Wpisy: 25
Język: Esperanto
rosto (Pokaż profil) 3 lutego 2009, 16:29:06
Miland:n la formulo por la volumeno de kvaredro, la skribanto uzis "cos", ne "kos"!Mi ne scias, ĉu tio estas bone esperante, sed mi povas diri, ke ruse ni ankaŭ skribas cos, sin, tg, log, lim, exp, k.t.p., ni ne uzas nian cirilan. Kvankam tia formo eble ne estas esperanta, sed ĝi estas internacia.
Miland (Pokaż profil) 3 lutego 2009, 16:51:51
rosto: sed mi povas diri, ke ruse ni ankaŭ skribas cos, sin, tg, log, lim, exp, k.t.p., ni ne uzas nian cirilan. Kvankam tia formo eble ne estas esperanta, sed ĝi estas internacia.Eble jes - kompreneble, mi, kiel angla-parolanto, ne emas kontraŭi anglajn mallongigojn! Tamen, mi demandas min: ĉu la plimulto de Esperantistoj lernas 'kos' unue kaj nur poste kutimiĝas al 'cos', pro la angla? Krome, ĉu ne anglaj mallongigoj estas anglismaj neologismoj en Esperanto?
Rogir (Pokaż profil) 3 lutego 2009, 17:12:36
Miland (Pokaż profil) 3 lutego 2009, 22:02:07
Rogir:Laŭ mi tioj ne estas anglaj sed latinaj mallongigoj: sinus, cosinus, tangens etc.Tiukaze, ni havus latinismajn neologismojn, kaj Esperanto ne estas Interlingua! Parenteze, kiuj estas la vortoj en Nederlandaj lernolibroj?
jchthys (Pokaż profil) 3 lutego 2009, 22:12:16
rosto (Pokaż profil) 4 lutego 2009, 05:30:50
Rogir (Pokaż profil) 4 lutego 2009, 15:41:30
jchthys (Pokaż profil) 6 lutego 2009, 01:18:53
Gariko_Skeptika (Pokaż profil) 7 lutego 2009, 15:08:13
sergejm:... Cinjo ja ne komprenis, ke ĉiu triangulo povas esti enskribita en cirklo.Ha, fine! Matematika rakonto, kiu havas ĉion! - konflikton, amon, grafikan sekson, kaj finon feliĉan!
Sed fine ili geedziĝis, Triangulo iĝis enskribita en Cinjo, Cinjo iĝis ĉirkaŭskribita ĉirkaŭ Trinangulo. Kaj ĉe ili naskiĝis filineto Cirkleto, kiu estis enskribita en Triangulo. Ja en ĉiun triangulon oni povas enskribi cirklon.
Sxak (Pokaż profil) 27 lutego 2009, 03:50:07
rosto:Tiu formo (cos) estas ne nur internacia, sed ankaŭ esperanta.Miland:n la formulo por la volumeno de kvaredro, la skribanto uzis "cos", ne "kos"!Mi ne scias, ĉu tio estas bone esperante, sed mi povas diri, ke ruse ni ankaŭ skribas cos, sin, tg, log, lim, exp, k.t.p., ni ne uzas nian cirilan. Kvankam tia formo eble ne estas esperanta, sed ĝi estas internacia.
Vi tamen ne forgesu konsideri, ke "ankaŭ" ne tre taŭgas por "tg". Mi ne scias, en kies matematika tradicio krom la rusa oni uzas tiun simbolon por tangento. En multaj lingvoj la simbolo por tio estas "tan"