ไปยังสารบัญ

Mi volas skribi libron esperante

จาก Chao, 30 มกราคม 2009

ข้อความ 25

ภาษา: Esperanto

rosto (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2009, 16:29:06

Miland:n la formulo por la volumeno de kvaredro, la skribanto uzis "cos", ne "kos"!
Mi ne scias, ĉu tio estas bone esperante, sed mi povas diri, ke ruse ni ankaŭ skribas cos, sin, tg, log, lim, exp, k.t.p., ni ne uzas nian cirilan. Kvankam tia formo eble ne estas esperanta, sed ĝi estas internacia.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2009, 16:51:51

rosto: sed mi povas diri, ke ruse ni ankaŭ skribas cos, sin, tg, log, lim, exp, k.t.p., ni ne uzas nian cirilan. Kvankam tia formo eble ne estas esperanta, sed ĝi estas internacia.
Eble jes - kompreneble, mi, kiel angla-parolanto, ne emas kontraŭi anglajn mallongigojn! Tamen, mi demandas min: ĉu la plimulto de Esperantistoj lernas 'kos' unue kaj nur poste kutimiĝas al 'cos', pro la angla? Krome, ĉu ne anglaj mallongigoj estas anglismaj neologismoj en Esperanto?

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2009, 17:12:36

Laŭ mi tioj ne estas anglaj sed latinaj mallongigoj: sinus, cosinus, tangens etc.

Miland (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2009, 22:02:07

Rogir:Laŭ mi tioj ne estas anglaj sed latinaj mallongigoj: sinus, cosinus, tangens etc.
Tiukaze, ni havus latinismajn neologismojn, kaj Esperanto ne estas Interlingua! Parenteze, kiuj estas la vortoj en Nederlandaj lernolibroj?

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 3 กุมภาพันธ์ 2009, 22:12:16

Estas pli konfuziganta ŝanĝi oftajn internaciajn mallongigojn! Oni devas uzi cos, ktp. Mi pensas, ke eĉ ĉinoj uzas ilin.

rosto (แสดงโปรไฟล์) 4 กุมภาพันธ์ 2009, 05:30:50

Miopinie, cos, sin, k.t.p. estas fakte nek vortoj nek mallongigoj, kvankam ili devenas de mallongigoj. Tiuj estas matematikaj simboloj same kiel +, -, =, √, ≈, ≤, ≥, kaj ĝis ∞ rido.gif . Oni devas skribi "kosinuso"-n kiel vorton, sed "cos"-on kiel matematikan simbolon.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 4 กุมภาพันธ์ 2009, 15:41:30

Nederlande ni diras sinus, cosinus, tangens, cotangens, secans, cosecans, kiel en la latina, kaj ni uzas la internaciajn mallongigojn.

jchthys (แสดงโปรไฟล์) 6 กุมภาพันธ์ 2009, 01:18:53

Vidu ankaŭ tiun ĉi artikolon ĉe Vikipedio.

Gariko_Skeptika (แสดงโปรไฟล์) 7 กุมภาพันธ์ 2009, 15:08:13

sergejm:... Cinjo ja ne komprenis, ke ĉiu triangulo povas esti enskribita en cirklo.
Sed fine ili geedziĝis, Triangulo iĝis enskribita en Cinjo, Cinjo iĝis ĉirkaŭskribita ĉirkaŭ Trinangulo. Kaj ĉe ili naskiĝis filineto Cirkleto, kiu estis enskribita en Triangulo. Ja en ĉiun triangulon oni povas enskribi cirklon.
Ha, fine! Matematika rakonto, kiu havas ĉion! - konflikton, amon, grafikan sekson, kaj finon feliĉan!

Sxak (แสดงโปรไฟล์) 27 กุมภาพันธ์ 2009, 03:50:07

rosto:
Miland:n la formulo por la volumeno de kvaredro, la skribanto uzis "cos", ne "kos"!
Mi ne scias, ĉu tio estas bone esperante, sed mi povas diri, ke ruse ni ankaŭ skribas cos, sin, tg, log, lim, exp, k.t.p., ni ne uzas nian cirilan. Kvankam tia formo eble ne estas esperanta, sed ĝi estas internacia.
Tiu formo (cos) estas ne nur internacia, sed ankaŭ esperanta.
Vi tamen ne forgesu konsideri, ke "ankaŭ" ne tre taŭgas por "tg". Mi ne scias, en kies matematika tradicio krom la rusa oni uzas tiun simbolon por tangento. En multaj lingvoj la simbolo por tio estas "tan"

กลับไปด้านบน