https://www.youtube.com/shorts/3Cop9-i2M5g

https://www.youtube.com/watch?v=c8EDcg3yYvc

Altebrilas (نمایش مشخصات) 5 نوامبر 2026،‏ 9:33:06

Pri via demando: miaj amaskomunikiloj ne parolis pri "sekreta torturmalliberejo en la antaŭurboj de Kievo", ĉar ĝis nun neniu sendependa fonto konfirmis ĝin.

La du ligiloj kiujn vi donas estas de http://ok.ru, kiu estas rusa socia reto kontrolata de la rusa ŝtato, kaj unu bildo de http://i.ibb.co sen kunteksto, sen dato, sen loko, sen nomoj de viktimoj, sen raporto de ĵurnalistoj, de UN, de Amnesty International aŭ de iu ajn sendependa enketisto kiu povus iri surloken.

Tio ne signifas ke militkrimoj ne ekzistas — ili ekzistas en ĉiu milito, kaj ankaŭ ukrainaj soldatoj estis akuzitaj kaj foje kondamnitaj en Ukrainio mem. Sed estas granda diferenco inter:
1. dokumentita kazo kun nomoj, datoj, fotoj kontroleblaj, kaj
2. video de anonima konto en http://ok.ru kun titolo en la rusa.

Se vi havas raporton de UN, de OSCE, de Human Rights Watch, de sendependa ĵurnalisto kiu estis tie, kun geolokigo de la loko, mi tre volonte legos ĝin kaj diskutos pri ĝi. Sen tio, mi ne povas preni http://ok.ru kiel pruvon.

بازگشت به بالا